8 mars 2011

Amo, murdo kaj Esperanto

Ha! De tempo al tempo serĉante por trovi ion interesan pri Esperanto oni trovas kuriozaĵojn! Hodiaŭ hazarde mi trovis tiun ĉi antikvan novaĵon. Temas pri akcidento en kiu viro nomita Frank W. Anderson estas murdita per sia amatino s-ino Peggy Marie L. Beal. La novaĵo aperis la 4-an de junio 1922. La evento estas okazinta en hotelo en la urbo Kansaso (nun proksima al mi! kiu hazardo!). Kio pri rilato al la lingvo Esperanto? Iliaj leteroj enhavis multajn alineojn en Esperanto. Kialo de la murdo? Tiel estas raportita, ke s-ro Anderson invitas s-inon Beal al Kansaso kaj pasigas tempon kun ŝi sed pliposte diras, ke li estas jam edzita kaj ne povas edziĝi al s-ino Beal. Tiuj kiuj volas legi la novaĵon en la angla povas trovi ĝin ĉi-tie.

1 commentaire:

Piotr a dit...

Evidentiĝas, ke Esperanto estas utila en ĉiuj sferoj de la vivo, dank'al ĝi la afero dissolviĝis.
amike kaj sincere