30 déc. 2010

Irano kaj haveno en Rusio

Interesa novaĵo! Ĉu vi estis legintaj, ke irana firmao deziris aĉeti havenon en Rusio? Tiu haveno estas ĉe bordo de la rivero Volgo, kaj havas alireblecon al rusaj trajnvojoj (de tie al Eŭropo). La akiro de haveno ebligis transporton tra kaspia maro. Kompreneble pro parta embargo kontraŭ Irano la respondeculoj en Rusio ne estas akceptintaj tiun ĉi proponon.

29 déc. 2010

Kiu rajtas fari sciencan esploron?

Niatempe oni ofte opinias, ke scienca esploro bezonas multekostajn rimedojn kaj devas fariĝi pere de elstaraj sciencistoj. Tio estas nur parte ĝusta. Fakte pli grava ol rimedoj kaj jam akiritaj scioj, esploranto de scienco bezonas kreivecon kaj scivolemon.

Antaŭ nelonge tiu ĉi novaĵo pri publikiĝo de scienca esploro farita de grupo da 8-10 jaraj infanoj kaptis mian atenton. Tiuj kiuj faras sciencajn esplorojn scias, ke sciencaj ĵurnaloj ne estas samaj. Ekzistas ĵurnaloj kiuj nur decidas pri akcepto aŭ malakcepto de iu proponita artikolo. Ankaŭ estas ĵurnaloj kiuj donas iun artikolon al kelkaj aliaj konantoj de scienca branĉo pri kiu temas la artikolo. Tiajn ĵurnalojn en la angla oni nomas 'Peer-reviewed' [eo. restudita per samranguloj]. La restudantoj povas rekomendi publikiĝon, rifuzon, peti priklarigojn, ŝanĝojn aŭ eĉ proponi sendon de la artikolo al alia ĵurnalo. Plejofte kvalito de laboro de esploristoj mezuriĝas per artikoloj kiuj estas publikigitaj post tiaj restudoj. Ankaŭ produkti artikolojn akcepteblajn post tia taksado konsideriĝas pli malfacila. Tial la supra novaĵo estas grava.

La revuo 'Biology Letters' kies artikoloj estas restuditaj antaŭ publikiĝo estas akceptinta artikolon skribita de infanoj en bazlernejo Blackawton en la anglujo. La artikolo priskribas eksperimenton kies celo estis kompreno de percepto de koloroj kaj koloraj formoj per mielabeloj. Kompreneble la infanoj estis gvidataj per sia instruisto kaj ankaŭ alia eminenta sciencisto. Sed tia gvidado estis minimuma. Ili mem planis la eksperimenton kaj deduktis rezultojn. La artikolo estas tute skribita per infanoj mem kaj eĉ havas diagramojn pentritaj de ili mem. Al ĝi mankas kutimaj referencoj kaj necesaj ellaboritaj statistikaj analizoj. Tamen restudintoj komentis, ke ĝi estas valora esploro kun novaj rezultoj. Aliflanke malsame de aliaj artikoloj en la revuo, tiun ĉi artikolon akompanas komentoj de aliaj du fakuloj pri la temo. Ĉiuokaze ĝi estas la unua artikolo de tia tipo. Ĉu ĝi estos la lasta?

27 déc. 2010

Pri du malsamaj universoj

Lastatempe mi trovis tiun ĉi sciencan novaĵon (ankaŭ ĉi-tie) kaj legante ĝin mi pensis, kiel miskompreno de vortoj kiuj por la publiko havas iun signifon sed uziĝas per fizikistoj celante aliajn signifojn povas kaŭzi konfuzon. El vidpunkto de la fiziko la novaĵo mem estas nur iom interesa. Mi unue provas iomete priklarigi ĝin.

