4 déc. 2011

30 oct. 2011

Pri ŝanĝoj ne drastaj sed maltrankviligaj

Dum la jaro 2011, la mondo iomete plu ŝanĝiĝis. Mi tamen plu ne uzos epiteton 'drasta' por ŝanĝiĝo de la mondo. Aro de miaj travivaĵoj ĝis nun, al mi instruas, ke ĉiu grava evento en sia tempo ŝajnas kaŭzanto de drasta ŝanĝo. En 1989 la disfalo de la berlina muro ŝajnis kiel fino por ĉiuj drastaj ŝanĝoj en la mondo. Sed drastaj ŝanĝoj denove komenciĝis je la 11-a de septembro 2001. En majo 2003 kun forfalo de Saddam Husejn oni povis pensi, ke drastaj ŝanĝoj estas jam atingintaj sian kulminan punkton, sed tio ne estis vera. Post tio, la morto de Osama Bin Laden eĉ ne traktiĝis kiel vere iu grava novaĵo. Ne! Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke ŝanĝoj en la mondo ne estas drastaj.

Tio ankaŭ estas vera pri vico da revolucioj kaj ŝanĝoj kiuj ĉi-jare okazis en landoj en la nordafriko kaj mezoriento. Eventoj kiuj komenciĝis en januaro en Tunizio kaj pliposte sekviĝis en Egiptio, Libio, Sirio, Barejno kaj Jemeno. Jam longtempe antaŭ mi avertis, ke okcidenta observanto ne devas veti pri favoraj (el sia vidpunkto) evoluoj. Jam dum ĥaoso post la okazintaj evoluoj minoritatoj estas suferintaj pro atakoj. Jam kelkaj okazaĵoj en egiptio ŝajnas timigaj por Israelo (atako al tiulanda ambasadejo, sabotado de gasoduktoj k. s). Tial kelkaj analizistoj konjektas, ke Israelo eble eĉ preferu diktaturan reĝimon de Hafiz Asad en Sirio. Ĉiuokaze malgraŭ batalema retoriko, Hafiz Asad estas jam malhelpinta atakojn al Israelo tra limoj de sia lando. Oni ne povas esti certa, ke reĝimo post forfalo de la nuna reĝimo en Sirio kiom havas kapablon aŭ eĉ deziron por malhelpi atakojn al Israelo.

Ankaŭ la falo de Gadafi en Libio, ne kaŭzu komforton de moderuloj. La unuaj decidoj de anstataŭuloj de Gadafi estis permesi poligamion kaj aliajn religiajn leĝojn de islamo. Kompreneble enveno de islamo en Libio ne ĝenas registaron de la okcidentaj landoj. Ĉiuokaze ili jam bone intertraktas kun Saudarabio kaj Pakistano. Sed tio devas maltrankviligi ĉiujn liberpensulojn kiuj zorgas pri digno de homoj. Bedaŭrinde kelkfoje tiuj maltrakviligaj eventoj okazas sub formo de demkratia elekto. Ekzemple venko de la islamisma partio Alnahda en Tunizio. Mi ne estas certa, ke kiom okcicdentanoj rajtas konsoli sin apogante sur modereco de tiu ĉi partio aŭ tiu fakto, ke al ĝi mankas absoluta majoritato en la parlamento.

25 sept. 2011

Demando

Mi rigardis la animeon "nepo de Nurarihjun" kaj tiu demando venis al mi; kial inter ĉiuj jokajoj (monstroj en la japana tradicio, sed mi prefaras meti esperantigitan vorton anstatŭ skribi monstro) Nurarihjun estas estro? En la japana tradicio li estas priskribita kiel maljuna viro kiu eniras domojn kiam domanoj forestas. Tiam li manĝas, trinkas kaj agas kiel la domo estas lia. Sed almenaŭ laŭ priskriboj de Vikipedio li ne ŝajnis tiom forta al mi. Kial aliaj jokajoj devas esti subuloj de li? Mi ne komprenis tion!

18 sept. 2011

Nova komputilo

Kvankam min ne konvinkas esprimoj kiel bonaŭgureco kaj malbonaŭgureco de jaroj, tamen miaopinie pro statistika hazardo povas okazi, ke malfeliĉaj okazaĵoj rilate al unu persono ariĝu dum unu jaro. Ankaŭ povas okazi, ke pro sia psika stato iu persono pli retenu malfeliĉajn eventojn en memoro dum iu specifa jaro. Mi ĉi-jare havis multajn malbonajn okazaĵojn por reteni en mia memoro; mia kuzo kiu estis unu jaro pli aĝa ol mi forpasis, problemoj aperis en okuloj de mia frato kaj li devis operacii , oni ne renovigis mian kontrakton por laboro en la universitato de Kansaso kaj mi ne havis permeson por resti en Usono eĉ dum unu monato post fino de mia laboro tie. Kvankam nun mi estas en Kanado, tamen malfeliĉaj okazaĵoj ankoraŭ okazas al mi; antaŭ nelonge mia aerplenigebla matraco ŝiriĝis. Miaj okulvitroj ankaŭ rompiĝis. Kompreneble mi plu pretigis min mem por okazo de pli da malbonaj okazaĵoj, sed kiam mia portebla komputilo rompiĝis, tio estis neatendita! Bedaŭrinde ĝi rompiĝis fizike kaj mi lernis, ke estos malpli multekosta aĉeti novan komputilon ol provi ripari ĝin. Tiel mi devis elspezi mian limigitan monon kaj aĉeti novan porteblan komputilon.

La nova komputilo estas HP Pavilion g4 kun 14 cola ekrano. Ĝi ne estas ultraportebla sed ankaŭ ne multe pezas (2.12 kg). Ĝi havas 4 gigabajtojn da memoro kaj durdiskon kun enhaveco de 750 gigabajtoj. Tio ĉio ne estas specifa por tiu ĉi komputilo. La aparta kvalito de tiu ĉi nove aĉetita komputilo estas ĝia procezilo. Mi antaŭe estas skribinta pri familio de proceziloj APU (Accelerated Processing Units) Fusion de la firmao AMD. Mia nova portebla komputilo enhavas procezilon A6-3400M de tiu familio. Tiu grupo da proceziloj kiel ĝia rivalo Sandy Bridge de la firmao Intel kunigas elementojn por ĝeneralaj komputadoj kun elementoj kiuj estas por grafikaj procezoj. A6-3400M enhavas kvar elementojn por ĝeneralaj komputadoj de la kategorio 12h (ofte nomata Llano). Ĝi havigas pli grandan komputadan potencon kaj konsumas malpli da elektra energio kompare al la pli malnovaj kategorioj. Kompare al proceziloj de la firmao AMD, similaj proceziloj de la firmao Intel havas pli potencajn elementojn por ĝeneralaj komputadoj. Tamen la proceziloj Fusion havas multe pli potencajn grafikajn elementojn kompare al rivalo Sandy Bridge. En procezilo de mia portebla komputilo estas grafika elemento Radeon HD6520G kiu funkcias je kadenco 400 MHz. Tio estas parto kiu metas la procezilon super rivaloj. Ĝi povas funkcii kun kodoj DirectX 11 (Intel planas ebligi tion en la proceziloj Sandy Bridge iam dum la jaro 2012). Ĝi ebligas dekodigon de video-datumoj kun formatoj MPEG-4 kaj H.264 kun enorma rapideco danke al sia elektronika cirkvito. Tiel HP Pavilion g4 ebligas spektadon de videoj je altaj distingivoj (HD1080) kaj mia portebla komputilo eĉ havas kontektejon HDMI (por sendi tiujn videojn al televidilo kiu kapablas ricevi HDMI signalon). Tio ĉio kostis je prezo iomete malpli ol 500 kanadaj dolaroj. La firmao HP donas 10 horan vivon por ŝargo de baterioj sed tio estas kiam oni ne uzas komputilon por ludi, rigardi filmojn aŭ rigardi retpaĝojn. Mia propra eksperimento montris, ke baterio estas bona por 4 ĝis 4.5 horoj da normala laboro (tio ankoraŭ estas bona ĉar mia antaŭa komputilo kiu havis pli grandan baterion funkciis nur dum 2.5 horoj per ĝi).

Ne pensu, ke potenco de grafika elemento en la procezilo A6-3400M nur estas bona por vidi filmojn kaj ludi komputilajn ludojn. Eblas uzi grafikan elementon por aliaj taskoj. Tion oni nomas ĝenerala komputado per grafikaj elementoj de procezilo (en. General-Purpose Processing on Graphics Processing Units - GPGPU). Ankaŭ ekzistas OpenCL (en. Open Computing Language - eo. malferma komputila programlingvo) kiu ebligas kombini potencojn de diversaj elementoj (ĝeneralaj aŭ grafikaj) sur procezilo por pli efike fari komputadon. Nun havante tiun novan komputilon mi havas eblecon por lerni iomete pri tiuj aferoj.

2 sept. 2011

Pri superpotencoj

Esti superpotenco signifas, ke aliaj suferu pro viaj eraroj. Kiam politikistoj en Vaŝingtono fuŝas ion pri interna ekonomio de Usono, homoj en Kanado, Japanio, Eŭropo kaj en ĉiuj anguloj en la mondo suferas pro konsekvencoj de tiu fuŝado. Ofte inverse ne okazas; ekzemple kiam en Japanio aŭ Germanio (du tre grandaj ekonomioj en la mondo) ekonomia situacio ne estas bona, tio ofte ne ĉagrenas homojn en Usono!

15 août 2011

Iranaj lingvoj kaj Esperanto

En blogeroj (tie, tie kaj ĉi-tie) mi antaŭe skribis pri problemoj kiujn alfrontas la persa lingvo ĉar ĝi skribiĝas uzante skribsistemon surbaze de la araba skribsistemo (abĝado). Tie mi ankaŭ menciis, ke post establiĝo de moderna Turkio, la turka lingvo forlasis arabdevenan skribsistemon kaj adaptis novan skribsistemon surbaze de latinaj literoj. Estas interesa trovi, ke iu persono sur la perslingva retpaĝo Ĥodnevis (memskribo) estas proponinta adaptadon de la esperanta skribsistemo por skribi la iranajn lingvojn (ne nur la persan sed ankaŭ la iranan turkan lingvon - Azeria, kaj kelkaj aliaj lingvoj en Irano). Kiel mi antaŭe skribis eblas skribi la persan lingvon per ĉiu skribsistemo (ekzemple cirila alfabeto). Tamen esperanta alfabeto ne kapablos esprimi ĉiujn sonojn kiuj ekzistas en la persa lingvo. Inter malfacile esprimeblaj sonoj estas du konsonantoj ق kaj غ. Ankaŭ la argumentoj de la artikolo estas naivaj sed tiu propono en si mem jam estas interesa.

