15 mars 2011

Pri tertremo kaj cunamo en Japanio


Ni homoj estas feliĉaj, ke suferoj de aliaj influas nin nur je grado de ilia proksimeco al ni. Se ni suferus pro suferoj de aliaj je grado de iliaj suferoj mem kaj senkonsidere de tio, ke kiom ni konas ilin aŭ kiom ili estas proksimaj al ni tiam nia vivo iĝus tute neeltenebla. Pro tiu fakto, ni kapablas daŭre vivi kvankam grandegan kaj korŝiran suferon travivas multaj japanoj nun. Mi opinias, ke ĉi-momente japanoj pli ol niaj materiaj helpoj bezonas scii, ke ni ĉiuj pensas pri ili. Sed ankaŭ estas bone pensi pri helpo al klopodoj kiuj celas plimildigi ilian malkomfortecon per materiaj rimedoj. Jen bona blogero de nia rusa amiko Ora Mezo pri kiel almenaŭ en Rusio kaj Usono eblas helpi (en Usono per sendi tekstan mesaĝon ’REDCROSS’ al la telefon-numero 90999 eblas donaci 10 USD - tiu monsumo aperos sur telefona fakturo de la paginto).

Post la katastrofo atento de la publiko kaj la amaskomunikiloj pli kaptiĝis per problemoj koncernataj de la nukleaj elektrejoj. Oni povas demandi sin, ke kial la hodiaŭaj protestantoj de la nuklea energio atendis okazon de ĉi-tiuj problemoj por nun subite vigliĝi kaj reagi al ili. Sed mi deziras laŭdi reagon de la responsuloj kaj de la publiko en Japanio. Kontraste al eventoj en la nuklea elektrejo Ĉernobil la problemoj de japanaj atomelektrejoj ne okazis pro eraroj de homoj sed pro grandega natura katastrofo. Oni konsciu, ke la tertremo estis je grado 8.9 en skalo Richter. Ĝi ellasis energion egalan al energio de 600 milionoj da atombomboj kiuj eksplodiĝis en Hiroŝimo. La tertremo ŝanĝis japanan marbordon en iuj lokoj je grandeco 2.4 metroj. Ĝi kaŭzis devion de la planeda akso je 25 centrimetroj (rezulte tagoj mallongiĝis je 1.8 mikrosekundoj). Cunamo kiu sekvis la tertremon havis energion eĉ pli ol la cunamo okazinta en 2004 proksime al Indonezio. Se tiu katastrofo okazus proksima al ĉiu ajna alia lando krom Japanio la nombro de mortaj estis pli ol kelkcentmil kaj eĉ milionoj. Min ege impresis japana inĝenierarto kiu preventis pli grandan damaĝon.

Ja! La tertremo kaj cunamo 2011 en Japanio memorigas, ke fizike la naturo estas ege pli forta ol la homoj. Pri la homa spirito tamen mi ne scias multon!

© La foto estas kopirajto de Reuters/Asahi Shimbun. Mi trovis ĝin ĉi-tie.
Mallonge en la persa lingvo:

رسانه‌ها اینجور وانمود میکنند که انگار مسائل نیروگاه‌های اتمی‌ ژاپن تقصیر خطای انسانی‌ هست. اما من یکی‌ تحت تاثیر مهندسی‌ ژاپنی‌ها هستم که بزرگترین زلزله تاریخ شون صدمه و تلفات بیشتری وارد نکرد. اگر این زلزله در هر جای دیگه با همون تراکم جمعیتی ژاپن اتفاق میافتد صدها هزار یا حتی میلیون نفر تلفات وارد می‌‌شد.


3 commentaires:

desespero a dit...

Mi kunigis kelkajn blogerojn en Solidareco kun Japanio (http://enesperantujo.blogspot.com/2011/03/solidareco-kun-japanio.html). Mi ĵus aldonis tiun ĉi blogeron. Se vi havas Tujtero (Twitter), nepre sekvu la informadon de @vastalto el Japanio
Dankon,

Javier (@stratozam)

becxjo a dit...

Dankon! Ja mi vidis vian blogon kaj ankaux sekvas pepadon de japanaj amikoj.

Jagi/ @jagitakesxi a dit...

Mi tute konsentas Javier-n. Sinjoro @vastalto klopode pepas pri la stato de nuklrea akcidento en Fukuŝimo. Liaj imformoj pri la akcidento estas precizaj kaj fidindaj.

La nuklea akcidento estas la granda akcidento en la monda skalo. Tamen multe da damaĝitoj pro la tertremo kaj cunamo restas eĉ nun en Japnujo kaj ankoraŭ 160mil da rifuĝintoj perdis siajn domojn kaj rifuĝe vivas. Ni devas solvi tiuj ĉi du problemoj.