Pluraj observoj aludas al tio ke, nia kosmo antaŭe estas trairinta praeksplodon (en. Big Bang) kaj depost tiam senĉese plivastiĝas. Unu el tiuj observoj estas kosma fona radiado (en. Cosmic Background Radiation). Ĉiu materio elsendas (radias) elektromagnetajn ondojn krom se ĝia temperaturo estas absoluta nul (gradoj kelvin = minuso 273 celsiaj gradoj). Ondolongo de tiu radiado determiniĝas per temperaturo de la materio. Ekzemple metalo sur kuiraparato kiam ĝi ege varmiĝas brilas unue ruĝe kaj poste se la temperaturo estas ege alta blanke. Nia korpo elsendas elektromagnetajn ondojn kiuj estas infraruĝaj. Pro tio aparatoj kiuj detektas infraruĝajn radiadojn povas detekti homajn korpojn en mallumaj lokoj. Alia afero estas tio, ke materio kiam estas premita varmiĝas. En tempo de la praeksplodo ĉiu materio en la kosmo estis ege premita do havis tre altan temperaturon. Tiam la materio radiis. Kun disvastiĝo de la kosmo la fotonoj de tiu radiado perdis siajn energiojn kaj densecon. Hodiaŭ ni kapablas ricevi kaj mezuri tiujn fotonojn kiuj kongruas kun radiado de materio je temperaturo 3 kelvinaj gradoj. La kosma fona radiado estas unu el la plej firmaj apogantaj indikoj por la praeksploda modelo.

La kosma fona radiado atingas nin kun proksimume sama denseco el ĉiu direkto de la ĉielo. Tial oni konsideras ĝin pli-malpli homogena. Sed tio estas proksimuma skalo. Fakte la kosma fona radiado havas malhomogenecojn. Nun grupo da sciencistoj estas antaŭmetintaj tiun ideon, ke kelkaj el la plej gravaj perturboj en la fona radiado povas esti indiko pri tio, ke nia kosmo estas koliziinta kun aliaj kosmoj. Nu, por mi la novaĵo estis iomete interesa sed la komentoj estis pli interesa. Multaj el la komentariintoj estis konsternitaj pro uzo de la vorto universo. Miaopinie ili pravas. Por la publiko la vorto universo signifas “la tuto de ĉio, kio ekzistas“. Tial ĝi estas ununura kaj ne povas esti pluraj. Por fizikistoj ’universo’ signifas ’kosma sistemo kun fiziko aparta al si mem’. Tial por la fizikistoj ekzisto de pluraj universoj ne estas debatoveka. Dum ekzisto de pluraj universoj por persono kiu konsideras literaturan signifon de la vorto estas kontraŭ logiko.

Mi antaŭe estas jam skribinta pri diferencoj inter signifoj de vortoj kiam ili uziĝas per la publiko kaj kiam ili uziĝas per fakuloj de iu branĉo de la scienco.

24 déc. 2010

Kristnasko

Mi deziras tre ĝojan kaj ege feliĉan Kristnaskon ankaŭ la novan jaron 2011 al ĉiuj karaj legantoj de mia blogo. Ĉiuj bonaj deziroj de vi estu realigotaj!

13 déc. 2010

Malkovro en biblioteko

Mirinda! Ĉu ne? Oni povas pensi, ke se niatempe antikvaj dokumentoj, skribitaj sur folioj de papiruso kaj enhavante ĝis nun nekonatajn historiajn detalojn devas malkovriĝi, tio devas okazi en angulo de dezerto aŭ interne de kaverno. Sed ne! Lastatempe oni estas malkovrinta tiajn dokumentojn en la nacia biblioteko de Aŭstrio! La dokumentoj kiuj estas skribitaj en la kopta kaj greka lingvoj estas skribitaj inter 643 kaj 644 p.k. Ili rivelas detalojn pri forfalo de la persa kaj la bizanca imperioj farita de arabaj konkerintoj. La nacia biblioteko de Aŭstrio estas skananta tiujn ĉi dokumentoj kaj tiel ŝajnas, ke baldaŭ oni povas vidi ilin.

Fonto de la novaĵo.

6 déc. 2010

Esperanto: lingvo scienda por ...

