19 mars 2010

Feliĉan novan jaron



Alia jaro de la irana kalendaro finiĝis kaj la jaro 1389 baldaŭ komenciĝos. Ĉi-jare en Irano okazis senprecendecaj protestoj kontraŭ la nunaj regantoj sed ili perforte silentiĝis (Reza estas skribinta pri tio). Nun ĉio plu ŝajnas en ordo. Kiel mi skribis pli antaŭe Novruzon oni festas en multaj aliaj landoj aldone al Irano. Tiuj du bildoj mi trovis sur la persa sekcio de la germana novaĵagentejo Deutsche welle (ĉi-tie). Unu el la bildoj montras parton de la ceremonitablon HaftSin kun nomoj de la aĵoj skribitaj per la cirila alfabeto sed perslingve.

Ĝojan kaj pli feliĉan novan jaron por ĉiuj bonuloj.

17 mars 2010

Ĉi-jara MeKaRo

Ĝis kiam mi loĝas en Ontario kiu estas meze de Kanado, mi ŝatas laŭeble partopreni en renkontiĝoj MeKaRo (MezKanada Renkontiĝo). Mi estas jam skribinta pri pasintaj renkontiĝoj (tie, tie, tie kaj ĉi-tie). Ĉi-jare MeKaRo-8 okazos en la urbo Tririvero (fr. Trois-Rivières) dum la longa semajnfino kiu entenas la tagon Viktorio (de la 22-a ĝis la 24-a de majo 2010). MeKaRo-j estas malgrandaj renkontiĝoj. Mi ne estas certa, ke ĉu mi povas partopreni la renkontiĝon ĉi-jare. Mi ankoraŭ freneze serĉas adekvatan laboron kaj psike ne estas komforta por iri al vojaĝo. Oni vidu kio okazos ĝis tiam.

12 mars 2010

Razilo

Se konsideri prizorgadon de aspekto, tiel ŝajnas, ke virinoj elspezas relative pli grandan monsumon ol viroj por ĝi. Viroj malpli ofte uzas pudrojn aŭ/kaj kremojn sur siaj vizaĝoj. Cetere ili preskaŭ neniam ruĝigas siajn lipojn aŭ uzas brovokrajonojn. Kiam mia patro unuafoje montris min kiel razi barbojn (unue mi ne razis miajn lipharojn) tio nur kostis ŝanĝon de klingoj. Pliposte mi komencis uzi forĵeteblajn man-razilojn. Tio kostis iomete pli ol antaŭ sed kompare al virinoj ankoraŭ mi pagis preskaŭ nenion por mia vizaĝo. Finfine venis tempo kiam mi aĉetis elektran razilon. Tiam ankaŭ nur necesis ŝanĝi tranĉantajn rondklingojn. Kvankam ili (mia aparato havis tri el ili) kostis iomete pli ol man-razilojn sed oni bezonis ŝanĝi ilin mapli ofte. Kiam mi foriris for de Irano, mi ne kunportis mian elektran razilon kun mi (ĝi tiam estis kaduka). Ekster Irano mi rekomencis uzi forĵeteblajn razilojn. Tio estis ĝis kelkaj semajnoj antaŭ. Tiam mi denove aĉetis elektran razilon. Ĝi ankaŭ havas tri rond-raz-klingojn. Sed ĉi-foje oni ne plu forigu tranĉitajn harpecojn for de aparato nur pere de broso. Nun la aparato ankaŭ bezonas likvan solvaĵon en kiu oni mergu ĝian supran parton kaj ĝi en la likvaĵo ekfunkcias kaj tiel forigas harpecetojn kaj malpuraĵojn. Mi devas de tempo al tempo aĉeti tiun likvaĵon por la nova razilo. Tiel la kosmetika industrio ankaŭ enigis min en ludo de regula elspezo. Sed mi ne bedaŭras tion. Almenaŭ nun mi ĉiam povas havi glatan vizaĝon.

5 mars 2010

eLibroj en Esperanto

Kiam unue linukso kaj nocio de malfermaj komputilprogramoj aperis multaj diris, ke ĉu eblas tiri (financan) profiton de ili? Komence la respondo de tiu demando ŝajnis esti ne. Tial multaj antaŭdiris, ke se tie ne estos profito tiam kvalite la malfermaj komuptilprogramoj ne kapablos disvolviĝi kaj atingi nivelon akcepteblan. Tio ne estis ĝusta. Hodiaŭ kvankam Vindozo ankoraŭ regas super granda parto de merkato tamen linukso estas trovinta sian lokon en la informadika mondo. Kaj jes la firmaoj Red Hat (prizorganto de la linukso Red Hat) kaj Canonical (prizorganto de linukso Ubuntu) ambaŭ finance profitas. Kompreneble iliaj profitoj tute ne estas komparebla kun tiu de la firmao Microsoft. Sed ja ili profitas. Tio estas ĉar kreantoj de linukso kaj malfermaj komputilprogramoj kuraĝis antaŭmeti novajn modelojn por komercado. Ĉar ili kuraĝis revi pri novaj eblecoj.

Kiel mi bedaŭras, ke esperantistaro ne kapablas fari tion. Temas pri elektronikaj libroj kaj debatoj pri ĝi. Esperantistoj kaj iliaj eldonejoj estas ege malviglaj, nekreemaj kaj neinventemaj. Ili agas nur reakcie kaj uzas iam novajn modelojn tiam kiam ĝi estas jam delonge foruzitaj de aliaj. Tio estas simila rakonto kiel tio de esperantaj muzikaĵoj kaj Vinilkosmo. Modelo de la plej malsukcesa komerco. Pensu, ke kiom da esperantlingvaj muzikaĵoj oni povas trovi sur iTune. Esperantistoj eĉ ne estas sufiĉe ĝustatempa por uzi novajn eblecojn kiuj aliaj disponigas. Devis pasi granda tempo post alveno de Jutubo kaj ĵus nun iuj filmetoj esperantlingvaj aperas sur ĝi. Eĉ kiam esperantistoj uzas tiujn eblecojn ili ankoraŭ ne kapablas krei ondojn kaj memoreblajn momentojn helpe de tiuj eblecoj.

Estas sama situacio pri FEL kaj ĝiaj elektronikaj libroj. Almenaŭ mi neniam aĉetos elektronikan libron je prezoj kiuj FEL proponas kaj preferas posedi ion tuŝeblan pagante tiom da mono.

Tie, tie kaj ĉi-tie estas ligiloj al debatoj pri la afero.

1 mars 2010

Niaj ĉiliaj amikoj

La pasinta semajnfino la terura novaĵo venis pri tertremo en Ĉilio. Inter niaj ĉiliaj amikoj mi nur konas s-ro José Antonio Vergara kaj estis ege ĝojiga aŭdi, ke li kaj liaj proksimuloj fartas bone. Dankon kara Steven pro informi nin. Mi renkontis José dum TutAmerika Kongreso Esperantista (TAKE) en Montrealo. Niaj ĉiliaj amikoj mi deziras sanon kaj bonfarton de ĉiuj el vi. Bonvole akceptu mian la plej sinceran simpation kaj bedaŭron pro morto de viaj samlandanoj okaze de tertremo.