6 août 2011

Denove sen laboro

Mi pensas, ke ĉefe pro financa situacio de Usono mono mankis al universitato en kiu mi laboris. Ĉiuokaze mia kontrakto tie estis portempa kaj post finiĝo de la kontrakto oni decidis ne renovigi ĝin. Tiel mi denove iĝis senlaborulo kaj ĉar mia vizo en Usono estis dependa de mia laboro, tial mi devis reveni al Kanado. Nun mi serĉas laboron kaj ege angoras. Tiel ŝajnas, ke dum iom da tempo pro angoro mi ne havas spiritan pretecon por skribi blogerojn. Ni vidu kio okazos pliposte.

26 juill. 2011

Ne ĉiu ...

"Ne ĉiu islamano estas teroristo, sed ĉiu teroristo estas islamano". Dum tuto de mia vivo mi ne estas aŭdinta esprimon pli sensencan ol la ĉi-supra. Okaze de terura, kaj korŝira evento terorista en Norvegio, mi devas konsenti nian amikon Reza.

18 juill. 2011

Lasta vojaĝo

Ĉi-semajne kiam la kosmopramo Atlantis sur-ter-revenos, tiam funkciado de la usonaj kosmopramoj nome ’space shuttle’ haltos. Tiuj kosmopramoj formis gravan parton de la historio de la kosma esploro, inspiris imagadon de multaj ĉirkaŭ la mondo kaj estis kiel simboloj kiuj atestis sciencan kaj teknologian sukceson de Usono. Oni prezentis skemojn de ili por montri kapablojn de softvaroj rilataj al perkomputila desegnado (en. computer aided design - CAD). En sciencfikciaj kinfilmoj iam oni montris ilin en grandaj nombroj kaj ofte uzataj por savi la planedon.

Post fino de la kosmopramoj ’space shuttle’, dum kelkaj venontaj jaroj nur Rusio per siaj kosmoŝipoj Sojuz havas fidindan kaj jam establitan kapablon por sendi homojn en kosmon. Eble kelkaj el la legantoj estas jam aŭdintaj tiun ĉi rakonton; la usona agentejo por la kosma esploro (NASA) konstatis, ke en la orbito de la tero plumoj ne utilas por skribi. Ili elspezis milionojn da dolaro por produkti plumojn kiuj funkcias en la orbita mikrogravito. Samtempe rusoj alfrontiĝis al sama problemo kaj nur uzis krajonojn anstataŭ plumoj. Nu, ĉi-tie oni priklarigas, ke kial tiu rakonto ne estas vera. Sed la rakonto havas erojn de la vero en si mem. Tiuj kiuj estas uzantaj la rusajn pafilojn AK-47 Kalaŝnikov kaj havas eblecon por kompari okcidentajn pafilojn kun ĝi, ofte atestas, ke la rusa pafilo estas pli malmoderna sed samtempa pli fortika.

Kompreneble oni ne devas forgesi, ke la usonaj kosmopramoj estas multe pli grandaj ol la rusaj kosmoŝipoj kaj disponigas multe pli da komforto por kosmonaŭtoj kompare al ili. Sed havante tiujn ĉi avataĝojn, ili estas ankaŭ multe pli multekostaj kompare al la rusa rivalo. Kompreneble la usonaj kosmopramoj kapablas plenumi taskojn kiujn Sojuz ne kapablas fari. Sed ĝuste rusoj konscie estas decidintaj plenumi diversajn taskojn per diversaj rimedoj dum Usono decidis konstrui aparaton kapablan al plenumo de multaj el tiuj taskoj. Finfine tiu ĉi diferenco estas pravigebla nur kiam oni aldonas tiun konsideron, ke la usonaj kosmopramoj devis esti reuzeblaj lanĉ-aparatoj. Bedaŭrinde dum 30 jaroj da uzado oni konstatis, ke ili ne estas tiom reuzeblaj kiel oni unue pensis.

Pasintece estis alia halto inter homportantaj kosmoprogramoj de Usono. Tio okazis en la 1970-aj jaroj kiam la programo Apollo haltis kaj la kosmopramoj ’space shuttle’ ankoraŭ ne estis pretaj. Konsekvenco de tiu halto, estis malsukceso en riparo de la kosmostacio Skylab kaj fine ĝia re-en-ter-veno. Kvankam pro tiu evento nun ekzistas malkomforto rilate al la internacia kosmostacio (en. International Space Station - ISS) tamen ĉi-foje almenaŭ ĝis kelkaj jaroj la internacia kosma programo povas uzi la rusan programon.

7 juill. 2011

Pri limoj de jura sistemo kaj mensogoj

Lastatempe du juro-rilataj aferoj kaptis atenton de multaj ne nur en Usono sed ĉirkaŭ la mondo. Unu aspekto de tiuj du aferoj ŝajnis al mi interesa; rolo de mensogo.

Ĉi-semajne ĵurio de tribunalo en Orlando (Florido) verdiktis, ke ili ne estas konvinkitaj pri kulpo de s-ino Casey Anthony rilate al morto de ŝia juna filineto Caylee. La usona publiko estas furioza pri tiu ĉi verdikto. Dank’ al kontribuo de amaskomunikiloj, s-ino Anthony eble estas la plej abomenata akuzito en Usono. La publika opinio rigardas ŝin kiel ege malmorala kaj senzorga patrino. Tiu fakto estas pruvita, ke ŝi estas raportinta malaperon de sia filineto al polico monato post ŝia malapero. Ankaŭ dum enketo de polico, ŝi estas mensoginta plurfoje. Ŝi unue estas asertinta, ke Caylee estis forkaptita de vartistino. Pliposte en la tribunalo ŝi estas dirtinta, ke la knabineto estas dronita en baseno. Pro tiuj mensogoj kaj surbaze de ŝia konduto, la publika opinio malestimas (kaj abomenas) s-inon Anthony.

Persekutistoj ankaŭ provis pruvi, ke malbona patrino kiel s-ino Anthony havas sufiĉe da motivo kaj kapablas murdi sian filinon. Sed kvankam prikondutaj elementoj forte indikas tion, materiaj indikaĵoj estas magraj. Ĝuste ĉar materiaj indikaĵoj estis nesufiĉaj, ĵurio ne estis konvinkita, ke s-ino Anthony estas murdinta sian filinon, Caylee. Mi ankaŭ opinias same kiel la ĵurio. Se iam iuj krimfarintoj eskapas juran sistemon, tio estas pli bona ol vidi, ke senkulpaj personoj estas punitaj pro eraroj.

La dua evento estis liberiĝo de Dominique Strauss-Kahn la eksestro de la internacia monunua fonduso (IMF). Antaŭ nelonge servistino de hotelo akuzis, ke s-ro Strauss-Kahn estas seksatencinta ŝin. La usona polico arestis la akuziton. Aresto pro tiuj akuzoj kaŭzis, ke s-ro Kahn perdu sian postenon. Lastatempe enketistoj trovis, ke la akuzinta servistino estas mensonginta plurfoje. Multaj aferoj en ŝiaj asertoj ne estas interkongruaj. Problemo estas tio, ke nun asertoj de la servistino ŝajnas tute ne fidindaj. Polico estas asertinta, ke se problemoj ĉirkaŭ fidindeco de la servistino estus nur unu aŭ du, tiam oni povus daŭrigi juran persekuton de s-ro Kahn. Sed kun tiom da problemoj plu ne eblas sendube pruvi kulpon de s-ro Kahn.

Mi simpatias nek s-inon Anthony nek s-ron Strauss-Kahn. Tute eblas, ke ili ambaŭ estu kulpaj pri krimoj pri kiuj ili estas akuzataj. Sed la bona jura sistemo vole-nevole ĉiam havas limojn. Limoj sen kiuj ne eblas protekti senkulpulojn kontraŭ maljusteco. Kvankam tio estas malplaĉa, tamen oni devas akcepti tiajn limojn. Ĝuste pro tiaj limoj akuzito malgraŭ siaj mensogoj ne estas kondamnita kaj akuzinto pro siaj mensogoj estas perdinta ŝancon por pruvi sian pravecon.

1 juill. 2011

Drinkaĵoj kaj teknologio

Superkondukeco estas fenomeno kiam materio perdas sian elektran reziston (la elektra rezisto iĝas nul). Kiam unue superkondukeco malkovriĝis oni devis malvarmigi superkondukantajn materiojn je malaltegaj temperaturoj (ofte nur iomete pli alta ol la nulpunkto en la absoluta temperaturskalo - esprimita per mezuruno Kelvin). Pliposte troviĝis ceramikaj materioj kiuj povis iĝi superkondukantaj je pli altaj temperaturoj (ankoraŭ ege pli malaltaj ol la kutimaj temperaturoj de nia vivomedio). Oni produktas superkondukantajn materiojn uzante diversajn procezojn.

Por certa grupo da materioj enhavantaj feron, oni devas almeti ilin je kontakto kun aero. Tiel post kelkaj monatoj da kontakto kun aero oni povas malvarmigi tiajn materiojn kaj uzi ilin kiel superkondukanta (ankoraŭ malvarmigi ilin estas necesa). Nun japanaj esploristoj estas montrintaj, ke meti tiujn materiojn en alkoholaj drinkaĵoj povas rapidigi la procezon. Tiuj esploristoj estas metinta la materiojn en drinkaĵoj kiel ruĝa vino, sakeo, ŝoĉuo kaj iuj aliaj drinkaĵoj. Rezulto montris, ke la materio povis montri superkondukecon post nur unu tago de submergiĝo en la drinkaĵoj. Tio estas nur krei la materion kaj ĝi ankoraŭ devas malvarmiĝi je malaltegaj temperaturoj por motri suprekondukecon. Eksperimentoj ŝajne estas montrintaj, ke ruĝa vino estas la plej efika inter tiuj drinkaĵoj. Fizika mekanismo kiu kaŭzas tiun fenomenon ankoraŭ ne estas klara.

Permesu min saluti japanajn esploristojn dirante 'Kanpaj' (kanpaj estas japana esprimo por tosti).

30 juin 2011

Nelingvaj debatoj pri lingvaj aferoj

Per du blogeroj (tie kaj ĉi-tie) en tiu ĉi mem blogo mi skribis pri ekzemploj kiuj montras kiel nelingvaj kialoj povas influi lingvajn decidojn. La unua ekzemplo estis kiam prezidento de Irano dekretis malpermeson de uzado de la vorto ’Pizza’. Alia estis pri nomo de la gripo H1N1 kiu iĝis epidemio pasintjare. Ĉi-rilate nenio estas pli polemika kaj politike motivita ol nomoj de landoj? Esperantistoj jam bone konas konfliktojn tiu-rilatajn [mi pensas, ke ankoraŭ iuj esperantistoj disputas pri du nomoj Rusio kaj Ruslando].

Jen alia ekzemplo de tiaj influoj kaj intervenoj; lastatempe la registaro de kartvelio estas petinta, ke aliaj ŝtatoj uzu la anglan formon ’Georgia’ anstataŭ la rusa versio ’Gruziya’ por nomo de tiu lando. Ĝis nun Sud-Koreio estas akceptinta tiun ĉi peton sed ekzemple Litovio estas espriminta, ke ĝi ne vidas neceson por tia ŝanĝo. Kompreneble la plej kolera reago al tiu decido venas el Rusio (mi diras kompreneble ĉar la rusa reago estas motivita de politika malamikeco same kiel decido de Kartvelio estas tia).

