6 déc. 2010

Esperanto: lingvo scienda por ...

Kiom estus bona, se Espernato asociiĝus al aferoj kiuj impresis neesperantistajn! Aferoj unikaj kaj interesaj por tiuj kiuj ne scipovas la lingvon. Unu ekzemplo de tiaj aferoj estas malkovro de la atmosferaj ĵetfluoj per la japana Oishi Wasaburo. Li prezentis tiun malkovron uzante esperanton kaj kvankam ĝuste pro tio liatempe oni ne ege atendis lian laboron, tamen nuntempe kiam oni deziras skribi pri la malkovro tiam ofte Esperanto menciiĝas. Mi ofte pensas, ke kiom estus interesa se Esperanto asociiĝus al iu afero preter la lingvo, lingvistiko aŭ lingvorilataj aferoj.

Kiom estus interesa se oni povus nomi esperanton kiel ĉef-lingvo de iu afero! Por realigi tion, mi opinias, ne necesus nepre krei multajn laborojn sed malmultajn unikajn ĉefverkojn. Por fari tion necesa kondiĉo estus fari esperanton sci-enda kiam oni deziras prilabori iun fakon, aŭ entrepreni iun agadkampon. Iam mi pensis, ke tie estas multaj esperantistaj fizikistoj. Tial kiom estus bona, se esperanto gajnus pli da famo rilate al fiziko. Sed la ĉefa lingvo de sciencaj fakoj estas la angla, kaj krei unikajn laborojn en fiziko ne estas tiom facila. Poste mi pensis, ke eble Esperanto povus prezenti unikaj laborojn en literaturo. Sed en la literaturo iusence ĉiu laboro estas unika. Ne gravas en kiu lingvo ili estas kreitaj. Ĉu Esperanto povus iĝi la ĉeflingvo por pripacaj studoj (tute sciencaj studoj pri paca solvo de konfliktoj kaj plifortigo de paco)? Tion ankaŭ mi dubas! Ĉu Esperanto povus iĝi plej adekvata lingvo por esprimi priamajn sentimentojn. Iĝi internacia lingvo de amo? Aŭ eĉ pli simpla afero; ĉu ĝi povus iĝi la plej fama esprimilo por erotikaj rakontoj? Pensu pri tio. Esperanto: la internacia lingvo de erotiko. Nu! Kompreneble tio ne eblas ĉar malmultaj esperantistoj kiel mi interesiĝas pri maldecaj aferoj.

Esperanto estas unika, ĉefa aŭ priaŭdenda lingvo de neniu unuopa specifa afero. Sed atendu! Tie estas unu-du aferoj pri kiuj Esperanto estas ege uzata; Esperanto estas la plej bona lingvo por rakonti pri...? Esperanto! Tiel estas latento por igi esperanton kiel internacia lingvo por diskuti pri Esperanto! Ankaŭ Esperanto estas ege uzata por disputoj, klaĉoj kaj kveleroj (inter esperantistoj). Tiel ĝi povas iĝi ĉefa, scienda lingvo por kvelero. La internacia lingvo de disputaĉoj!

Kelktempe antaŭ mi metis provokantan titolon rilate al Esperanto por unu el miaj blogeroj. Jen rezulto de tio: Kiel oni konstatas miaj blogeroj malofte allogas tiom da komentoj (ofte neniu iam unu-du). Tiu blogero atingis grandan nombron de komentoj (7) kompare al miaj aliaj blogeroj. Tiel kiel statistikoj de mia blogo montras, la blogon tage vizitas inter 10 kaj 15 vizitantoj. Nur du tagoj post metado de tiu blogero la nombro de vizitantoj kreskis je rekorda 47. Depost ĝia enmetado ĝis hodiaŭ, ĝi estas la plej vizitata blogero (104 fojoj). Mia konkludo estas tio, ke esperantistoj ĉefe provokiĝas (allogiĝas) pri aferoj kiuj temas lingvojn kaj specife Esperanto mem. Nu! Tute nature nur malmultaj neesperantistoj allogiĝas al tiaj diskutoj.

4 commentaires:

Viktoro a dit...

Mi samopinias. Ni esperantistoj tro parolas pri la lingvo mem. Tio estas bona, sed ni devus pli agi per esperanto ol por aŭ pri esperanto.
Mi volus aldoni kromajn fakojn: interlingvistiko kaj tradukado ŝajnas al mi, ke estus bonaj temoj por montri al la neesperantistoj, ke esperanto taŭgas kaj ke per esperanto oni povas antaŭenigi la sciencon.

Toño a dit...

Jes, ankaŭ mi samopinias pri tio.

Ŝajne, estis (mi ne scias ĉu plu estas) unu fako en kiu Esperanto tre gravis: likeno. S-ano Roux estas monda fakulo, kaj mi iam trovis en informa budo paron da likenologoj kiuj konis la lingvon pro internacia klasifado uzanta nian lingvon.

La uzo pri erotiko estas esplorinda, ;-)

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Rilate la "pro iu kaŭzo"plej rigarditaj blogeroj: Ĉe mia blogo Skribitaj Pensoj, kvankam mi ne havas statistikmezuron por montri, mirigas min la fakto ke, laŭ la registro de rigardintoj (farita per "feedjit"), tre rigardata blogero (ĉu la plej?) far esperantistoj kaj neesperantistoj estas tiu -kun tri fotoj- kiun mi faris la 15an de januaro de 2007 pri Nadia Auermann !.

becxjo a dit...

Kara Luis,
Tiu blogero de vi estas gxuo de l'okuloj. Gxi tute meritas esti la plej vizitata blogero. Kial ne?! Ni devas admiri logecon de longeco!

:-))