27 mai 2010

Pri laseroj

Nia amiko Luis Restrepo informis pri 50 jariĝo de laseroj. Kiel li estas jam skribinta la unua lasero montriĝis per D-ro Theodore H. Maiman uzante fulmlampon por pumpi elektronojn ĉirkaŭ atomoj en roza rubeno. Kiel membro de la usona asocio de optiko (en. The Optical Society of America - OSA) mi abone ricevas la revuon 'novaĵoj pri optiko kaj fotoniko' (en. Optics and Photonics News - OPN - ISSN 1047-6938). Ĝia numero de majo estas tute dediĉita al la invento de laseroj.

Por mi estis interesa lerni unu-du novajn historiajn faktojn pri la invento. Mi jam sciis, ke Dr-o Maiman montris la unuan funkciantan laseron dum li laboris en esploraj laboratorioj de la firmao Hughes. Kiuj estas vidintaj la kinfilmon 'La Aviadisto' (en. The Aviator - 2004) jam scias, ke la firmao estis fondinta de Howard Hughes kaj unue estis por desegni kaj konstrui aviadilojn kaj aliajn aerospacajn aparatojn. En la 1950 kaj 1960-aj jaroj la firmao multe pli serioze investis pri sciencaj esploroj de aliaj fakoj.

Kiam Dr-o Maiman montris funckion de lasero, la firmao decidis publikigi la novaĵojn. Ili estis dungintaj fotografiston kiu ŝatis foti sciencistojn kun iliaj inventaĵoj. Tiuj fulmlampo kaj rubena cilindro kiujn Maiman por siaj eksperimentoj estis vere uzinta estis tro malgrandaj por foto. Tial la fotografisto insistis por foti Dr-on Maiman kun pli granda versio de tiuj du aparateroj. La supra foto estas tiu foto. Interese dum longa tempo aliaj esploristoj provis konstrui laserojn uzante fulmlampojn kaj rubenajn cilindrojn grandajn tiel kiel estis videbla en la foto!

16 mai 2010

Pri muziko, danco kaj homoj

Blogero de hodiaŭ temas pri muziko, danco kaj homoj. Mi unue devas pardonpeti pro tio, ke mi ne estas trejnita pri muziko kaj nur juĝas ĝin laŭ mia gusto de ordinara aŭskultanto. Mi nur sekvas impresojn kiujn mi ricevas de muzikaĵoj kaj ne scias multon pri teknikaĵoj. Do povas esti, ke miaj elektoj ŝajnu teknike nevaloraj aŭ laŭ viaj gustoj neortodoksaj. Sed mi ŝatas lasi min esti impresita de aĉa kulturo de la homamasoj, tiu de la populara kulturo. Ja! Mi ŝatas ricevi impreson de ondoj. Mi ne metos filmetojn en la blogero mem sed donos ligojn al ili.

Unue mi devas komenci de la plej juna. 12-jara Greyson Chance. Li estas ege populara sur Jutubo. Li kantas la kanton 'Paparazzi' kiun originale estas kantinta Lady Gaga. Nun, oni povas trovi novaĵojn pri komplotoj de muzikoindustrio cele al farado de bruo ĉirkaŭ li. Nu! Mi aŭskultis la kantadon de Lady Gaga kaj miaopinie Greyson kantas ege bone. Bedaŭrinde multaj komentarias, ke ĉar li estas juna knabo lia voĉo estas tiom plaĉa kaj post pubereco lia voĉo ŝanĝiĝos. Mi ne komprenis, ke tio estas riproĉo aŭ laŭdo. Nu! Lia voĉo nun estas plaĉa kaj li bone uzis ĝin. Tiel cinikaj homoj enuigas min. Do, rigardu kaj ĝuu kiel Greyson kantas 'Paparazzi'.

Due niaj britaj amikoj devas akcepti, ke en ilia lando estas bona frenezeco! Pasintjare ili prezentis 47-jaran s-inon Susan Boyle. Grandega nombro da homoj estis (kaj multaj ankoraŭ estas) impresitaj de ŝia kantado. Ĉi-jare britoj rompis tiun rekordon kaj prezentas 80-jaran s-inon Janey Cutler! Ŝi kantis anglan version de la franca kanto 'Je ne regrette rien' kantita de la legenda kantistino Édit Piaf. S-ino Cutler montris voĉon potencan je kantado. Jen ŝia kantado.

Trie temas pri kantado per s-ino Sandelin kiu regalas nin per kantado de esperantlingva traduko el finna popolmuziko. Miaopinie ĝi estas bela prezento de tiu kanto. Ĝuu tiun kanton ĉi-tie.

