22 sept. 2010

Samseksemuloj en armeoj

Hieraŭ la usona senato prokrastis studon de leĝopropono kiu nuligas la leĝon “ne demandu, ne diru“, laŭ kiu samseksemuloj ne rajtas sinprezentante kiel samseksemuloj servi en la armeo. Okaze de tio mi rigardis Vikipedion kaj kompilis tiun ĉi mapon (helpe de tiu ĉi retpaĝo). Ĝi montras situacion de samseksemuloj en armeoj ĉirkaŭ la mondo. La ruĝa koloro montras landojn en kiuj samseksemuloj ne rajtas tiel prezentante sin servi en armeo. La flava koloro montras landojn en kiuj la situacio ne estas konata. La verda koloro montras landojn en kiuj samseksemuloj rajtas servi en armeo prezentante sin kiel samseksemuloj. En Eŭropo krom Grekio, Serbio kaj Belorusio (se ne konsideri Turkion en Eŭropo) preskaŭ en ĉiuj aliaj landoj samseksemuloj povas servi en armeoj sen kaŝi sian samseksemulecon. En Sud-Ameriko Ĉilio kaj Venezuelo estas du landoj en kiuj samseksemuloj ne rajtas servi en armeo. En Nord-Ameriko nur Kanado permesas servon de tiaj personoj en armeo (kompreneble se samseksemulo ne tiel prezentas sin tiam li aŭ ŝi konsideriĝos kiel aliseksemulo kaj tiel rajtas servi en armeo).

17 sept. 2010

Interesa ideo

Jen interesa ideo de nia amikino Cindy Mckee! Mi ne scias, ke kiujn detalojn ŝi estas elpensinta por sia ideo. Sed kiam mi legis ŝian skribaĵon, mi tuj pensis pri la retmagazinoj kiel "Monocle", "Art & Letters Daily" kaj/aŭ "Narrative". Kvankam ankoraŭ esperantistoj ĉefe pensas pri interreto nur kiel rimedo por reklami siajn varojn sed ankaŭ sur ĝi eblas krei retpaĝojn valorajn. Kial ne? Inter esperantsitoj almenaŭ tiu ĉi juna sinjorino jam vivas en la 21-a jarcento!

P.S: Tiu blogero ne plu ekzistas.

12 sept. 2010

Hawking kaj Dio

En Irano ĉu antaŭ la islama revolucio ĉu post ĝi, studentoj en lernejoj tre frue, ekde bazlernejo, devis studi devigajn kursojn pri religiaj instruoj. Kompreneble la kursoj estis planitaj ĉirkaŭ la islamaj kredoj sed ofte komenciĝis per pli ĝeneralaj konceptoj pri religioj kaj Dio. Mi ankoraŭ bone memoras kiel tre longe oni vicigis aron da logikaj argumentoj kaj filozofiaj rezonadoj por fine pruvi, ke la universo bezonas kreanton. Kiam vi estas 10-12 jaraĝaj tiam tiuj rezonadoj kaj argumentoj ĉiuj ŝajnas validaj kaj ege solidaj al vi. Dum granda parto de la kurso oni refutis argumentojn de tiel nomataj aĉaj materialistaj filozofoj kiel John Locke, David Hume, ktp. Sed dum oni tiom arde refutis argumentojn de tiaj homoj, ni studentoj de la kurso neniam havis oportunon por legi iliajn originalajn verkojn. La kurso mem prezentis vidpunktojn de tiuj homoj laŭ sia propra lingvaĵo kaj tiam refutis tiun version de iliaj asertoj. Hodiaŭ mi trovas tion ege maljusta maniero por argumenti. Sed kiel mi skribis antaŭe, mi eĉ hoidaŭ ne havas problemon por akcepti ekziston de iun parton transcendan al la materio en la universo. Tio, kio ĉefe ĉagrenigis min ĉe la religiaj kursoj, estis subita saltado el akcepto de iu nemateria dio al tuto de programo de specifa religio (kiu tie estis islamo). Por mi kiel zoroastrano ne estis klara, ke kial akcepti tiun fakton, ke la universo estas kreita de ĉiokapabla dio rezultigas ke islamo estu la absoluta vero, Mohammado profeto de tiu dio kaj tuto de enhavoj de iu organizata religio devis akceptiĝi. Kvankam ankoraŭ oni uzis logikan kaj filozofian rezonadon por pruvi, ke homoj bezonas gvidon de Dio, sed argumentoj favore al tio, ke la gvido venas nur pere de islamo por mi estis ne konvinkintaj.

La vivo estas instruinta min, ke plejparto de tiuj kiuj ĉagreniĝas kiam oni debatas pri ekzisto de Dio, ofte tute ne zorgas pri Dio mem. Ili koleriĝas pensante pri perdo de regado super homoj kiujn ili mem konsideras kiel ŝafidoj. Ili timas ribeladon kontraŭ reguloj kiujn organizataj religioj nome de Dio estas altrudintaj al socioj. Tial min tute ne surprizis senvaloraj reagoj al lastatempaj skribaĵoj de renoma fizikisto Stephen Hawking, kaj liaj opinioj pri Dio.