Mi mem pensas, ke tiu decido de Kartvelio ne estas lingvistike ĝusta kaj farebla. La nomo de landoj en diversaj lingvoj dependas je evoluoj de tiuj lingvoj mem. Por neniu estas surprizo, ke ni perslingvanoj nomas Germanion ’Almajn’, Hungario estas ’Maĝarestan’ kaj Polando nomiĝas ’Lehestan’ [la afiksoj ’estan’ aŭ ’istan’ en la persa estas kiel la afiksoj ’ujo’ kaj ’io’ por nomoj de landoj en Esperanto. Tiel ekzemple ’Golestan’ estas florĝardeno ĉar ’gol’ en la persa estas floro]. Se en aliaj slavaj lingvoj oni uzas variantojn de nomo kiu proksimas al la rusa formo ’Gruziya’, tio ne devas esti surpriza. En la persa lingvo, ni nomas Kartvelion ’Gorĝestan’. Estas interesa lerni, ke kartveloj nomas sian landon ’Sakartvelo’. Tiel la esperantlingva formo de nomo por tiu lando estas proksima al nomo kiun ĝia loĝantaro mem uzas por nomi sian landon.

27 juin 2011

Partio kontraŭ karna ĝuo

Malsame de Winston, ŝi [Julia] estis kaptinta la esencan signifon de seksa puritanismo flanke de la partio. Ĝi ne estis nur pro tio, ke la seksa instinkto kreis mondon propran al si kaj ĉar tiu mondo estis ekster regado de la partio kaj pro tio laŭeble devis esti detruota. Pli grava estis tio, ke seksa abstinado kreis histerion kiu estis dezirata ĉar ĝi povus transformiĝi al militemeco kaj reganto-adorado. Tiel ŝi esprimis tion:

'Kiam vi amoras vi eluzas energion; kaj poste vi ĝuas kaj zorgas pri nenio alia. Ili ne kapablas akcepti se vi tiel sentas. Ili deziras, ke vi ĉiam krevadu de energio. Tuto de tiuj marŝadoj supren kaj suben kaj aplaŭdoj kaj svingado de standardoj simple estas pro seksa abstinado. Se vi ene de vi mem estas kontenta, kial vi devas ekscitiĝi pri Granda Frato kaj la trijaraj planoj kaj la du minutoj da malaprobo kaj pro ĉio alia de iliaj fidekadencaĵoj.

El 1984 verkita de George Orwell.

22 juin 2011

Pri ŝanĝoj

Aliloke mi estas skribinta pri ĝenerala sinteno pro kiu ŝanĝoj estas rezistataj kaj oni prefereas reteni nunan situacion de iu afero laŭeble neŝanĝota. Tio estas ĉar kutimoj ofte konsideriĝas kiel alportantoj de komforto dum novaj aferoj kunportas necertecojn. Saĝeco postulas, ke oni ne forlasu jam funkciantan elementon por anstataŭigi ĝin per nova elemento kies bona funkcio ne estas jam elmontrita. Neniu saĝa homo iras elpensi kaj inventi ion anstataŭ rado (ĝis kiam inventado de tio estas tute necesa). Drastaj ŝanĝoj iĝas eĉ pli malfacilaj kiam iu produkto konsistas el granda nombro da komplekse interkonektitaj elementoj. Ĉi-tie mi ŝatas skribi pri du ekzemploj.

En ambaŭ miaj laborlokoj (la antaŭa kaj la nuna) ni uzas softvaron Matlab por kalkulaj bezonoj. Ĝi estas multekosta softvaro kiun universitatoj kaj esplorcentroj aĉetas, sed ekzemple mi persone ne povas facile aĉeti ĝin (ekzistas malmultekosta varianto por studentoj sed al ĝi mankas multaj eblecoj de la kompleta versio). Diversaj senpagaj softvaroj estas disvolvitaj por fari samajn taskojn kiel Matlab. Du el la plej bone konataj de tiaj softvaroj estas GNU Octave kaj Scilab. Bedaŭrinde je nivelo de kalkul-rapido ambaŭ perdas je Matlab. Mi ne scias kialon de tio pri GNU Octave sed pri Scilab tiel ŝajnas, ke kelkaj eroj de tiu softvaro uzas rimedojn realigitaj per la programlingvo FORTRAN. Programistoj scias, ke kodoj rezultataj de FORTRAN estas malpli rapidaj ol kodoj de samaj algoritmoj rezultataj de la programlingvo C. Nuntempe la softvaro Scilab estas tiom disvolvita, ke ŝanĝi tiujn erojn estas ege malfacila tasko. Malgraŭ tio la prizorgantoj de la projekto promesas ŝanĝi tiujn erojn en la versio 6.

Alia ekzemplo estas aŭtomobiloj. Lastatempe unu pneŭo de mia aŭtomobilo rompis, kaj ĉar depost aĉeto mi estis uzinta tiujn samajn pneŭoj, mi finfine decidis ŝanĝi ĉiujn pneŭojn. Mi aldonis ŝanĝon de motoroleo kaj ankaŭ petis, ke riparisto faru regulan kontrolon de la aŭtomobilo. Kiam mi forlasis la aŭtomobilon oni taksis koston je 500 USD. Tamen mi sciis, ke la fina kosto por prizorgo de la aŭtomobilo plejeble estas pli alta. La posta tago riparisto telefonis kaj sugestis, ke mi aldonu iujn aferojn al listo de prizorgoj. Unu el la aldonaĵoj estis taktakordiga rimeno (kiun oni devas ŝanĝi post veturo je certa distanco). Tio estis la plej multekosta aldonaĵo al la listo de prizorgoj kaj fine mi devis pagi ĉirkaŭ 1600 USD por la listo (nuna valoro de mia aŭtomobilo probable ne estas pli ol 2000 USD)!

Hodiaŭaj aŭtomobiloj bezonas multekostajn kaj regulajn prizorgojn. Granda nombro da homoj laboras por tiaj riparoj kaj prizorgoj. Pensu pri motoro de via aŭtomoblo! En ĝi okazas etaj eksplodoj je grandega kadenco. Forpuŝaj kaj entiraj frapegoj devas transformiĝi al rotacio (iam la firmao Mazda produktis aŭtomobilojn en kiuj estis rotaciaj Wankel-motoroj). Ne estas mirinda, ke motoro bezonas regulan prizorgadon. Mezume maksimuma rendimento de eksplodmotoroj estas ĉirkaŭ 20% (t.e. nur 20% da kemia energio transformiĝas al mekanika movo). Nun pensu pri elektraj motoroj! Iliaj rendimentoj estas pli ol 80% (t.e. pli ol 80% da elektra energio transformiĝas al mekanika movo). Ili ne bezonas oleon. Ne okazas eksplodetoj en ili kaj dekomence la movo estas rotacia. Ili ankaŭ ne bezonas taktakordigan rimenon! Se aŭtomobiloj kun elektraj motoroj estus pli uzataj, kiom da homoj perdus siajn laborojn? Eble multaj aŭtomobil-riparistoj.

20 juin 2011

Cele al atento

Ne preterpasu muzikfilmetojn en la dekstra flanko de tiu ĉi blogo. Ili ofte estas komencigintaj partoj de animeoj sed ankaŭ aliaj filmetoj kiuj plaĉas al mi. Povas esti, ke ili ankaŭ plaĉu al vi. Mi provas de tempo al temp (kiam mi trovos interesan filemton) aldoni, ŝanĝi kaj ĝisdatigi ĝian enhavon.

16 juin 2011

Unu ideo

چقدر خوب میشد اگر اسپرانتو دانان فارسی زبان یک فرهنگ لغات فارسی-اسپرانتو روی اینترنت که لغات در آن قابل جستجو هم باشد درست میکردند. نمونه چنین فرهنگ‌هایی‌ برای دیگر زبان‌ها وجود دارد.

15 juin 2011

Regata de frenezuloj

Mirinda! Stulta kaj mirinda!...
Kiel mi skribis antaŭe, mi nur surmetas kolĉenon de kiu pendas, kiel ornamaĵo, la religia simbolo Fravahar. Krom ĝi, mi surmetas neniun alian ornamaĵon kaj ne havas fingroringon. Hodiaŭ mi legis, ke morala polico en Irano devas malpermesi uzon de kolĉenoj por viroj! Kiel mi sentas min feliĉa por plu ne loĝi en tiu povra lando, kiu nun estas regata de frenezuloj.

P.S: Ĉi-supra foto montras kolĉenon kun Fravahar-pendantaĵo. Pendantaĵo de mia kolĉeno estas iomete malsimila de tiu foto kaj ĝi havas arĝente blankan koloron.

13 juin 2011

Lasero en la viva ĉelo

Eble kelkaj el miaj karaj legantoj jam estas legintaj novaĵon pri la unua funkcio de lasero en biologia ĉelo (ekzemple ĉi-tie ĉe la retejo de BBC). Kompreneble tio unue ŝajnas iomete stranga, ĉar la nefakula publiko ofte pensas pri laseroj kiel aparatoj bone ellaboritaj. Bedaŭrinde eĉ en mia laborloko en la universitato mi ne havas alireblecon al la originala artikolo (kiu aperis en la revuo Nature Photonics). Ankaŭ la eldonita novaĵo ĉe la retejo de BBC ne estas bone klara. Feliĉe mi trovis iomete pli bonan priklarigon ĉi-tie en la retejo de ĉiutaga scienco (en. science daily). Ĉiu lasero ĉefe bezonas tri komponantojn por fukcio. Ili estas materia medio en kiu lumo povas amplifikiĝi pro stimulata elradiado, mekanismo por pretigi tiun medion (pumpi ĝin) kaj retrokuplado kiu revenigas parton de la amplifikita lumo ree en la medio. En la laserokapabla biologia ĉelo la verda fluoreska proteino (artefarite enkondukita en ĝi) ludas rolon de la amplifikanta medio. La pumpa mekanismo kaj retrokuplado devas esti krome provizitaj. Tial ekzemple oni ne revu pri inĝenierado de animaloj kiuj elsendas laserajn radiojn el siaj okuloj!

La foto montras laseran funkcion en la viva ĉelo.

8 juin 2011

Laŭde de penso

Homoj tiom timas penson, ke ili timas nenion alian sur la tero - pli ol ruino - eĉ pli ol morto... Penso estas renversiga and revolucia, detruanta kaj terura, penso estas senindulga pri privilegio, establitaj institucioj kaj komfortaj kutimoj. Penso rigardas je profundo de infero kaj ne timas tion. Penso estas granda kaj neŝancelebla kaj libera, la lumo de la mondo, kaj la ĉefa gloro de homo.

La brita filizofo, Bertrand Russell (1872 - 1970).

Men fear thought as they fear nothing else on earth -- more than ruin -- more even than death.... Thought is subversive and revolutionary, destructive and terrible, thought is merciless to privilege, established institutions, and comfortable habit. Thought looks into the pit of hell and is not afraid. Thought is great and swift and free, the light of the world, and the chief glory of man.