Kaj fine estas prezento de miksita muziko kaj danco, irana-eŭropa ĉe la muzeo Louvre. S-ro Ŝanbezade estas irana artisto kaj en tiu ĉi laboro, li miksis muzikon, kanton kaj dancojn de la sudo de Irano (en regiono ĉirkaŭ la urbo Buŝehro) kun la okcidenta arto. Mi estas impresita de tiu laboro. Vi povas rigardi ĝin ĉi-tie.

14 mai 2010

Humuraĵoj rilate al fiziko

Plejparto de la subaj humuraĵoj estas nur kompreneblaj por tiuj kiuj scias fizikon. Mi trovis ilin ĉi-tie.

En ekzameno de fiziko: "Priskribu la universon per 200 vortoj kaj donu tri ekzemplojn".

Studento rekonis Einstein en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?

Esploristoj en Fairbanks Alasko (en Usono) anoncis pasintesemajne, ke ili estas eltrovintaj superkonduktantan materion kiu funkcias en la temperaturo de ĉambro!

Trafikpolicano haltigis Heisenberg kaj demandis, "ĉu vi scias je kiu rapido vi veturis?" Heisenberg respondis "Ne! Sed mi scias, ke kie mi estas".

Printempo

Printempo per Steve.

13 mai 2010

HeKo akuzas

HeKo implicas, ke mi havas iun rolon en piratado de PIV sur la interreto. Tie oni skribas "...kiu deziras pirate deŝuti, tiu povas sin turni al ĉi tiu zoroastrano, studanto pri fiziko en Toronto [mi]". Tio estas falsa akuzo kaj kompreneble Civito scias, ke tio en laŭleĝe regataj landoj havas konsekvencojn. Ĉu Civito kapablas pruvi, ke mi havas ian ajn rolon (krom kritiko de komerca modelo de SAT) en la afero? Ankaŭ ne estas ĝentile moki erarojn de komento haste skribita. Sed mi dubas, ke silferanoj havas komprenon pri nocio de ĝentileco. Silferanoj nur serĉas trovi erarojn por uzi ilin kontraŭ tiuj kiuj al ili ne plaĉas. Nur mi ne scias kion mi estas farinta por ne plaĉi al Silfer kaj lia bando de kanajloj! Mi ĉefe deziras ignori tiun malican grupon kaj ekde nun provas fari tion.

P.S 1: Nun mi trovis kial Silfer kaj lia bando tiom estas koleraj kontraŭ mi. Tio estas ĉar en blogero mi iam skribis, ke miaopinie li suferas megalomanion. Silfer! Mi ankoraŭ opinias, ke vi estas ege etanima homo. Titolo de konsulo miaopinie ne ŝanĝas tion.

P.S 2: Problemo de Silfer kaj civituloj estas tio, ke por stari kontraŭ ilia fieco oni devas subiri je ilia nivelo (kiu morale estas ege malalta). Mi ne deziras fari tion kaj ludi ludon de Silfer. Estas preferinda lasi ilin al ilia propra ludo de reĝo kaj liaj subuloj.

Pri kopirajto kaj PIV

Pri kopirajtoj kvankam en iu malpli serioza grado, tamen ĝenerale mi samopinias kiel vastalto (tamen mi ne konsideras malrespekton de kopirajto kiel krimo sed delikto). Aliflanke mi plendis pri sinteno de SAT rilate al PIV sub blogero de Luis. Ĉu tiuj du sintenoj estas konfliktaj? Ne! Mi opinias, ke se SAT deziras tre severe konservi kopirajton de PIV-o kiel aĉetebla libro/varo, oni lasu ke ĝi faru tion (mi mem aĉetis PIV kaj NPIV). Sed aliflanke mi opinias, ke sinteno de SAT ne kunportos multon da bono. Miaopinie SAT nur tiom arde defendas kopirajton de PIV ĉar tiu vortaro estas la nura elspezorimedo de la organizaĵo. Mi estas preskaŭ certa, ke se ekzemple oni metus la librojn Petro (eldonita de SAT) aŭ '7 tagoj en Siberio' sur la interreto regantoj de SAT ne tiom severe reagus (ĉar vendo de tiuj libro ne estas tiom grava). Sed sinteno de SAT rilate al PIV ne estas malpli nemorala ol agoj de malrespektintoj de kopirajto. Ĝi estas pli ol sia merito multekosta (ĉar ĝi estas la nura fonto de mono por SAT). Ni en riĉaj landoj kapablos aĉeti ĝin sed loĝantoj de malpli riĉaj landoj ofte ne povas fari tion. Bedaŭrinde kiam oni iomete pli serioze komencas trakti Esperanton tiu vortaro iĝas havenda kaj meritoplenaj laboroj kiel ReVo ankoraŭ ne kapablas plene anstataŭi ĝin (mi esperas, ke ReVo baldaŭ iĝos tiom bona kaj eĉ pli bona ol PIV). Se temus pri alispeca libro mi dirus ke malpermesi senpagan aliron al ĝi povas esti bona afero ĉar tio damaĝas neniun. Problemo pri vortaro kiel PIV estas tio, ke tia malpermeso (aldone al ĝia nenormala alta kosto) damaĝas seriozan aliron al Esperanto.

