Oni diris, "se vi deziras vere kompreni la filozofion lernu la germanan lingvon, por la sociologio la francan kaj por la psikologio la anglan". Tiu diraĵo volas diri, ke koceptoj pli bone elkompreniĝas se oni scipovas la penslingvon de proponantoj/priklarigantoj de tiuj konceptoj.
Por mi la japana lingvo estas ĉefe lingvo de bonaj animacioj kaj mangaoj. Mi estas jam provinta kompreni kaj lerni subtilaĵojn de japanaj vortoj uzataj en miaj ŝatataj animacioj [ekzemple pri la vorto Zanpakuto ĉi-tie]. Dum mi sekvas la japanan animacion 'Bleach' kiu estas tradukita al la angla, iam mi sentas, ke la anglaj vortoj kaj frazoj ne bone esprimas verajn celojn de la animacio. Ekzemple antaŭ nelonge mi rigardis epizodon en kiu la ĉefa protagonisto Iĉigo (en. Ichigo) batalas kontraŭ oponanto Amagai. Mia impreso estis tio, ke kialojn esprimitajn de Iĉigo por klarigi, ke kial li riskas sian vivon batalante kontraŭ Amagai ne estis konvinkintaj. Mi ankoraŭ havas amaran impreson, ke tie eble la angla lingvo perfidis min. Ĉu la kialoj de Iĉigo en la japana lingvo ankaŭ estis same lamaj? Eble mi neniam ekscios tion!