27 mai 2011

De kie al kie!

Hodiaŭ mi kiel kutime tralegis novaĵojn pri konflikto inter Israelo kaj palestinanoj. Pensante pri tio, ke kiel eblas supervenki malfidon, timon kaj malamon inter du popoloj mi serĉis pri historiaj similaj okazoj. Unu ekzemplo kiu tuj venis al mia memoro estis longdaŭra malamikeco inter germanoj kaj francoj (nu la du konfliktoj ne estas absolute similaj kaj ekzistas malsimilecoj inter ili). Por iomete pli lerni pri tiu ĉi ekzemplo mi specife rigardis historion de Alzaco-Loreno sur Vikipedio. Tio estas regiono kiu dum la du mondmilitoj estis alterne konkerita de tiuj du popoloj. En tiu ĉi blogero tamen mi ne intencas skribi pri rilato de tiu ĉi ekzemplo kaj konflikto en la mezoriento. Mi deziras skribi pri alia afero kiun mi lernis legante Vikipedion. Post restabli sian regnon super la regiono, la registaro de Francio rapide kaj draste ŝanĝis lingvan karakteron de la regiono. Sed pli ŝoke ol tio mi lernis, ke en Eŭropo kvar nacioj Francio, Andoro, Monako kaj Turkio (kvankam multaj eŭropanoj ne rekonas ĉi-lastan landon eŭropa) ne estas aprobintaj la konvencion por agmanieroj rilataj al protektado de naciaj minoritatoj. Interesa!

23 mai 2011

20 mai 2011

Frenezaĵoj

Kvankam eĉ tio ne estas dezirinda, tamen oridnaraj homoj ofte estas pli liberaj por esprimi sin pri debatovekaj (aŭ polemikaj) temoj. Ĉi-okaze oficialuloj prijuĝiĝas aliel. Pro tio ilin helpas aro da konsilistoj, prelegskribantoj kaj ankaŭ tial oni uzas dirmanieron kiun ofte nomiĝas diplomatia dirmaniero. Bedaŭrinde kiam oficialulo diras neakcepteblan kuriozaĵon (eĉ kvankam en pli malgrandaj rondoj), tio kaŭzas humiliĝon de tuta lando kaj ties civitanoj. Tiel estas kiam neelektita prezidento de Irano, Ahmadineĵad diras, ke la okcidentanoj (t.e. eŭropaj ŝtatoj) estas kaŭzintaj lastatempan klimatosekecon en Irano (fakte seka klimato ne estas io nova por Irano kaj grandan parton de la lando jam de longa tempo antaŭ kovras relative granda dezerto). Li opinias, ke eŭropaj landoj malhelpas pluv/neĝon en la mezoriento. Laŭ lia aserto tio okazas ĉar oni sur Eŭropo malfekundigas nubojn uzante artefaritan ensemadon (en. cloud seeding). Tiu argumento estas ridinda. Unue artefarita ensemado estas ege multekosta kaj oni ne uzas ĝin por ĝeni aliajn landojn. Due ĉefaj sezonaj ventoj blovas el Hinda Oceano al Irano kaj ekster Irano (rigardu Vikipedion kaj ankaŭ ĉi-tie). Do eŭropaj landoj tute ne kulpas pri senpluvaj nuboj sur Irano! Esprimo de tiaj eldiraĵoj pere de oficialulo estas vere honto por irananoj.

Dua frenezaĵo rilatas al pastoro en Usono. Li diras, ke morgaŭ, la 21a de majo, estas komenco por fino de la mondo. Mi estas jam skribinta pri tiaj profetaĵoj (tie kaj ĉi-tie). Ĉi-foje mi lasas juĝadon al la legantoj mem.

P.S: Kiam mi skribis pri neokazinta profetaĵo de la domo de Jehovo, nia amiko montamaristo skribis, ke li ne estas trovinta septembran daton en verkoj de Yisrayl Hawkins. Tie estas video sur Jutubo kaj serĉo per guglo donas pliajn rezultojn.

17 mai 2011

Materialoj aŭ energio?

En mia laborloko la publikaj necesejoj havas paperajn sekigtukojn. Ĉe ni, de tempo al tempo meĥanismo disponiganta paperan sekigtukon paneas kaj tiam dum iom da tempo oni devas pensi pri aliaj rimedoj por sekigi manojn. En iuj aliaj lokoj kiel ekzemple kelkaj flughavenoj, restoracioj kaj kinejoj oni uzas elektrajn mansekigilojn en publikaj necesejoj. Ili ankaŭ de tempo al tempo paneas. Hodiaŭ tamen mi pensis, ke se oni deziras protekti vivomedion, ĉu elektraj mansekigiloj estas pli bonaj aŭ paperaj sekigtukojn. Fakte mi demandis min, ke ĉu malŝparado de energio (elektra) estas pli bona aŭ tiu de materialoj (papero). Tio veras, ke por produkti paperajn sekigtukojn oni uzu energion kaj ankaŭ tio veras ke en produkto de elektraj mansekigiloj oni uzas malfacile atingeblajn materialojn. Tamen post legi iomete ĉi-rilate sur la interreto (ekzemple tie kaj ĉi-tie) ankoraŭ al mi respondoj de tiuj demandoj ne estas klaraj.

P.S: Tiel ŝajnas, ke ankaŭ ekzistas debato pri santaŭgeco de elektraj mansekigiloj kaj paperaj sekigtukoj (ekzemple tie kaj ĉi-tie).

29 avr. 2011

Malamiko povas iĝi prezidento

Kvankam miaopinie ne konvenas atribui meritojn (bonajn aŭ malbonajn) al iu nacio surbaze de ĝeneraligoj de sintenoj de grupo da ĝiaj anoj, tamen iam okazas, ke ni ricevu fortan impreson rilate al iu nacio pro konsciaj aŭ nekonsciaj sintenoj de iuj el ĝiaj anoj alfronte al ordinaraj aŭ eksterordinaraj eventoj. Kelkfoje eventoj turnas nian atenton direkte al iu nacio ne kiel aro da diversaj personoj sed kiel unu kolektivo.

Tia evento okazis kiam en Ĉilio savo de ministoj transformiĝis al internacia sensacio. Sukceso de la savoperacio kiu per milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo spektiĝis, alportis laŭdon al registaro de Ĉilio kaj al ĉilianoj.

Simile sintenoj de japanoj post la lastatempa tertremo/cunamo kaŭzis respekton kaj laŭdon por ili. La mondo laŭdis sintenon de japanoj kiuj post tiu natura katastrofo ne lasis sin fali en ian postan ĥaoson, ne ŝtelis, pacience eltenis suferon kaj atendis alvenon de helpoj (ankaŭ ĉi-tie).

Bedaŭrinde nun mi havas malplaĉan impreson rilate al debatoj kiuj en Usono ekzistas (kaj persistas) ĉirkaŭ naskiĝo de s-ro Obama. En Usono ekzistas diversaj organizaĵoj por protekti la landon kontraŭ danĝeroj (CIA, FBI, hejmlanda sekurorganizo, ministrejo por justeco, k.t.p). Esti naskita en Usono kaj esti ĝia civitano ne estas nur ceremonia kondiĉo por iĝi prezidento de tiu lando sed ankaŭ estas ege grava por ĝia sekureco. Ĉu pridubantoj de naskiĝo de s-ro Obama en Usono vere pensas, ke tiom da organizaĵoj ne estas plenumintaj siajn taskojn kaj ne estas detale studintaj vivhistorion de s-ro Obama? Kiom ampleksa devas esti komploto por siletigi ĉiujn el tiuj organizaĵoj?

26 avr. 2011

Sen iuj emocioj

Unu el diversaj temoj de sciencfikciaj verkaĵoj (kiel ĉefa aŭ ne ĉefa temo) estas priskribo de teraj aŭ eksterteraj vivestuloj kiuj pro evoluo pli granda ol tiu de nuntempaj homoj plu ne estas sub influo de emocioj. Ekzemplon de tio oni ekzemple trovas en vulkananoj en la tv-serio ’star trek’. La ideo laŭ kiu emocioj konduktas al misjuĝado ne estas io nova kaj havas originon en la filozofia skolo de ’stoikismo’. Tamen en multaj el sciencfikicaj verkaĵoj aŭtoroj deziras komprenigi, ke ĝuste niaj emocioj faras nin homoj kaj sen emocioj (ofte amo kaj afableco) la humana vivo plu ne eblas.

Mi kiam ne pensas pri problemoj de mia esplora laboro ofte amuziĝas pensi pri plano de fikciaj rakontoj en mia penso. Mi ofte faras fikciajn personaĵojn kaj provas disvolvi planon de rakonto surbaze de impresoj kiujn mi estas ricevinta. Antaŭ nelonge mi pensis, ke kio okazas se iu specio ne perdas t.n. bonajn emociojn kiel amo, simpatio, afableco sed tiujn emociojn kiujn oni povas konsideri malbonaj (kolero, ĵaluzo, abomeno k.s). Fakte estis ege malfacila pensi pri fikcia mondo en kiu loĝantoj ne estas sub influo de tiaj emocioj sed finfine post tiu pensa eksperimento mi opinias, ke tiuj emocioj (konsiderataj malbonaj) ankaŭ estas parto de nia humaneco kaj nia humaneco sen ili ne estas kompleta. Kion vi pensas? Ĉu vi povas pensi pri fikcia mondo en kiu loĝantoj sen influo de tiaj emocioj fartas pli bone?

20 avr. 2011

Projekto Gutenbergo en Kanado

Unu el diversaj utiloj de ĉiu lingvo estas aferoj pri kiuj eblas lerni sciante tiun lingvon. Miaopinie ne tiom gravas se tiuj lerneblaĵoj estas pri gravaj aŭ bagatelaj afero (ĉiuokaze graveco de ĉiu afero estas subjektiva). Ankaŭ mi opinias, ke ne gravas se pere de iu lingvo oni kapablas detale kaj amplekse lerni pri iu afero aŭ nur ricevi unuajn informojn instigantajn pli da priserĉado ĉirkaŭ la afero (eble pere de aliaj lingvoj). Tial mi ofte rigardas vikipedion ne kiel fonto por ĝustaj kaj ekzaktaj informoj sed kiel nur unu el pluraj eblaj lokoj de kiuj oni povas komenci pli da priserĉadon por akiro de informoj. Tial mi estis ege ĝoja kiam mi lernis ion novan per esperanto.

Eble kelkaj el la leganoj de mia blogo jam scias pri la projekto Gutenbergo. Ĝi estas projekto por ciferece dispnigi tekstojn de literaturoj verkoj sur la interreto. Tiuj tekstoj devas ne esti protektitaj per la kopirajto. Feliĉe tie en la projekto Gutenbergo ankaŭ estas tekstoj de ĉirkaŭ 70 verkoj en Esperanto.