Mi donas ekzemplon; patentoj estas iel similaj al kopirajtoj. Firmaoj por protekti siajn investojn en scienca esploro ofte uzas patentojn. Antaŭnelonge la firmao Myriad faris multekostajn esplorojn pri rilatoj inter genoj kaj kancero de mamo. Fine ili malkovris du genojn BRCA1 kaj BRCA2 kies damaĝo povas pliigi riskon de mamokancero. Ili registris patenton por tiuj du genoj kaj limigis alireblecon al rimedoj kiuj uziĝas por detekti damaĝitajn genojn (kaj konsekvence riskon de kancero). Situacio estis tiom malbona (oni devis sendi specimenojn al nur laboratorio de la firmao), ke sciencistoj kaj esploristoj protestis kontraŭ la patento (ne la patento mem sed ĝia amplekso). Fine tribunalo juĝis, ke la patento ne devas esti tiom ampleksa.

Do oni vidas, ke socio devas kongruigi profitojn de organizaĵoj kaj tiujn de la publiko. Mi serioze opinias, ke sinteno de SAT rilate al PIV estas malbona por Esperanto. Ilia ago estas bonintenca sed ne inteligenta. Tie estas aliaj komercaj modeloj kiujn esperantistoj povas uzi por ebligi protekton de rajtoj de la kreantoj kaj ankaŭ alireblecon al ili. Mi estas jam skribinta pri tio. Komercaj modelo de Google, Linukso kaj muzikaĵoj sur iTune kontraŭ komerca modelo de Mikrosofto estas ekzemploj de modeloj pri kiuj esperantistoj povas pensi. Pri PIV ĉio finfine dependos de SAT kaj mi respektas ilian kopirajton sed esperas pli malferman (kaj malpli multekostan) alireblecon al bonaj vortaroj en Esperanto.

4 mai 2010

Proksimeco videbla per la kimra

En la persa lingvo la vorto Ĥahar signifas fratinon. Tiu vorto estas escepto ĉar ne tiel similas al la angla vorto sister, la franca soeur kaj la sveda syster. La aliaj vortoj kiujn oni uzas por nomi anojn de familio estas ege similaj inter tiuj lingvoj; (en. father, fr. père, sv. fader kaj far, fa. Pedar - en. mother, fr. mère, sv. moder kaj mor, fa. madar - en. brother, fr. frère, sv. bror, broder, fa. baradar). Nun mi trovas, ke la persa ĥahar havas similecon kun la kimra 'chwaer'! Eble tiu kimra vorto kaj la germana vorto Schwester (kiu signifas fratinon) pli bone montras komunan originon de la vorto.

3 mai 2010

Danĝeroj en perspektivo

Ĵus kelkaj tagoj antaŭ komenco de la lastatempa naft-rilata katastrofo en Usono, novaĵo kaptis mian atenton; arda oponado kontraŭ venta elektrejo en Nantucket Sound en la ŝtato Masaĉuseco (en Usono). Kiam mi rigardis vikipedian artikolon pri ventenergio, tie mi vidis danĝerojn atribuitajn al tiu formo de energio. Inter ili estas, noca bruo, malbela aspekto, danĝero por birdoj kaj movantaj ombroj (kiuj povas kaŭzi malbonajn efikojn por psika sano). Estas bone meti ĉion en plejeble ĝustan perspektivon. Moderna historio de nafto industrio komenciĝas depost 1848. Tio estas pli ol 150 jaroj. Grandega monsumo estas elspezita por esploro, disvolvado kaj plibonigo de tiu industrio. Ĝi estas la plej grava kaj granda industrio en tuto de la mondo. Malgraŭ tio ĉio, nafto-industrio ankoraŭ en la 21a jarcento povas kaŭzi katastrofon kiu okazis en la meksika golfo. Ventenergio en sia moderna formo estas juna industrio. Ĝi ankoraŭ ne estas altirinta multe da investado al si. Tio estas vera, ke homoj preferas inercian eltenadon de la nuna situacio anstataŭ strebi al ĝia ŝanĝo. Katastrofo de la meksika golfo bedaŭrinde servos por meti en perspektivon la aferoj.