Unue estas misinformado de la amaskomunikiloj por krei sensacion. Titoloj kiel "Stephen Hawking diras universo ne estas kreita de Dio" [The Guardian] aŭ "lia teorio lasas nenian rolon al Dio en kreado de la universo" [The Times]. Mi devas konfesi, ke mi mem ne estas leginta tiun lastan libron de s-ro Hawking, sed laŭ mia kompreno li estas nur asertinta, ke iu teorio en la fiziko kapablas klarigi kiel apero de materia universo el nenio eblas kaj eĉ tute nature okazas [tiu teorio kiel ĉiu alia scienca teorio povas pruviĝi malĝusta]. Lia kerna aserto, laŭ mia kompreno, estas tio, ke por klarigi aperon de la universo ne necesas enkonduki supernaturajn konceptojn. Mi donas ekzemplon por klarigi, ke kial laŭ mia opinio tio estas natura maniero laŭ kiu la scienco funkcias; konsideru tondrojn. Longtempe oni ne sciis, ke kiel kaj pro kiuj kialoj tondroj okazas. Tiutempe estis natura supozi supernaturajn kialojn por estiĝo de tondroj. Kiam la scienco klarigis mekanismojn per kiuj tondroj estiĝas, ĝi nur forigis neceson de tiuj supernaturaj kialoj por klarigi la fenomenon de tondro. Ankoraŭ oni rajtas ne kredi je tiuj sciencaj priklarigoj kaj atribui tondrojn al kialoj preter la materia naturo kiel kolero de Dio kontraŭ peko de samseksemuloj sed kompreneble tio estas lia aŭ ŝia persona elekto!

Hawking estas asertinta, ke fizika teorio kapablas priklarigi naturajn mekanismojn kaj kialojn kiuj rezultigas aperon de la materia universo. Tio tute ne rilatas al ekzisto aŭ malekzisto de Dio. Tio nur forprenas rolon de supernaturaj elementoj for de priklarigo por alia natura fenomeno (t.e. apero de la universo). Mi preferus se pastroj iomete indignus pro seksaj mistraktadoj de infanoj en iliaj eklezioj, sed tiel ŝajnas, ke ili deziras havi unu du vortojn pri la scienco.

Jen du bonaj reagoj kiujn mi trovis sur la interreto:

Hawking says God's not needed. So?
(Cosmic Log)
God, Physics, and Stephen Hawking (About.com).

11 sept. 2010

Tre freneza vojaĝo de mi

Certe unu el malmultaj metodoj por ricevi adekvatan impreson pri enorma vasteco kaj mirinda geografia diverseco de Usono estas forlasi aviadilon kaj surtere vojaĝi en tiu lando. Pasintsemajne kiam en Usono kaj Kanado ambaŭ estis longa semajnfino (aldone al sabato kaj dimanĉo, lundo ankaŭ estis feritago) mi ĝuste faris tion. Unuflanke mi intencis konservi mian aŭtomobilon kaj eviti aĉeton de unu alia aŭtomobilo en Usono. Aliflanke tie estis restinta iom de mia havaĵo kiun pro ĝia pezo mi ne kapablis aviadile kunporti. Tial dimanĉe mi flugis al Toronto kaj sabate matene metante mian havaĵon en kofrujon de la aŭtomobilo, konduktis ĝin direkte al Usono. Mi envenis Usonon tra la ponto ĉielarko. Tiu ponto konektas la urbon Niagaro en kanada flanko al samnoma urbo en la usona flanko en la ŝtato Novjorko.

Povra oficisto de la enlanda sekureco kaj protekto de la landlimo estis tute konfuzita kiam mi diris, ke mi intencas viziti la urbon Buffalo kaj post tio iri al Kansaso. Li nekredeme demandis, kiel vi deziras atingi Kansason. Fakte tiu punkto estis pli malbona por atingi centron de Usono. Estas preferinde iri tra la urbo Ĉikago sed tion mi ne sciis. Mi pensas, ke li devas esti iomete certigata pri tio, ke mi ne estas freneza, kiam li estas trovinta satelitan lokomontrilon (GPS) en mia aŭtomobilo. Ĉiuokaze li permesis ke mi pasu kaj tiel mia vojaĝo en Usono komenciĝis. Mi trapasis kvin ŝtatojn kaj konduktis la aŭtomobilon je distanco ĉirkaŭ 1800 kilometroj.