Nun danke al tiu ĉi komentario sur Libera Folio mi lernis pri malsamecoj inter leĝoj rilate al kopirajto en diversaj landoj (mi ne sciis tion). En Usono iu verko estas protektita sub kopirajto ĝis 70 jaroj post forpaso de ĝia verkisto(j). En Kanado tiu periodo estas 50 jaroj post forpaso de la verkinto (ankaŭ en Aŭstralio). Tial en Kanado kaj Aŭstralio ekzistas paralelaj projektoj por disponigi tekstojn de verkaĵoj kiuj sub leĝoj de tiuj landoj apartenas al publiko sed en aliaj landoj eble jam estas protektitaj per kopirajto. Eĉ studante pri tiu ĉi temo sur la interreto mi lernis, ke tiu malsameco inter leĝoj de kopirajto en diversaj landoj jam estas kaŭzinta konfliktojn inter Kanado kaj Eŭropa Unio.

18 avr. 2011

Novaj proceziloj

Longtempe mi ne estas skribinta en mia blogo. Tio estas ĉar lastatempe mi estis ege okupata per mia laboro kaj bedaŭrinde aferoj rilataj al mia laboro ne glate iris (kaj ankoraŭ ne glate iras). Depost mia lasta blogskribaĵo pri komputilaj proceziloj, dum longa tempo mi ne skribis ĉi-rilate. Tamen tio ne signifas, ke mi ne sekvis novaĵojn ĉi-teme. Fakte dum tiu periodo multaj eventoj okazis kaj estis interesaj novaĵoj. Hodiaŭ mi skribas pri kelkaj el tiuj novaĵoj kaj esperas, ke iuj legantoj trovos ilin interesaj.

Unue pri porceziloj konstruitaj surbaze de konceptoj disvolvitaj de la brita firmao ARM; lastatempe kiam mi skribis ĉi-rilate ankoraŭ ne ekzistis iu ekzemplo de la komputantaj elementoj ’cortex a9’. Nun tie estas aĉeteblaj produktoj kiuj uzas tiajn elementojn; la tabuletaj komputiloj “xoom“de la firmao motorola (uzas procezilon tegra2 de la firmao nvidia. En ĝi estas du komputantaj elementoj cortex a9 aldone al alia elemento por grafikaj kalkuloj), la tabuleta komputilo ’galaxy’ de la firmao samsung (ankaŭ uzas aŭ tegra2 aŭ la procezilon exynos 4210 de la firmao samsung - en kiu estas du komputantaj elementoj cortex a9). Kaj lastatempe ’blackberry playbook’ de la kanada firmao ’research in motion’ (RIM - esploro en movo). Ĝi estas la unua produkto en kiu oni uzas la procezilon omap4430 de la firmao ’texas instruments’ (enhavante du elementojn cortex a9). Eble mi pliposte skribos pli detale pri teknikaj aspektoj de la elementoj cortex a9. Sukceso de la tabuleta komputilo ipad de la firmao apple montris, ke merkato de la tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj povas esti ege profitdonaj.

Ĉiuj novaĵoj ne estis pri proceziloj surbaze de komputantaj elementoj projektitaj de la firmao ARM (cortex a8, cortex a9 kaj lastatempe cortex a15). La firmao ’amd’ ankaŭ plenpotence envenis en la merkato de ultraporteblaj komputiloj. Ĝi prezentis procezilojn surbaze de la koncepto “Fusion“ (kunfandiĝo). La firmao mem nomas ilin akcelataj procezantaj elementoj (Accelerated Processing Unit - APU). La firmao intel kiu konkuras kun la firmao ’amd’ ankaŭ prezentis similan koncepton kaj nomis ĝin ’sandy bridge’. Tamen en unua paŝo la koncepto fusion de la firmao amd estis pli sukcesa. Unue ĉar ili estis pli rapide aĉeteblaj. Kvankam rilate al potenco la komputantaj elementoj en ’fusion’ estas ofte malpli potencaj ol tiuj de ’sandy bridge’ sed ili estas ankaŭ malpli multekostaj. La koncepto fusion de la firmao amd havas alian avantaĝon kompare al ’sandy bridge’ de la firmao intel. Ambaŭ kombinas ĝeneralajn komputantajn elementojn kun elementoj por grafikaj kalkuloj. Ĝuste flanke al tiu grafika kalkulelemento la produktoj de amd estas ege pli potencaj ol produktoj de intel kaj tio faras ilin pli allogaj.

La lasta novaĵo estis tio, ke la firmao mips ankaŭ prezentis koncepton ’mips64 prodigy’ por merkato de tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj. Ĝi estas la unua vere 64-bita elemento kiu prezentiĝas por tiaj produktoj (ĝis nun ĉiuj proceziloj de la firmao arm estas 32-bitaj).

Tio ĉio heroldos baldaŭan alvenon de novaj pli potencaj produktoj en la sektoro de tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj.

30 mars 2011

Ree pri mezoriento

La plej facila maniero por interpreti eventojn ofte estas simpligi ilin reduktante influojn kaj kialojn. Kelkfoje tamen tio ne estas la plej bona maniero por kompreni aferojn precipe tiam kiam tiuj aferoj temas pri kompleksaj sociaj fenomenoj. Bedaŭrinde pri aferoj preter siaj proksimecoj, okcidentanoj ofte inkliniĝas al tiu pli facila maniero. Ekzemple rilate al lastatempaj eventoj en arabaj kaj nord-afrikaj landoj, kiel estus pli facila se eblus konsideri ekziston de unu monolita islamo tra tuto de tiuj landoj? Aŭ ekzemple nomi loĝantojn de ĉiuj el tiuj landoj araboj. Forgesi diferencojn inter tiuj landoj kaj socioj. Tamen pli trafa kvankam ankaŭ pli malfacila analizo nur atingeblas konsiderante ĉiujn el tiujn komplikaĵojn kaj eĉ malhomogenecojn kiuj ekzistas ene de tiuj socioj mem.

Mi ege ŝatus esti kapabla por kapti specifan okazon, daton aŭ eventon kiel elirpunkto de ĉio kiu rezultigis la nuntempajn eventojn, sed mi ne povas fari tion. Ĉu sukceso de la islama revolucio en Irano en 1979? Ĉu forfalo de la otomana imperio post la unua mondmilito? Ĉu konkero de Jerusalemo en 1099? Ne! Ne eblas trovi specifan daton kiel elirpunkto de eventoj. Ĉiuj el tiuj punktoj tra la historio estas interligitaj kaj ne eblas elapartigi unun de la aliaj. La nuntempa situacio en la mezoriento estas konsekvenco de ĉiuj el tiuj eventoj kaj okazaĵoj.

Malgraŭ tio ĉio ankoraŭ indas lerni (aŭ rememori) unu du punktojn rilate al la temo. Unue rigardo al politika mapo de mezoriento montras, ke naci-ŝtatoj tie estas tute elfaritaj. Rigardu al landlimoj inter Sirio, Jordanio kaj Irako. Mi rigardis ilin sur mapservo de guglo kaj zomis ĝin je maksimuma skalo. Ili estas damne rektaj linioj (kvazaŭ oni estas uzinta rektilon por meti ilin sur mapo). Tial ekzemple argumento favore al Israel povas esti tio, ke ĝi estas pli artefarita ol neniu el aliaj ŝtatoj najbaraj al si mem. Ĉiuj el tiuj ŝtatoj estas kreitaj sur teritorio de la otomana imperio konkerita per Britio kaj Francio kaj surbaze de promesoj kaj konsentoj. Kiam oni kreis tiujn ŝtatojn oni ne zorgis pri aparteno de loĝantoj al diversaj triboj aŭ iliaj kredoj al malsamaj religioj. Tiel ekzemple al loĝantoj de Jordanio la reĝoj kiuj apartenas al la familio Haŝemidoj povas konsideriĝi fremdaj. Tia situacio ne ekzistas nur pri reĝoj en la regiono. Eĉ tiel nomataj respublikoj de la regiono suferas komplikajn situaciojn. Ekzemple la familio Assad en Sirio (Baŝar kaj lia patro Hafiz ambaŭ prezidentoj de Sirio) apartenas al minoritato alavitoj. Oni povas argumenti, ke en la moderna mondo aparteno al religia grupo aŭ iu gento ne devas esti malhelpo al partopreno en la socia vivo. Mi ankaŭ akceptas tion sed situacio en la menciitaj landoj (kaj aliaj landoj de la regiono) apenaŭ povas konsideriĝi kongrua al tiu de moderna lando (ekzemple registaroj en tiuj ĉi landoj ne estas elektitaj reprezentantoj de la loĝantoj). Tial apartenoj en tiuj landoj estas gravaj kaj influas konfliktojn.

Pri Libio, mia patro nomis Gadafi, freneza kolonelo! Ni konas lin. Okcidentanoj pli malpli konas lin, kiel reganto kies statuso ŝvebis inter terorista krimulo ĝis sendanĝera frenezulo. Malmultaj ŝatas lin, sed ĝis tiam kiam li ne kaŭzas grandegan danĝeron por la okcidento oni estas preta toleri lin (kaj simple ignori liajn krimojn kaj malrespektojn de la homaj rajtoj kontraŭ libianoj). Nun demando estas tio, ke preter politikistoj en la okcidento (ĉefe en Francio), kiom ordinara publiko konas oponantojn de Gadafi? Ĉu oni scias, ke kio estas ilia programo por Libio post Gadafi? Al mi tiel ŝajnas, ke en la okcidento neniu zorgas pri agoj de siaj registaroj kiam ili prenas flankon en konfliktoj kiuj almenaŭ laŭŝajne ne tuŝas la ordinarajn okcidentanojn. Sed tiu ŝajneco povas esti trompa.

16 mars 2011

Timo pli malbona ol morto

Miaopinie iuj timoj estas multe pli malbonaj ol morto. Aldone al tio, iuj el tiaj timoj eĉ estas tute senraciaj. Mia amikino sur fejsbuk demandis min (ŝi pensas, ke ĉiuj fizikistoj devas scii pri nuklea fiziko!) ĉu danĝeraj radioj el japanio ne iros al la tavolo ozono kaj de tie ne efikos en Kalifornio?! Ĉu ŝi ne devas aĉeti medikamentojn kontraŭ radiado? Usono kaj Britio rapide vokas siajn helpantojn (kvankam dementas sed) por preventi venontajn skandalojn se per iu eteta ŝanco tiuj civitanoj de iliaj landoj estus submetitaj al radiado. Nia amiko Cindio skribas, kiel tia timo povas preventi helpojn al bezonantaj japanoj.

