29 déc. 2010

Kiu rajtas fari sciencan esploron?

Niatempe oni ofte opinias, ke scienca esploro bezonas multekostajn rimedojn kaj devas fariĝi pere de elstaraj sciencistoj. Tio estas nur parte ĝusta. Fakte pli grava ol rimedoj kaj jam akiritaj scioj, esploranto de scienco bezonas kreivecon kaj scivolemon.

Antaŭ nelonge tiu ĉi novaĵo pri publikiĝo de scienca esploro farita de grupo da 8-10 jaraj infanoj kaptis mian atenton. Tiuj kiuj faras sciencajn esplorojn scias, ke sciencaj ĵurnaloj ne estas samaj. Ekzistas ĵurnaloj kiuj nur decidas pri akcepto aŭ malakcepto de iu proponita artikolo. Ankaŭ estas ĵurnaloj kiuj donas iun artikolon al kelkaj aliaj konantoj de scienca branĉo pri kiu temas la artikolo. Tiajn ĵurnalojn en la angla oni nomas 'Peer-reviewed' [eo. restudita per samranguloj]. La restudantoj povas rekomendi publikiĝon, rifuzon, peti priklarigojn, ŝanĝojn aŭ eĉ proponi sendon de la artikolo al alia ĵurnalo. Plejofte kvalito de laboro de esploristoj mezuriĝas per artikoloj kiuj estas publikigitaj post tiaj restudoj. Ankaŭ produkti artikolojn akcepteblajn post tia taksado konsideriĝas pli malfacila. Tial la supra novaĵo estas grava.

La revuo 'Biology Letters' kies artikoloj estas restuditaj antaŭ publikiĝo estas akceptinta artikolon skribita de infanoj en bazlernejo Blackawton en la anglujo. La artikolo priskribas eksperimenton kies celo estis kompreno de percepto de koloroj kaj koloraj formoj per mielabeloj. Kompreneble la infanoj estis gvidataj per sia instruisto kaj ankaŭ alia eminenta sciencisto. Sed tia gvidado estis minimuma. Ili mem planis la eksperimenton kaj deduktis rezultojn. La artikolo estas tute skribita per infanoj mem kaj eĉ havas diagramojn pentritaj de ili mem. Al ĝi mankas kutimaj referencoj kaj necesaj ellaboritaj statistikaj analizoj. Tamen restudintoj komentis, ke ĝi estas valora esploro kun novaj rezultoj. Aliflanke malsame de aliaj artikoloj en la revuo, tiun ĉi artikolon akompanas komentoj de aliaj du fakuloj pri la temo. Ĉiuokaze ĝi estas la unua artikolo de tia tipo. Ĉu ĝi estos la lasta?

1 commentaire:

yyaann a dit...

Tre interese. La restudintoj povus opinii, ke esploro fare de homidaĝaj komencantoj ne povus tiom valori, kiom esploro fare de plenkreskulaj samranganoj. Kelkaj homoj en la koncerna situacio malprave sentus, ke agnoski infanan laboron valorus same kiel diri, ke sia propra laboro ne estas tiel malsimila, kiel tiu de infanoj, kaj pro egokialo ĝin ne akceptus. Aliuloj estus juĝintaj, ke infanoj simple ne kapablas fari seriozan sciencvaloran laboron. Bonegas, ke ili ne tiel agis kaj, tute male, vere studis ĝian valoron senrigarde al tujaj antaŭjuĝoj. Ili certe havas kvalitaron plej sciencistecan.