28 janv. 2010

Pendumilo

"La pendumilo ne estas nur mortigmaŝino sed simbolo. Ĝi estas simbolo de teroro, krueleco kaj malrespekto al vivo; la komuna interrilatiganto de primitiva sovaĝeco, mezepoka fanatikismo kaj moderna totalismo. Ĝi estas reprezentanto de ĉio kiun homaro devas malakcepti, se homaro deziras travivi la nunajn krizojn."

La brit-hungara verkisto, Arthur Koestler (1905 - 1983).

«The gallows is not only a machine of death but a symbol. It is the symbol of terror, cruelty, and irreverence for life; the common denominator of primitive savagery, medieval fanaticism and modern totalitarianism. It stands for everything that mankind must reject, if mankind is to survive the present crisis.»

Mi ne scias, ke kiel popoloj travivas post subpremoj. Kio okazas por kolektiva konscienco de popolo kiam oponantoj kaj protestantoj nome de tumultinstigantoj ekzekutiĝas?

Du iranaj protestantoj ekzekutiĝis hodiaŭ. Pri kialoj de tiu ĉi ekzekuto legu en blogo de Reza kaj ĉi-tie en BBC.

21 janv. 2010

Diktatoroj rajtas diri deliraĵojn

Tiel ŝajnas, ke diktatoroj inklinas agi tiel kiel ordinaraj homoj nur agas sub influo de forta psikedelaĵoj. Mi pli antaŭe skribis pri deliraĵoj de Ahmadineĵad pri komploto de Usono por malhelpi aperon de imamo Mahdi. Nun mi devas bedaŭri sensencaĵojn de Chavez pri rolo de Usono en tertremo de Haitio. Mi antaŭe estas skribinta pri sciencaj bazoj de pretendoj rilate la projekton HAARP. Dio helpu nin kaj sanigu ĉiujn mensmalsanulojn!

Bona studo pri la temo ĉi-tie.

Korekto: Toño notigas, ke ŝajne Chavez ne estas dirinta tion. Anglalingve ĉi-tie.

14 janv. 2010

Tragedio

Mi opinias, ke mia nuna loĝado en lando kiu havas firmajn ligojn al Haitio devas esti pure hazarda. La kanada guberniestro ĝenerala s-ino Michaëlle Jean estas haitidevena (kaj mi devas konfesi, ke mi trovas ŝin treege ŝatinda - kaj ankaŭ respektinda). Hieraŭ vesper mia koro ŝiriĝis kiam mi vidis ŝiajn larmojn kaj ploron dum ŝi esprimis sin okaze de tragedia tertremo en Haitio. Granda nombro de haitidevenaj homoj loĝas en Kanado. Do estas normala, ke Kanado tuj reagis al la katastrofo kaj sendis helpon. Preter devenoj por mi pli grava ligo estas humaneco. Ni ĉiuj estas homoj kaj se ni ne malĝojiĝos pro suferoj de aliaj homoj mi ne scias, ke kiel ni kapablos nomi nin mem homoj. Fronte al tiom da sufero kaj damaĝo, deveno, loĝloko, raso, religio aŭ ĉiu alia apartenaĵo estas senrilata. Mi estas funebranta nun.

En Kanado la plej fidinda vojo por helpi estas donaci monhelpon al la kanada ruĝa kruco. Tion oni povas fari interrete.

12 janv. 2010

Ne nuklea fizikisto

Karaj legantoj eble jam estas legintaj novaĵojn pri murdo de profesoro Masud Alimohammadi en Irano. Multaj novaĵagentejoj nomas lin 'nuklea fizikisto'. Kaj la registaro de la islama respubliko estas jam akuzinta la usonan CIA kaj la isrealan Mossad pro tiu murdo. Mi konis profesoron Alimohammadi. Fakte kiam mi studis en la universitato Ŝarif en Tehrano por ricevi mian bakalaŭran gradon li tie studis por iĝi doktoro. Hodiaŭ post aŭdi novaĵon de lia murdo, mi rigardis al listo de liaj eldonitaj artikoloj. Lia fako estis teoria fiziko pri kvantuma fiziko, elementaj partikloj kaj kordoteorio. Mallonge liaj sciencaj laboroj neniel rilatis al nuklea energio kaj nukleaj armiloj. Tial mi dubas, ke CIA aŭ Mossad ne rigardis tiun liston de artikoloj. Do ili ne povas esti kulpaj pri la murdo. Mi ankaŭ dubas ke li kaŝe laboris por nuklea programo de la islama respubliko (ĉar li plejeble ne havis tempon por fari tion - li jam instruis kaj esploris pri teoriaj aspektoj de fiziko kaj tio mem estis ege temporaba). Ĉiuokaze profesoro Alimohammadi tute ne estis nuklea fizikisto. Almenaŭ ne en senco de fiziko pri la nuklea energio.

Pri la novaĵo en la blogo de Reza.
Profesoro AliMohammadi kunlaboris en scienca projekto kiu estas scienca kunlaboro inter diversaj landoj en Mezoriento kaj strange Israelo ankaŭ estas membro de tiu kunlaboro. Jen ĝia retpaĝo.

7 janv. 2010

Pri la pordoj

Hodiaŭ kiam mi venis al la laboro mi pensis pri tiu fakto, ke ĉirkaŭ mi en Kanado mi observas, ke multaj konstruaĵoj tiam kiam eblas uzas aŭ aŭtomate funkciantajn, rotaciajn pordojn* aŭ du etapajn enirejojn (ofte en formo de vestiblo) kiuj funkcias kiel aera kluzo. Mi pensas ke tio estas por plejeble konservi varmecon de la intena spaco en tiuj konstruaĵoj dum malvarmegaj kanadaj vintroj. Mi pensis pri fiziko malantaŭ tiuj rimedoj. Pri aŭtomataj pordoj ne ekzistas speciala fiziko. Ili nur korektas kondutojn de homoj kiuj iam forgesas fermi pordojn malantaŭ si. Tiel ili malpliigas tempon du kiu aero en la konstruaĵo estas en kontakto kun aero ekster ĝi. Malantaŭ la rotaciaj pordoj vere estas fiziko (ekzemple rigardu tiun skribaĵon en la retpaĝoj de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio - MIT). La rotaciaj pordoj nur permesas interŝanĝon de malgranda kvanto da aero inter la interno kaj ekstero de konstruaĵo kiam iu el(en)iras ĝin. La fiziko simile al tiu de la rotaciaj pordoj ankaŭ povas priklarigi kial du pordoj kiuj formas ian formon de la aera kluzo ankaŭ povas helpi konserviĝon de la varmeco en konstruaĵoj.

Pli pri fiziko de la rotaciaj pordoj tie (PDF) kaj ĉi-tie.

* En Vikipedio oni estas tradukinta la anglan esprimon "revolving door" al "turnpordo". Mi preferas la tradukon de Sonja "rotacia pordo".