Meze de tio ĉio, tamen la veraj herooj estas japanaj laboristoj de la atomcentraloj kiuj laŭvole restis, riskis siajn vivojn kaj sanojn kaj faras ĉion eblan por preventi pli grandan katastrofon. Por savi tiujn ordinarajn homojn kiuj ne povas fari ion. Ja! Mia tutkora kaj la plej sincera saluto al tiuj nekonataj herooj. Ilia ago estas la plej trafa mezuro por forto de la homa spirito. Mian respekton al ili. Laŭdoj de tiuj kuraĝaj viroj kaj virinoj en:

The Gaurdian
CNN
Human Events

P.S 1: Mi mem ne ege favoras la nuklean energion (kvankam ankaŭ ne estas arde kontraŭ ĝi) sed troigo kaj senracieco ĉagrenas min.
P.S 2: Tiu grupo da laboristoj (kiuj ne ĉiuj estas laboristoj de atomcentraloj sed ankaŭ policanoj, fajrobrigadistoj kaj armeanoj) nomiĝas ’Fukushima 50’. Ili estis ĉirkaŭ 180-200 personoj kiuj laboris en grupo da 50.

15 mars 2011

Pri tertremo kaj cunamo en Japanio


Ni homoj estas feliĉaj, ke suferoj de aliaj influas nin nur je grado de ilia proksimeco al ni. Se ni suferus pro suferoj de aliaj je grado de iliaj suferoj mem kaj senkonsidere de tio, ke kiom ni konas ilin aŭ kiom ili estas proksimaj al ni tiam nia vivo iĝus tute neeltenebla. Pro tiu fakto, ni kapablas daŭre vivi kvankam grandegan kaj korŝiran suferon travivas multaj japanoj nun. Mi opinias, ke ĉi-momente japanoj pli ol niaj materiaj helpoj bezonas scii, ke ni ĉiuj pensas pri ili. Sed ankaŭ estas bone pensi pri helpo al klopodoj kiuj celas plimildigi ilian malkomfortecon per materiaj rimedoj. Jen bona blogero de nia rusa amiko Ora Mezo pri kiel almenaŭ en Rusio kaj Usono eblas helpi (en Usono per sendi tekstan mesaĝon ’REDCROSS’ al la telefon-numero 90999 eblas donaci 10 USD - tiu monsumo aperos sur telefona fakturo de la paginto).

Post la katastrofo atento de la publiko kaj la amaskomunikiloj pli kaptiĝis per problemoj koncernataj de la nukleaj elektrejoj. Oni povas demandi sin, ke kial la hodiaŭaj protestantoj de la nuklea energio atendis okazon de ĉi-tiuj problemoj por nun subite vigliĝi kaj reagi al ili. Sed mi deziras laŭdi reagon de la responsuloj kaj de la publiko en Japanio. Kontraste al eventoj en la nuklea elektrejo Ĉernobil la problemoj de japanaj atomelektrejoj ne okazis pro eraroj de homoj sed pro grandega natura katastrofo. Oni konsciu, ke la tertremo estis je grado 8.9 en skalo Richter. Ĝi ellasis energion egalan al energio de 600 milionoj da atombomboj kiuj eksplodiĝis en Hiroŝimo. La tertremo ŝanĝis japanan marbordon en iuj lokoj je grandeco 2.4 metroj. Ĝi kaŭzis devion de la planeda akso je 25 centrimetroj (rezulte tagoj mallongiĝis je 1.8 mikrosekundoj). Cunamo kiu sekvis la tertremon havis energion eĉ pli ol la cunamo okazinta en 2004 proksime al Indonezio. Se tiu katastrofo okazus proksima al ĉiu ajna alia lando krom Japanio la nombro de mortaj estis pli ol kelkcentmil kaj eĉ milionoj. Min ege impresis japana inĝenierarto kiu preventis pli grandan damaĝon.

Ja! La tertremo kaj cunamo 2011 en Japanio memorigas, ke fizike la naturo estas ege pli forta ol la homoj. Pri la homa spirito tamen mi ne scias multon!

© La foto estas kopirajto de Reuters/Asahi Shimbun. Mi trovis ĝin ĉi-tie.
Mallonge en la persa lingvo:

رسانه‌ها اینجور وانمود میکنند که انگار مسائل نیروگاه‌های اتمی‌ ژاپن تقصیر خطای انسانی‌ هست. اما من یکی‌ تحت تاثیر مهندسی‌ ژاپنی‌ها هستم که بزرگترین زلزله تاریخ شون صدمه و تلفات بیشتری وارد نکرد. اگر این زلزله در هر جای دیگه با همون تراکم جمعیتی ژاپن اتفاق میافتد صدها هزار یا حتی میلیون نفر تلفات وارد می‌‌شد.


8 mars 2011

Amo, murdo kaj Esperanto

Ha! De tempo al tempo serĉante por trovi ion interesan pri Esperanto oni trovas kuriozaĵojn! Hodiaŭ hazarde mi trovis tiun ĉi antikvan novaĵon. Temas pri akcidento en kiu viro nomita Frank W. Anderson estas murdita per sia amatino s-ino Peggy Marie L. Beal. La novaĵo aperis la 4-an de junio 1922. La evento estas okazinta en hotelo en la urbo Kansaso (nun proksima al mi! kiu hazardo!). Kio pri rilato al la lingvo Esperanto? Iliaj leteroj enhavis multajn alineojn en Esperanto. Kialo de la murdo? Tiel estas raportita, ke s-ro Anderson invitas s-inon Beal al Kansaso kaj pasigas tempon kun ŝi sed pliposte diras, ke li estas jam edzita kaj ne povas edziĝi al s-ino Beal. Tiuj kiuj volas legi la novaĵon en la angla povas trovi ĝin ĉi-tie.

7 mars 2011

Pri profesia ĵurnalismo kaj sciencaj novaĵoj

Sen konsideri diversajn nivelojn de klereco de la nefakula publiko, informi pri sciencaj novaĵoj povas esti riska. Bedaŭrinde amaskomunikiloj eĉ ne aplikas saman aron da reguloj al ĉiuj novaĵoj inkluzive de tiuj kiuj temas pri sciencaj aferoj. Ekzemple kiam oni informas pri probabla skandalo rilate al politiko kaj poste pruviĝas, ke tiu informo estis malĝusta aŭ eĉ malpreciza, tiam profesia ĵurnalisto ofte aludas al la eraro kaj korektas ĝin. Pri sciencaj aferoj unue raportistoj ofte ne agnoskas siajn miskomprenojn kaj malprecizecojn sed ankaŭ ne interesiĝas korekti publikigitajn miskomprenojn.

Mi antaŭe skribis pri bedaŭrinda evento, kiam prifaka kaj fidinda ĵurnalo Lancet faris eraron kaj publikigis raporton pri probabla rilato inter vakcinoj kaj iu malsaneco. Pere de nefaka infromomedio tiu eraro vaste publikiĝis. Nun post klariĝo de tio, ke la studo estis malĝusta, ankoraŭ nefakaj amaskomunikiloj ne sufiĉe faras por ripari la damaĝon kaŭzitan de ĝi.

Kiam la granda koliziigilo de hadronoj [en. Large Hadron Collider - LHC) estis komenconta sian funkciadon (nia amiko Luis estas skribinta pri la granda koliziigilo) amaskomunikiloj faris grandan bruon pri ĝiaj danĝeroj kaj tio, ke ĝi kaŭzos finon de la mondo (mi skribis pri tio). Rigardu al kelkaj titoloj de gravaj novaĵagentejoj:

The Gaurdian: The end of the world as we know it?
Fox News: Scientists Not So Sure 'Doomsday Machine' Won't Destroy World.
New York Times: Asking a Judge to Save the World, and Maybe a Whole Lot More.

Mi ne intencas analizi enhavojn de tiuj artikoloj. Nur iliaj titoloj estas teruraj kaj estigas grandan miskomprenon. Ĉiuj el tiuj novaĵoj estis surbaze de tiu pritaksado, ke la granda koliziigilo de hadronoj povas kaŭzi estiĝon de nigraj truetoj (en. black holes). Povraj sciencistoj provis certigi, ke tio ne kaŭzos finon de la mondo sed amaskomunikiloj pli deziris elekti provokajn titolojn por allogi legantojn. Afero ĉe la publiko estis tiom miskomprenita, ke eĉ kaŭzis murdominacojn.

Post kelkmonata funkciado de la koliziigilo grupo da sciencistoj analizis datumojn kiuj estas ĝis nun akiritaj. Ili trovis neniun indikon pri estiĝo de nigraj truetoj en la eksperimentoj (revuo Nature). Tiu ĉi studo pruvas, ke kolizioj kun energioj almenaŭ ĝis 7 TeV (Tera elektronvolto - 1012 eV) ne kaŭzas estiĝon de nigraj truoj. Mia demando estas tio, ke kiom da nefakaj amaskomunikiloj menciis tiun studon kaj uzis korektigajn titolojn (por korekti jam kreitan miskomprenon)?

25 févr. 2011

Kial la franca sed ne la hispana?

Hodiaŭ dum mi atendis aŭtobuson por veni al laboro, mi pensis pri la sekva demando kaj vane provis trovi respondon al ĝi. Lastatempe mi konstatis, ke en kelkaj japanaj animeoj kiam oni volas montri inteligenton kaj genion tiam koncernata persono parolas la francan. Kiam la angla lingvo paroliĝas tio kelkfoje estas aŭ por aldoni ŝercojn aŭ emfazi miskomprenon. Mi memoras, ke ankaŭ en Irano kvankam la oficiala eduka dua lingvo estis la angla tamen la franca lingvo pere de ordinaraj homoj sur strato konsideriĝis kiel lingvo de intelektularo. Kiel mi skribis antaŭe (tie kaj ĉi-tie) la franca lingvo estis ĉefa lingvo de diplomatio kaj havis prestiĝan statuson. Tio estas almenaŭ imago kiun multaj nacioj havas pri la franca lingvo.

Nu! Hodiaŭ ĉi-tie mi ne intencas kompari la francan lingvon kun la angla. Mi pensis, ke la hispana regno ankaŭ ne estis malpli ol la franca. Kial la franca lingvo atingis tian statuson sed ne la hispana? La nura diferenco kiun mi kapablis trovi estas tio, ke Francio havis multajn koloniojn en Afriko dum kolonioj de Hispanio estis ĉefe en la Ameriko kaj ne tiom en Afriko (rigardu tiujn ĉi mapojn - la hispana kaj la franca regnoj). Ĉu vi povas trovi aliajn diferencojn inter la franca kaj hispana lingvoj?

23 févr. 2011

Pri revolucioj

Revolucioj plu ne ekscitas mian intereson. Nun al mi plu estas evidenta, ke foreskapo de despotoj aŭ/kaj forfalo de diktaturoj ne necese heroldos pliboniĝon de situacio. Kialo de tiu pesimismo mia estas eventoj kiujn mi mem senpere travivis kiel dek jara knabo ĉe la islama revolucio en Irano en 1979. Mi ankoraŭ klare memoras, ke tiutempe kiel multaj tutkore esperis pli bonajn tagojn kaj pli liberan landon. Rezulto de tiu revolucio estis establiĝo de teokratio pli terura ol regno de la despota Ŝaho. Nun pli ol 30 jaroj de tiu revolucio pasas kaj mi ankoraŭ ne vidas pretecon por ŝanĝo en plejmulto de irananoj. Ankoraŭ se oni renversus la islaman respublikon mi ne estas certa, ke oni ne anstataŭigus ĝin per alia horora politika reĝimo. Mi persone preferas gradajn ŝanĝojn en socio tra longdaŭra edukado.