Unue pro eraro mi funkciigis opcion de la satelita lokomontrilo, pro kiu ĝi ne proponu ĉefvojojn. Tial la unua parto de mia vojaĝo estis tra malpli uzataj vojoj. La nordaj partoj de la ŝtatoj Novjorko, Pensilvanio kaj Ohio proksimaj al la Grandaj Lagoj estas ege belaj kun multaj arbaroj. En tiu parto de la vojaĝo mi por la unua fojo en mia vivo vidis realan amiŝon kiu iris sur sia ĉaro. Post la urbo Cleveland en la ŝtato Ohio, mi iris al la urbo Columbus kaj kiam atingis ĝin estis jam vespero. Tial mi tranoktis tie. Veturi en la ŝtato Ohio ŝajnis al mi plezura, eble ĉar mi ankoraŭ ne estis laca. Post Ohio oni devas pasi tra la ŝtatoj Indianio, Ilinojso kaj Misurio por fine alveni al Kansaso. La grandaj urboj sur tiu vojo estas Indianapolis (en la ŝtato Indianio, Sankta Luiso kaj Kansaso en la ŝtato Misurio). Kvankam la granda urbo Ĉikago estas en la ŝtato Ilinojso sed por vojaĝi al Kansaso mi devis veturi en sudo de la ŝtato kaj ne trapasis ĝin. Jen kelkaj rimarkoj pri tiu ĉi veturvojaĝo de mi en Usono.

  • Antaŭe mi ofte pensis, ke kial usonanoj ne tiom zorgas pri resto de la mondo. Nun, mi komprenas, ke ilia lando mem estas granda kvazaŭ kiel iu mondo kaj zorgi pri sorto de homoj en aliaj partoj de tiu lando mem por iuj devas esti grandega strebado.
  • Nun mi komprenas, kiel malgranda parto de la usona populacio kiu zorgas pri agrikulturo povas ne nur nutri tuton de la usona populacio sed ankaŭ eksporti siajn manĝaĵojn al granda parto de la mondo. Eblas veturi dum duonhoro je rapido 120 kilometrojn hore kaj apud la vojo vidi teritorion de nur unu farmbieno. Tio precipe en la ŝtatoj Ilinojso kaj Misurio okazis pli ofte.
  • Almenaŭ kiam mi trapasis ilin, ambaŭ riveroj Misisipo kaj Misuro estis brunaj. Pasi tra ponto sur la rivero Misisipo precipe estis ege impresa. Mi memoris pri rakonto de Huckleberry Finn.
  • Nur veturante tiom longan distancon nun mi komprenas, ke ĉefvojoj estas buĉejoj de kiom granda nombro da animaloj. Kadavrojn de ĉia speco de animaloj eblas vidi apud kaj iam eĉ meze de ŝoseoj kaj ĉefvojoj inter urboj.

1 sept. 2010

Du malsamaj vortoj en la japana

Dum la pasinta monato, dum mi estis ferminta ĉapitron pri mia antaŭa laboro kaj malferminta novan ĉapitron pri tiu ĉi nova laboro [kaj transloĝiĝo en Usono], mi multe rigardis animaciojn sur la interreto. Mi rigardis ĉian tipon de japanaj animacioj danke al la interreto. Eble pli poste mi iomete skribos pri ili en Esperanto. Mi opinias, ke same kiel holivudaj kinfilmoj servas kiel mesaĝoj pri vivo, aspiroj kaj kulturo en Usono [ĉu konforme al la realo aŭ ne], japanaj animacioj ankaŭ tre serioze influas niajn perceptojn rilate al la japanaj kulturo kaj vivomaniero [ĉu konforme al la realo aŭ ne]. Nu! Eĉ kvankam tiu aserto povas esti kotestata tamen pere de japanaj animacioj eblas lerni unu-du aferojn pri tiu mirinda kaj alloga lando. Ekzemple danke al animacio mi lernis pri malsimileco de du japanaj vortoj. Rigardinte la animacion 'nepo de Nurarihi-jon' (en. Nurarihyon's Grandchild), mi konstatis, ke tie uziĝas la vorto ’Ŝikigami’. Tiu vorto estis tre simila al la vorto ’Ŝinigami’. Kiel nia japana amiko vastalto estas priskribinta ’Ŝinigami’ estas mortodio aŭ mortodemono laŭ ĝia povo. El Vikipedio oni lernas, ke la vorto mem ne estas tre praa kaj nur lastatempe, dum la epoko Meiĵi, estas importita al Japanio. Ĝi estas monde fama ĉefe pro animacioj kiel 'mordo registrlibro' (en. Death Note) kaj 'Bleach'. La vorto ’ŝikigami’ tamen estas tre antikva vorto de la japana lingvo kaj havas radikon en la japana mitaro. Ŝikigami estas supernatura estulo kiu estas vokita por servi la vokanton. En la animacio ’nepo de Nurarihi-jon’, ŝikigami estas vokita por batali kontraŭ Jokai kiu estas supernatura estulo (tradukebla kiel monstro, demono). Afero estas pli interesa, kiam oni konstatas, ke en tiu ĉi animacio la ĉefa protagonisto, kiun oni ŝatas estas kvarone Jokai kaj tri-kvarone homo (en la animacio ŝikigami vokiĝas per alia rolulo).