25 févr. 2010

Pri la elektraj aŭtomobiloj

Ofte oni aŭdas tiun argumenton, ke se iam elektraj aŭtomobiloj pli vaste uziĝus kaj ankoraŭ la necesa elektro por ili venus de konvenciaj fueloj en elektrocentraloj tiam ilia uzado tute ne helpos preventon de aera poluiĝo. Miaopinie tiu argumento ne estas valida ĉar eĉ se la necesa elekro ankoraŭ venus de elektro produktita per varmo el bruligaĵoj, tamen estus pli facila kaj ekonomie pravigebla uzi teknologion por senefikigi poluantajn gasojn kiuj estiĝas en la grandaj elektrocentraloj (ekzemple kapti kaj subterigi tiujn gasojn). Uzi apartajn rimdeojn en ĉiu aŭtomobilo por tie senefikigi tiujn gasojn teknologie estos multe pli malfacila.

18 févr. 2010

Vivu la morto!

Por mi estas interesa, ke kiel en malsamaj tempoj kaj malsamaj lokoj similspecaj ideoj kaj eventoj ripetiĝas. Rilate al nuntempaj eventoj en Irano mi trovis interesajn similecojn kun alfrontiĝo de la filozofo Miguel de Unamuno kaj la generalo José Millán-Astray en Hispanio. Mi skribas ĝin surbaze de anglalingva vikipedio. En la universitato de Salamanko organiziĝis festo por rememori eniron de Christopher Columbus en Ameriko (es. Dia de la Raza - eo. tago de la rasoj). La feston ĉeestis i.a. la ĉefepiskopo de Salamanko Enrique Pla y Deniel kaj Carmen Polo Martínez-Valdés kiu estis edzino de la hispana tirano Francisko Franco. La evento komenciĝis per pasia prelego farita de la verkisto José María Pemán kiu apartenis al la hispana falango. Post tio, Profesoro Francisco Maldonado mallaŭdis Katalunion kaj Eŭskion kiel "kanceroj en korpo de la nacio" kaj aldonis, ke faŝismo kiel kuracanto de Hispanio scias kiel forfini ilin. Inter aŭdantaro iu kriis "¡Viva la Muerte!" (eo. vivu la morto!) kiu estis devizo de la hispana legio popularigita de la generalo Millán-Astray mem.

Unamuno kiu prezidis la eventon staris kaj al la publiko diris, "Vi atendas miajn vortojn. Vi bone konas min kaj scias, ke mi ne kapablas longe resti silenta. Iam, resti silenta egalas mensogi, ĉar eblas interpreti la silenton kiel konsento. Mi deziras komenti la tiel nomatan prelegon de Profesoro Maldonado, kiu estas kun ni ĉi tie. Mi ignoros personajn insultojn al la eŭskoj kaj katalunoj. Mi mem, kiel vi scias, naksiĝis en Bilbao. La ĉefepiskopo (li aludis al la ĉefepiskopo de Salamanko) estas kataluno naskita en Barcelono. Sed nun mi aŭdis tiun nekompreneblan kaj nekromanian esprimon '¡Viva la Muerte!'. Mi estas pasiginta mian vivon verkante pri antinomioj, tiel ke tiu faro de mi estas vekinta koleron de tiuj kiuj ne komprenas miajn skribaĵojn, kaj mi estas spertulo pri la afero, trovas tiun absurdan antinomion abomeninda. Generalo Millán-Astray estas kripla. Ne necesas diri tion flustre. Li estas kriplita de milito. Tiel same estis Cervantes. Sed bedaŭrinde, Hispanio hodiaŭ havas multajn kriplulojn. Kaj se Dio ne helpos nin, baldaŭ ĝi havos multajn pliajn. Turmentas min pensi, ke Generalo Millán-Astray povas dikti la normojn de la psikologio de amasoj. Kriplulo al kiu mankas grandanimeco de Cervantes esperas ricevi konsolon per aldono de nombroj de kripluloj ĉirkaŭ si".

Kolera Millán-Astray responde kriis: '¡Muera la inteligencia! ¡Viva la Muerte!' (eo. Morto al intelektuleco! Vivu la morto), sekvate de aplaŭdoj de falangistoj. Por malpezigi la etoson Pemán diris '¡No! ¡Viva la inteligencia! ¡Mueran los malos intelectuales!' (eo. Ne! Vivu la intelektuleco! Morto al la malbonaj intelektuloj!).