Estas eraro taksi ĉiujn de la lastatempaj eventoj en la mezoriento kaj norda afriko similaj, samaj aŭ klasifiki ilin sub nur unu kategorio. En Tunizio tumultoj okazis ĉefe celante al protesti kontraŭ korupteco de la reganta aparato (kaj malbona ekonomia situacio). En Egiptio oni deziris ŝanĝon kaj korupteco ankaŭ ludis rolon. En Libio tamen tumultoj estas konflikto inter diversaj triboj. En Barejno konflikto estas inter sunaista registaro kaj ŝjaistoj (du malsamaj branĉoj de islamo).

Konsekvenco de tiuj tumultoj ankaŭ estos malsamaj. En Tunizio, Egiptio kaj Barejno regantoj amikaj al la okcidento forfalis aŭ alfrontiĝas al defioj. Ankoraŭ oni ne certe scias, ke kiuj fortoj formas estontajn potencojn en tiuj ĉi landoj. En Libio registaro ne tiom ŝatata de la okcidento alfrontiĝas al problemoj. Bedaŭrinde en neniu el tiuj landoj edukado kaj kulturo, formas gravajn partojn de kialoj por protestoj. Sed religio (islamo) ludas kaj ludos gravan rolon en disvolviĝo de eventoj.

11 févr. 2011

Pri komputika lingvistiko

Ekzistas mistera manuskripto kies enhavojn ĝis nun neniu kapablis malĉifri. Ĝi nomiĝas la manuskripto Voynich. Mi legis pri ĝi kelktempe antaŭ sed pli lastatempe kiam mi serĉis por artikolo rilata al mia laboro mi hazarde trovis tiun alian artikolon (ĝi estas senpage elŝutebla) kiu priskribas kiel oni uzas iujn fizikrilatajn matematikajn metodojn (nome hazardpaŝa evoluo - en. random walk) por studi la manuskripton Voynich kaj kompari ĝin kun tekstoj de aliaj lingvoj. Tiaj studoj de iu teksto aŭ tekstaro de iu lingvo apartenas al komputika lingvistiko.

Feliĉe pri la manuskripto Voynich en Vikipedio ekzistas sufiĉe bona esperantlingva artikolo. Mi ne deziras ripeti ĝian enhavon. Ĉi tie mi mencias kelkajn aferojn pri tiu ĉi manuskripto. Datumi per la radioaktiva izotopo karbono-14 estas montrinta, ke la folioj de la manuskripto estas faritaj inter 1404 kaj 1438 p.k. Alia studo estas elmontrinta, ke inko estas uzita sur la paperoj ne longtempe post tiu tempo. Tiel oni estas certa, ke la manuskripto vere estas skribita dum la mezepoko. Malgraŭ tio ĉio, oni ankoraŭ ne scias pri skribinto (aŭ skribintoj), lingvo kaj temo (aŭ temoj) de la manuskripto. Por mi estis interesa lerni, ke kiel komputika lingvistiko (kiu estas forte ligita al la informadika scienco) helpas kompari la tekston de la manuskripto Voynich kun tiuj de ordinaraj lingvoj. Tiu branĉo de la lingvistiko komenciĝas per simplaj statistikoj pri lingvo. Ekzemplo estas ofto de literoj en tekstoj en iu lingvo. La plej oftaj literoj de la anglaj tekstoj estas “etaoin shrdlu“ kun oftecoj inter (13% por la litero e ĝis 2.76% por la litero u). Feliĉe ofteco de literoj en Esperanto ankaŭ estas menciita en Vikipedio. Ĝi estas “aieon lsrtk“. Ankaŭ eblas trovi ofton de literparoj de iu lingvo aŭ ofton de vortoj (tamen mi ne trovis tiajn statistikojn pri Esperanto).

Post simplaj statistikaj studoj mian atenton precipe kaptis la nocio de entropio por iu lingvo. En fiziko la nocio entropio aludas al grado de malordo kiu estas inter komponantoj de iu sistemo. Tiel ekzemple kristalo en kiu atomoj estas situaciitaj en orda latiso havas pli malgrandan entropion kompare al gaso en kiu loko de molekuloj (en ĉiu donita momento) estas senorda. La nocio entropio ankaŭ estas indiko pri kvanto da informo kiun oni povas atingi rilate al iu sistemo. Ekzemple pri iu kristalo sufiĉas scii lokon de unu aŭ tre malgranda nombro de atomoj por diveni lokojn de aliaj atomoj. En gaso eĉ sciante lokojn de multaj atomoj aŭ molekuloj ankoraŭ ne eblas precize konkludi lokojn de aliaj atomoj. Tiu koncepto ankaŭ eniras la informadikon kaj lingvistikon. En iu lingvo literoj ne povas situacii tute hazarde. Gramatikaj kaj aliaj reguloj de lingvo diktas, ke kiuj ordoj de literoj estas permesataj. Imagu lingvon en kiu ĉenoj de nur unu litero (ekzemple ’a’) estas permesataj. Kompreneble oni povas facile antaŭdiri la venontan literon en tiu lingvo (ĝi estas ’a’). Entropio de tiu imagita lingvo estas nul (0). Kompreneble pere de tiu lingvo ne eblas komuniki multajn informojn. Nun imagu lingvon en kiu ĉenoj formitaj de ĉiaj kombinaĵoj de literoj estas permesataj. En tiu lingvo oni ne povas diveni kaŝitan literon eĉ sciante ĉiujn aliaj literojn de vortoj en iu frazo. Tia lingvo havas maksimuman entropion. Kompreneble tiuj du ekstremaj ekzemploj ne estas uzeblaj lingvoj. La nombro de permesataj ĉenoj da literoj (kiuj formas sencohavajn vortojn) en veraj lingvoj estas limigita. Tial eblas ekzemple diveni kaj kompreni enhavojn de komunikaĵoj kiuj uzas verajn lingvojn eĉ kiam parto de informoj estas forprenita.

La usona matematikisto Claude E. Shannon proponis metodon por kalkuli entropion de literoj en iu lingvo. Ankaŭ eblas kalkuli entropion de vortoj en iu lingvo. Shannon mem kalkulis entropion de la angla lingvo (lia artikolo estas ĉi-tie). Rilate al la entropio de lingvoj por vortoj (kiu estas malsame de ilia entropio por literoj) en tiu ĉi artikolo oni donas valorojn 1.65 por la angla, 3.02 por la franca, 1.08 por la germana kaj 1.97 por la hispana. Por entropio de la lingvo Esperanto mi trovis nur tiun ĉi artikolon en kiu oni donas entropion de Esperanto sed ne ĝian entropion por vortoj.

P.S: Eblas uzi entropion de ĉiu aro da signoj por klasifiki tiun aron. Ekzemple en tiu ĉi artikolo oni komparas trovitajn signojn kun lingvoj kiel la angla, tamilia kaj ankaŭ ne lingvoj sed konsekvencoj de informeroj kiel DNA-o. Oni konkludas, ke la pristudita aro da signoj estas komponantoj de lingvo.

3 févr. 2011

Pri verdikto de stratoj

Post Tunizio nun en Egiptio homamasoj surstrate verdiktas pri diktatoro. Ĝis nun tumultoj kaj protestoj en la mezoriento estas kaŭzintaj ŝanĝojn en tri landoj; Tunizio, Egiptio kaj Jordanio. Miaopinie tie ankaŭ ekzistas granda ebleco por pli da protestoj kaj fina cedo de registaroj en Jemeno kaj Barejno. Nun observanto povas demandi sin, ke kial arabaj revolucioj unue okazis en landoj kies registaroj estas bonaj amikoj de la okcidento kaj Israelo. Kial en landoj kiel Sirio, Libio aŭ Irano tiaj tumultoj ne okazas (aŭ se okazas ne sukcesas)? Ĉu tio ne signifas finan venkon de la politika islamo en la regiono? Miaopinie tio parte estas klarigebla pro tro longtempa humiligado de araboj/islamanoj fare de la okcidento kaj Israelo. Sed ankaŭ mi opinias, ke dinamikeco de la eventoj estas ege kompleksa. Ekzemple kvankam la lastatempaj eventoj en Egiptio ege ŝajnas kiel islama revolucio en Irano en 1979, sed tie estas kelkaj malsamecoj; unue en 1979 tie estis komunismo kaj Sovetunio, hodiaŭ komunismo plu ne estas grava potenco kontraŭ la okcidento. En 1979 la mondo sciis malmulton pri la politika islamo sed hodiaŭ oni estas jam alfrontita al diversaj formoj de la politika islamo (islama respubliko en Irano, radikala islamo en Pakistano, islama regado en Turkio, k.t.p). En Irano la islama revolucio estis nutrita de la ŝiajista ideologio dum en Egiptio kaj ĉe palestinanoj en Hamaso tio estas suniista ideologio de la islamo (estas granda diferenco inter la du). Ekzistas aliaj diferencoj kiujn oni povas legi en analizaj artikoloj kiel ĉi-tie. Ankoraŭ oni ne povas esti certa pri lastaj konsekvencoj de ŝanĝoj en la mezoriento sed tiuj ŝanĝoj ĉiuokaze okazos kaj formos nian mondon.

P.S: Interesa artikolo de Slavoj Žižek en la revuo ’The Guardian’.

29 janv. 2011

Sanfrancisko

Mi ne scias kialon, sed grandaj urboj pli plaĉas al mi. Mi ŝatas svarmon da homoj sur trotuaroj. Mi ŝatas malgradajn vendejojn ĉe la strata nivelo kun iliaj vitrinoj direkte al preterpasantoj. Kompare al universitata urbo kiel Lawrence, Sanfrancisko estas tia granda urbo. Urbo kun bonaj kaj malbonaj aspektoj de ĉiuj grandaj urboj. Kun trafluanta nokta vivo, pakita aro da konstruaĵoj kaj granda nombro de aŭtomobiloj kiuj iras kaj venas. Urbo kun granda nombro de senhejmuloj, persistaj almozpetantoj kaj malpuraj anguloj sur siaj stratoj. Post kelkaj monatoj da loĝado en Lawrence, vojaĝo al Sanfrancisko estis reviviginta!

Kompare al Kansaso, Sanfrancisko estas liberala urbo kaj tio estis alia fakto kiu ege plaĉis al mi. Post postlasi la neĝokovritan flughavenon de Kansaso, travivi printempan temperaturon de Sanfrancisko eĉ se nur por kelketaj tagoj estis alia ĝojiga afero. La konferenco estis sukcesa kaj mi prezentis rezultojn de laboroj kiujn mi estis farinta en Kanado. Unu afero estis la nombro de partoprenantoj kiuj jam uzis malgrandegajn tabuletajn (ekz. iPad) aŭ ultra-porteblajn komputilojn. Apud ili mi hontis uzi mian (kompare) pezan porteblan komputilon!

