14 janv. 2011

Malĝusta komparo

Pri lastatempaj eventoj en Tunizio, kelkaj komaparas tiujn eventojn kun eventoj de la irana verda movado (protestoj post balotado de prezidenteco en 2009) kaj demandas sin kial protestoj en Tunizio sukcesis renversi reĝimon de Zin Al-Abidin Bin Ali sed en Irano ne rezultigis renversiĝon de la islama respubliko. Mi pensas, ke la ĝusta komparo devas esti inter la eventoj en Tunizio kaj revolucio kiu renversis Ŝahon en Irano en 1979. Eĉ nun okcidentaj amaskomunikiloj laŭdas amikon Bin Ali kaj taksas lian politikan reĝimon kiel unu el la plej stabilaj reĝimoj en la regiono. Bin Ali estis prezidento de la lando dum 23 jaroj kaj bona amiko de la okcidentaj landoj. Francoj adoras lin. Eble ili miras, ke kial tunizianoj ne adoris sian prezidenton kaj nun protestas kontraŭ li. Sed min mirigas stulteco de la okcidentanoj; dum longa tempo ili ignoris malrespekton de la homaj rajtoj kaj forrabadon de riĉecoj per elita tavolo en Tunizio. Nun ili nur devas esperi, ke ekstremismaj islamanoj ne venu anstataŭ la amika reĝimo de Bin Ali.

2 commentaires:

Reza a dit...

prave!
ili ne kritikas siajn amikojn kaj fermas la okulojn ... kaj tiel kreigxas fundamentalismo en la regiono

yyaann a dit...

Saluton,

kiel franco, mi volas diri, ke adoras al Bin Ali ne la franca popolo, sed la francaj entreprenistoj, la riĉaj rentuloj, kaj liaj politikaj subtenuloj (inkluzive de la registoj kaj la prezidanto Sarkozy), kiuj havas plej bonaj rilatoj kun la Bin-Ali-a familio kaj senmalfierece profitis multe el la tunizia diktatoreco (*). Ĉirkaŭ mi, miaj samlandanoj tre ĝojas pri la tiel nomata Jasmena Revolucio kvankam ili ankaŭ timas, kiel vi, ke la islamaj fundamentistoj utiligu al si la okazaĵojn.

Sed mi ne certas, se la plej tuja, proksima danĝero estas utiligo de la fundamentistoj aŭ de la internaciaj firmoj. Ĉi-lastaj favoris kaj permone subtenis la pluigon de la Ben-Ali-a rego. Al ili tute certe ne utilus propopola, perpopola rego en Tunizio…

Tiodirite, mi tre multe ĝojas pri la Jasmena Revolucio, kaj mia koro estas kun la tunizianoj, kiu nun plu devas travivi danĝerojn pro la atakoj de la lastaj Ben-Ali-aj milicanoj. Ne cedu!

(*) Ni ne forgesu ankaŭ, ke la Eŭropa Unio, la Monda Banko kaj multaj aliaj internaciaj organizoj subtenis la rego. La grandprofitema kanajlaro estas tutmonda.