Unamuno, neŝancelita, daŭrigis: "Ĉi tie estas templo de intelekto, kaj mi estas ĉefpastro. Vi estas profanantaj ĝian sanktan arenon. Vi venkos, ĉar vi havas sufiĉe da bruta forto. Sed vi ne konvinkos. Por konvinki necesas persvadi, kaj por persvadi vi bezonas ion kiu mankas al vi; racion kaj pravecon. Mi trovas senutila peti vin pensi pri Hispanio. Do mi finos parolon". Millán-Astray sindetenante kriis "Tenu la brakon de sinjorino!" Unamuno tenis la brakon de Carmen Polo kaj foriris sub ŝia protekto.

10 févr. 2010

El Avesto (28)

Ĉi-tie mi skribos la tradukon de la kvara verso de la tria kanto (la ĉapitro 30) en la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Ĝia transskribo estas:

Atĉa hjat hem majnu jasaetem pao-urvim dazde gaemĉa ajiatimĉa jathaĉa anĝat apemem ang-huŝ aciŝto dregvatam at aŝaŭne vahiŝtem mano.

Kaj la traduko estos:

Kaj tiam kiam la spiritoparo kunestiĝis, la vivo kaj la ne-vivo aperis. Tiel estos ĝis la fino de la ekzisto. La plej malbona mensostato estos por tiuj kiuj estas malnoblaj kaj la plej bona mensostato por la virtuloj.

Tiu verso ankaŭ estas sekvaĵo de la antaŭaj versoj kaj parolas pri spiritoparo kiu plenigas kaj elformas la mondon. Tio estas io simila al la koncepta paro de Jino kaj Jango en iu ĉina skolo de la filozofio. El interago de tiuj du konceptoj vivo kaj ne-vivo (aŭ malvivo, morto, detruo) kreiĝas. Zoroastrismo morale estas dualisma (kredas je ekzisto de la Bono kaj la Malbono je la morala nivelo - rigardu ĉi tie). Tial por malnobluloj oni antaŭdiras punon de malkomforta stato je ilia menso kaj la kompenso de nobla persono estos komfota mensostato.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

8 févr. 2010

Pri aŭtomobiloj

Mi estas unu kontenta uzanto de aŭtomobiloj Toyota. Kvankam mia 12 jara Toyota Camry (mi havas ĝin depost du jaroj) ne estis inter difektaj aŭtomobiloj kiujn lastatempe la firmao Toyota revokis por ripari, tamen mi opinias ke la paniko ĉefe okazis pro troigo de la informomedioj. Ĉu tio ne estis ĉar dum la lastaj du jaroj la usonaj produktantoj de aŭtomobilo travivis tre gravan krizon kaj oni multe laŭdis la japanajn produktantojn de aŭtomobiloj kompare al ili? Dum mia junaĝo oni multege laŭdis la japanan modelon por ekonomia progreso. Modelo kiu estis surbaze de sociaj valoroj kaj inteligenta administrado. Modelo en kiu inventemo kaj kreiveco konsideriĝis ege gravaj. Nun en la okcidento mi vidas, ke la japana modelo ankaŭ alfrontiĝas al problemoj. Japanio eĉ antaŭ la lastatempa financa krizo en la industria mondo estis alforntita al profundaj kaj longdaŭraj financaj problemoj (multaj el kiuj ankoraŭ restas nesolvitaj). Ĉi-tie en artikolo la kanada ĵurnalo "The globe and mail" trafe mencias problemojn de la firmao Toyota. Sed oni devas ne tro negative reagi al la lastatempaj eventoj. Por mi, se kosto kaj kvalito de prizorgaj servoj restos same mi denove elektos aŭtomobilon el la firmao Toyota. Ĝis nun mi estas kontenta uzanto de unu aŭtomobilo el tiu firmao.

3 févr. 2010

Fine

Iom pli ol kvar jaroj post mia almigrado al Kanado, hieraŭ mi oficiale iĝis civitano de tiu lando. Por mi aldone al deziro de libereco, aspiro al digno en vivo kaj espero por ŝancoj sen diskriminacio, ricevi kanadan civitanecon ankaŭ havos praktikan utilon; ĉi-jare estis la dua fojo kiam pro mia naskiĝo en Irano mi malfrue ricevos usonan vizon kaj tial mi ne kapablis partopreni en scienca konferenco kiu povus havi gravegan influon sur estonta situacio de mia kariero. Nun kvankam ankoraŭ ĉe la landlimo mi eble alfrontiĝos al problemoj pro mia naskiĝlando (kiu ĉiuokaze menciiĝos eĉ en kanadaj pasportoj) tamen almenaŭ mi ne devos plu peti kaj atendi vizojn. Ĉi tiu jaro estos ege grava por miaj laboro kaj vivo. Mi ĝojas pro atingo de kanada civitaneco sed bedaŭras, ke ĝi venis tiom malfrue.