Kiel mi antaŭvidis, pro programo de la konferenco mi ne sukcesis viziti vizitindajn lokojn de la urbo. Tamen tie estis nur unu loko kiun mi devis nepre viziti. Bordo de Pacifiko. Kiam mi estis en Eŭropo mi ne trovis fortunon por viziti havenojn ĉe bordo de Atlantiko. Tamen tiutempe unufoje mi partoprenis konferencon en Moroko. Tiel kaj tie ok-naŭ jaroj antaŭ mi staris ĉe bordo de Atlantiko kaj pensis, ĉu iam mi povos transiri tiun ĉi oceanon. Tempo tiom longe pasis kaj nun mi estis staranta ĉe bordo de alia oceano. Ĉi-foje tamen mi estis staranta tie kaj pensis pri mia tre longa vojaĝo de Tehrano ĝis bordo de Pacifiko. Tiumomente dum venteto el la oceano karesis mian vizaĝon mi komencis senti ĝojeton sed samtempe lacecon de tiu longa aventuro.

20 janv. 2011

Al Sanfrancisko

Ĉi-jare por la tria fojo mi prezentis rezultojn de mia laboro al konferenco pri biofotoniko. Sed ĉi-foje finfine por la unua fojo mi mem prelegos pri tiuj rezultoj. Ĉar nun kiel kanada civitano mi jam estas en Usono kaj laboras ĉi-tie, tial mi ne plu bezonas peti usonan vizon. En du antaŭaj fojoj mi petis vizojn uzante mian iranan pasporton kaj ricevis ilin treege malfrue.

Ĉi-foje se neĝo en Kansaso permesos, tiam sabate matene mi flugos al Sanfrancisko. Mi estos tie ĝis ĵaŭdo. Ĉar programo de la konferenco estos ege ŝarĝita kaj ankaŭ por mia estonta kariero mi deziras renkonti influajn homojn tie, do mi ne certas esti kapabla al vizito de esperantistoj tie. Unue mi esperas halton de neĝo!

18 janv. 2011

Responseco

Pri mia antaŭa blogero kaj ankaŭ sub samtema blogero de Reza, iuj amikoj protestis, ke kial mi ĝeneralige skribis pri la okcidentanoj kaj ne apartigis la okcidentan publikon disde regantoj de la okcidentaj ŝtatoj (kiuj estis subtenantoj de diktatoro kiel Bin Ali). Mi komprenas, ke ne ĉiu okcidentano estis favora al regado de Bin Ali en Tunizio, sed mi opinias, ke ĉiuj okcidentanoj devas iugrade (iomete) senti kulpon pro situacio en Tunizio.
Ĉiuokaze en la okcidento oni fanfaronadas pri demokratio kaj rolon kiun la publika opinio ludas en decidoj de la registaroj (oni eĉ estigas militojn por eksporti tiujn valorojn al aliaj landoj - ekzemple en Irako kaj Afganio). Do ĉu tiu demokratio estas vera kaj la okcidentaj registaroj responsadas pri siaj decidoj antaŭ siaj popoloj? Se la respondo estas jes, tiam ordinaraj okcidentanoj devas demandi sin, kiom ili kulpas pri subtenado de t.n. amikaj diktatoroj fare de siaj registaroj. Tie devas esti diferenco inter Francio kaj diktatura reĝimo en Irano. Kaj se ne ĉiam eblas malŝati diablojn sed ankoraŭ komerci kun li.

P.S: Mi scias, ke en la okcidento oni jam faras multe pli ol aliaj landoj por subteni respekton de homaj rajtoj. Ankaŭ mi scias, ke en realo influo de la publika opinio en decidoj de la registaroj estas limigita. Malgraŭ tio ĉio, mi opinias, ke la okcidentanoj ankoraŭ povas fari pli por konvinki siajn registarojn por ĉesi subtenadon de amikaj diktatoroj.

14 janv. 2011

Malĝusta komparo

Pri lastatempaj eventoj en Tunizio, kelkaj komaparas tiujn eventojn kun eventoj de la irana verda movado (protestoj post balotado de prezidenteco en 2009) kaj demandas sin kial protestoj en Tunizio sukcesis renversi reĝimon de Zin Al-Abidin Bin Ali sed en Irano ne rezultigis renversiĝon de la islama respubliko. Mi pensas, ke la ĝusta komparo devas esti inter la eventoj en Tunizio kaj revolucio kiu renversis Ŝahon en Irano en 1979. Eĉ nun okcidentaj amaskomunikiloj laŭdas amikon Bin Ali kaj taksas lian politikan reĝimon kiel unu el la plej stabilaj reĝimoj en la regiono. Bin Ali estis prezidento de la lando dum 23 jaroj kaj bona amiko de la okcidentaj landoj. Francoj adoras lin. Eble ili miras, ke kial tunizianoj ne adoris sian prezidenton kaj nun protestas kontraŭ li. Sed min mirigas stulteco de la okcidentanoj; dum longa tempo ili ignoris malrespekton de la homaj rajtoj kaj forrabadon de riĉecoj per elita tavolo en Tunizio. Nun ili nur devas esperi, ke ekstremismaj islamanoj ne venu anstataŭ la amika reĝimo de Bin Ali.

13 janv. 2011

Artaĵo aŭ ne?

Min ĉiam impresas artaj gustoj de iuj germanoj. Temas pri statuo montranta policaninon kun kompleta uniformo kaj kontraŭ-tumulta ekipaĵo. Tiu statuo montras la policaninon sidanta por pisi! Mi ne metas bildon de tiu statuo ĉi-tie, sed vi povas trovi ĝin sur la interreto. La statuo estas kreinta debatojn en Germanio.

7 janv. 2011

Pri sciencaj novaĵoj

Konfuzo de la publiko pri aferoj kiuj rilatas al scienco ĉagrenigas min, precipe kiam tiu konfuzo nocas homojn. Beadŭrinde kelkfoje laborantoj de la sciencaj fakoj mem kulpas pri tiu konfuzo. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi sekvis du novaĵojn kiuj iel rilatas al tia kulpo de sciencistoj kaj pri-sciencaj raportistoj;

La unua novaĵo estis pri publikiĝo de artikolo kiu fine tute malkonfirmis iun antaŭe kaj vaste publikigitan esplor-raporton kiu havis gravajn nocajn konsekvencojn por la publiko. En 1998 la tre prestiĝa medicina revuo ’Lancet’ publikigis artikolon skribitan de brita kuracisto Andrew Wakefield kaj 12 aliaj kuracistoj. En tiu artikolo la verkintoj post esploroj estis konkludintaj probablan rilaton inter aŭtismo kaj la vakcino (MMR). La artikolo tuj post publikiĝo estis problema. Aliaj esploristoj ne kapablis trovi tian rilaton. Pliposte nefakaj ĵurnaloj malkovris, ke ĉe Wakefield ekzistis miksiĝo inter interesoj rilate al la afero kaj pro tio lia laboro ne povas esti objektiva. Kun paso de tempo oni trovis pli kaj pli da aberacioj rilate al la esploro de Wakefield. Fine la revuo ’Lancet’ retiris la artikolon, sed damaĝo estis jam trudita al la nefakula publiko. Ekzemple la famulino Jenny McCarthy plifortigis sian kampanjon kontraŭ la vakcino. Pli da gepatroj decidis rezigni vakcinadon de siaj infanoj kaj pro tio malsanecoj kiuj per vakcino estis facile preventeblaj reaperis. Rezulte multaj suferis pri tio. Hieraŭ en artikolo publikigita en la revuo ’British Medical Journal’ enketantoj montris kiel datumoj estis falsigitaj/misprezentitaj en la artikolo de Wakefield en 1998. La revuo konkludas, ke artikolo de Wakefield en 1998 estas ’ellaborita friponaĵo’. Bedaŭrinde ankoraŭ granda parto de la nefakula publiko suspektas grandskalan komploton fare de registaroj kaj medikamentaj firmaoj. Tial tiu parto de la socio sekvas malĝustajn rekomendojn de Wakefiled kaj subtenantoj de liaj opinioj.

Pri tiaj danĝeraj konfuzoj oni ne kapablas plendi kiam prisciencaj raportistoj kaj sciencistoj mem ne forte emfazas bezonon al prudento kiam oni traktas sciencajn eltrovaĵojn? Hieraŭ nefakaj revuoj vaste publikigis rezultojn de scienca esploro, kiu aludas al ebleco de tio ke flari larmon de sinjorinoj (larmo estas senodora) sekse malekscitas sinjorojn (ankaŭ tie kaj ĉi-tie). Ĉu pro tio, ĉiu probabla viktimo de seksatencoj saviĝus se plorus (mi pensas, ke multaj el ili fakte dum seksperforto jam ploras)? Kiam tiaj malkovraĵoj publikiĝas, multaj nefakuloj forgesas, ke ili parolas pri nur unu elemento inter multaj komplekse interligitaj elementoj el kiuj ĉiu diversgrade influas homajn kondutojn. Pro tio oni devas prudente interpreti rezultojn de tiaj esploroj, konsideri probablecojn, grandogradojn kaj statistikajn variadojn (kiuj ĉiam estas neraportitaj partoj de novaĵoj tiel prezentitaj al la publiko). Plejofte tiel eblas eviti malpravajn ĝeneraligojn, super(sub)taksadojn kaj miskomprenojn. Tiam sciencaj novaĵoj estos multe pli utilaj por la publiko kaj socio.

3 janv. 2011

Ĉu venko de amo super abomeno?

Tiu ebleco de Guglo por esplori ofton de vortoj en tekstoj de diversaj lingvoj estas interesa. Ĉar esperantistoj ĝenerale estas interesataj pri lingvoj, vortoj kaj tekstoj, tial tiu ĉi ebleco estas kaptinta ilian intereson. Jam kelkaj kiel ĵeromo vaŝe (ĉi-tie), Ken Miner (la 1a januaro 2011) kaj Steven Brewer (ĉi-tie) estas esplorintaj pri iuj aferoj per tiu ebleco de Guglo. Hodiaŭ mi ankaŭ faris mian malgrandegan esploron kaj rigardis uzadon de du vortoj amo [en. love] kaj abomeno [en. hate] en tiuj tekstoj (por la angla lingvo sen distingo inter la usona kaj la brita anglaj tekstoj - mi elektis glatigon 5). Ĉu la rezulto anoncas venkon de amo super abomeno? Mi ne estas certa pri tio. Por mi estis interesa, ke uzo de la vorto ’love’ kreskas ĝis 1840 kaj post tiam komencas malpliiĝi. Mi ankoraŭ ne kapablas meti tiujn ĉi rezultojn en iu adekvata kunteksto. Tial mi rezignas pli teoriumi! Tio estis nur interesa esploreto!

P.S 1: La vorto milito [en. war] estas komparebla kun la vorto amo [en. love]. Ĝi uziĝas iam pli kaj iam malpli sed kompareble.
P.S 2: La vortoj milito [en. war] kaj paco [en. peace] ankaŭ estas kompareblaj. La vorto 'war' pli ofta ol 'peace' uziĝas.