27 déc. 2010

Pri du malsamaj universoj

Lastatempe mi trovis tiun ĉi sciencan novaĵon (ankaŭ ĉi-tie) kaj legante ĝin mi pensis, kiel miskompreno de vortoj kiuj por la publiko havas iun signifon sed uziĝas per fizikistoj celante aliajn signifojn povas kaŭzi konfuzon. El vidpunkto de la fiziko la novaĵo mem estas nur iom interesa. Mi unue provas iomete priklarigi ĝin.

Pluraj observoj aludas al tio ke, nia kosmo antaŭe estas trairinta praeksplodon (en. Big Bang) kaj depost tiam senĉese plivastiĝas. Unu el tiuj observoj estas kosma fona radiado (en. Cosmic Background Radiation). Ĉiu materio elsendas (radias) elektromagnetajn ondojn krom se ĝia temperaturo estas absoluta nul (gradoj kelvin = minuso 273 celsiaj gradoj). Ondolongo de tiu radiado determiniĝas per temperaturo de la materio. Ekzemple metalo sur kuiraparato kiam ĝi ege varmiĝas brilas unue ruĝe kaj poste se la temperaturo estas ege alta blanke. Nia korpo elsendas elektromagnetajn ondojn kiuj estas infraruĝaj. Pro tio aparatoj kiuj detektas infraruĝajn radiadojn povas detekti homajn korpojn en mallumaj lokoj. Alia afero estas tio, ke materio kiam estas premita varmiĝas. En tempo de la praeksplodo ĉiu materio en la kosmo estis ege premita do havis tre altan temperaturon. Tiam la materio radiis. Kun disvastiĝo de la kosmo la fotonoj de tiu radiado perdis siajn energiojn kaj densecon. Hodiaŭ ni kapablas ricevi kaj mezuri tiujn fotonojn kiuj kongruas kun radiado de materio je temperaturo 3 kelvinaj gradoj. La kosma fona radiado estas unu el la plej firmaj apogantaj indikoj por la praeksploda modelo.

La kosma fona radiado atingas nin kun proksimume sama denseco el ĉiu direkto de la ĉielo. Tial oni konsideras ĝin pli-malpli homogena. Sed tio estas proksimuma skalo. Fakte la kosma fona radiado havas malhomogenecojn. Nun grupo da sciencistoj estas antaŭmetintaj tiun ideon, ke kelkaj el la plej gravaj perturboj en la fona radiado povas esti indiko pri tio, ke nia kosmo estas koliziinta kun aliaj kosmoj. Nu, por mi la novaĵo estis iomete interesa sed la komentoj estis pli interesa. Multaj el la komentariintoj estis konsternitaj pro uzo de la vorto universo. Miaopinie ili pravas. Por la publiko la vorto universo signifas “la tuto de ĉio, kio ekzistas“. Tial ĝi estas ununura kaj ne povas esti pluraj. Por fizikistoj ’universo’ signifas ’kosma sistemo kun fiziko aparta al si mem’. Tial por la fizikistoj ekzisto de pluraj universoj ne estas debatoveka. Dum ekzisto de pluraj universoj por persono kiu konsideras literaturan signifon de la vorto estas kontraŭ logiko.

Mi antaŭe estas jam skribinta pri diferencoj inter signifoj de vortoj kiam ili uziĝas per la publiko kaj kiam ili uziĝas per fakuloj de iu branĉo de la scienco.

1 commentaire:

ĵeromo a dit...

kara beĉjo.

vi pravas, faka kaj komuna sencoj ofte malakordas. plej facile, mi pensas, ekzemplojn oni trovas en vortoj de psiĥologio, kiuj aperas en gazetaj babiloj: la uzoj de streĉo ("streso"), paranojo, introverteco kaj similaj probable ridetigas psiĥologojn.

pri "universo" ŝajnas al mi, ke la fizika kaj la literatura sencoj akordas. ĉiu konanto de sciencfikciaj rakontoj pri paralelaj universoj intuicie komprenas la sciencan supozon, kiun vi citas. romanistoj aŭ filmistoj kompreneble ne scius kion fari per la ideo de malsamaj fizikaj leĝoj, sed prefere rakontas pri universoj tre similaj al nia, kiuj nur estas scenejoj por homaj utopioj aŭ kontraŭutopioj. sed en ĉiuj okazoj la ideo klaras.

malakordo okazas inter tiu fizika-literatura senco kaj la filozofia senco, kies difinon vortaroj kutime kopias: universo en ili estas "ĉio, kio ekzistas" (kio ŝovas la malfacilon de difinado al "ekzisti"). en tiu filozofia senco efektive aliaj universoj povas "ekzisti" nur en imago, ne en realo, ĉar ili tuj iĝus parto de la ununura ĉio.

se fiziko trovus aliajn "universojn", probable oni devus vorte distingi. same kiel "universo" iom post iom kontrastiĝis al "mondo", kiel galileo kaj liaj samtempuloj ankoraŭ nomis la sunsistemon, ni devus paroli pri pluraj kosmoj en unu universo (konservante la filozofian sencon de universo) aŭ pri pluraj universoj de sama ĉiomo (konservante la fizikan-literaturan sencon).