Kiom estus bona, se Espernato asociiĝus al aferoj kiuj impresis neesperantistajn! Aferoj unikaj kaj interesaj por tiuj kiuj ne scipovas la lingvon. Unu ekzemplo de tiaj aferoj estas malkovro de la atmosferaj ĵetfluoj per la japana Oishi Wasaburo. Li prezentis tiun malkovron uzante esperanton kaj kvankam ĝuste pro tio liatempe oni ne ege atendis lian laboron, tamen nuntempe kiam oni deziras skribi pri la malkovro tiam ofte Esperanto menciiĝas. Mi ofte pensas, ke kiom estus interesa se Esperanto asociiĝus al iu afero preter la lingvo, lingvistiko aŭ lingvorilataj aferoj.

Kiom estus interesa se oni povus nomi esperanton kiel ĉef-lingvo de iu afero! Por realigi tion, mi opinias, ne necesus nepre krei multajn laborojn sed malmultajn unikajn ĉefverkojn. Por fari tion necesa kondiĉo estus fari esperanton sci-enda kiam oni deziras prilabori iun fakon, aŭ entrepreni iun agadkampon. Iam mi pensis, ke tie estas multaj esperantistaj fizikistoj. Tial kiom estus bona, se esperanto gajnus pli da famo rilate al fiziko. Sed la ĉefa lingvo de sciencaj fakoj estas la angla, kaj krei unikajn laborojn en fiziko ne estas tiom facila. Poste mi pensis, ke eble Esperanto povus prezenti unikaj laborojn en literaturo. Sed en la literaturo iusence ĉiu laboro estas unika. Ne gravas en kiu lingvo ili estas kreitaj. Ĉu Esperanto povus iĝi la ĉeflingvo por pripacaj studoj (tute sciencaj studoj pri paca solvo de konfliktoj kaj plifortigo de paco)? Tion ankaŭ mi dubas! Ĉu Esperanto povus iĝi plej adekvata lingvo por esprimi priamajn sentimentojn. Iĝi internacia lingvo de amo? Aŭ eĉ pli simpla afero; ĉu ĝi povus iĝi la plej fama esprimilo por erotikaj rakontoj? Pensu pri tio. Esperanto: la internacia lingvo de erotiko. Nu! Kompreneble tio ne eblas ĉar malmultaj esperantistoj kiel mi interesiĝas pri maldecaj aferoj.

Esperanto estas unika, ĉefa aŭ priaŭdenda lingvo de neniu unuopa specifa afero. Sed atendu! Tie estas unu-du aferoj pri kiuj Esperanto estas ege uzata; Esperanto estas la plej bona lingvo por rakonti pri...? Esperanto! Tiel estas latento por igi esperanton kiel internacia lingvo por diskuti pri Esperanto! Ankaŭ Esperanto estas ege uzata por disputoj, klaĉoj kaj kveleroj (inter esperantistoj). Tiel ĝi povas iĝi ĉefa, scienda lingvo por kvelero. La internacia lingvo de disputaĉoj!

Kelktempe antaŭ mi metis provokantan titolon rilate al Esperanto por unu el miaj blogeroj. Jen rezulto de tio: Kiel oni konstatas miaj blogeroj malofte allogas tiom da komentoj (ofte neniu iam unu-du). Tiu blogero atingis grandan nombron de komentoj (7) kompare al miaj aliaj blogeroj. Tiel kiel statistikoj de mia blogo montras, la blogon tage vizitas inter 10 kaj 15 vizitantoj. Nur du tagoj post metado de tiu blogero la nombro de vizitantoj kreskis je rekorda 47. Depost ĝia enmetado ĝis hodiaŭ, ĝi estas la plej vizitata blogero (104 fojoj). Mia konkludo estas tio, ke esperantistoj ĉefe provokiĝas (allogiĝas) pri aferoj kiuj temas lingvojn kaj specife Esperanto mem. Nu! Tute nature nur malmultaj neesperantistoj allogiĝas al tiaj diskutoj.