16 mars 2011

Timo pli malbona ol morto

Miaopinie iuj timoj estas multe pli malbonaj ol morto. Aldone al tio, iuj el tiaj timoj eĉ estas tute senraciaj. Mia amikino sur fejsbuk demandis min (ŝi pensas, ke ĉiuj fizikistoj devas scii pri nuklea fiziko!) ĉu danĝeraj radioj el japanio ne iros al la tavolo ozono kaj de tie ne efikos en Kalifornio?! Ĉu ŝi ne devas aĉeti medikamentojn kontraŭ radiado? Usono kaj Britio rapide vokas siajn helpantojn (kvankam dementas sed) por preventi venontajn skandalojn se per iu eteta ŝanco tiuj civitanoj de iliaj landoj estus submetitaj al radiado. Nia amiko Cindio skribas, kiel tia timo povas preventi helpojn al bezonantaj japanoj.

Meze de tio ĉio, tamen la veraj herooj estas japanaj laboristoj de la atomcentraloj kiuj laŭvole restis, riskis siajn vivojn kaj sanojn kaj faras ĉion eblan por preventi pli grandan katastrofon. Por savi tiujn ordinarajn homojn kiuj ne povas fari ion. Ja! Mia tutkora kaj la plej sincera saluto al tiuj nekonataj herooj. Ilia ago estas la plej trafa mezuro por forto de la homa spirito. Mian respekton al ili. Laŭdoj de tiuj kuraĝaj viroj kaj virinoj en:

The Gaurdian
CNN
Human Events

P.S 1: Mi mem ne ege favoras la nuklean energion (kvankam ankaŭ ne estas arde kontraŭ ĝi) sed troigo kaj senracieco ĉagrenas min.
P.S 2: Tiu grupo da laboristoj (kiuj ne ĉiuj estas laboristoj de atomcentraloj sed ankaŭ policanoj, fajrobrigadistoj kaj armeanoj) nomiĝas ’Fukushima 50’. Ili estis ĉirkaŭ 180-200 personoj kiuj laboris en grupo da 50.

3 commentaires:

Tonyo a dit...

Mi havas la saman opinion kiel vi. Radiado kaj radiaktiveco estas tre timigaj fenomenoj por tiuj kiuj ne konas ilin, pro sia nevideblo, la asociiĝo kun armiloj, la historio kaj multaj aliaj cirkonstancoj.

Tamen, por homoj kiuj iom konas ilin, temas pri unu plia el multaj riskoj kiujn ni renkontas ĉiutage, kaj kiujn oni devus alfronti per la kutima racia analizo, kiu pesas avantaĝojn kaj danĝerojn.

Do, ne mirinde ke estiĝas tiaj konfliktoj, en kiuj multaj homoj respondas emocie, dum aliaj ĉagreniĝas pro ties ĉi reagoj.

Mi mem laboris en nuklecentraloj, kaj tute ne mirigas nek timigas min la bildoj pri homoj vestitaj blanke por kontroli radiadon, nek la grandaj tuboj kondukantaj varmon, sed mi komprenas ke por multaj tio signifas la nekonatecon, kaj tial ili tre ofte troigas sian respondon kaj agas emocie.

Nu, kion fari. La debato estas nun tre emocie ŝarĝita. Ni esperu ke la akcidento en Japanio ne finiĝu per katastrofo, kaj poste ni analizu la konsekvencojn. Eble la konkludo tiam estos ke la riskoj estas neakcepteblaj, sed ankaŭ mi esperas ke tiu konkludo aŭ la mala estu atingata iom racie.

Mi aliĝas al la laŭdo al la heroaj batalantoj kontraŭ la radiado. Mi konas homojn kiuj laboras en similaj taskoj en mialandaj centraloj, kaj mi ne povas eviti frostotremon ĉe la penso pri la sorto de la japaniaj kolegoj.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Mi plene konsentas kun la opinioj de Beĉjo kaj Tonyo.

Toño a dit...

Finfine mi blogis iom pli longe pri la afero: http://www.delbarrio.eu/blo/2011/03/timo-sento/