29 avr. 2011

Malamiko povas iĝi prezidento

Kvankam miaopinie ne konvenas atribui meritojn (bonajn aŭ malbonajn) al iu nacio surbaze de ĝeneraligoj de sintenoj de grupo da ĝiaj anoj, tamen iam okazas, ke ni ricevu fortan impreson rilate al iu nacio pro konsciaj aŭ nekonsciaj sintenoj de iuj el ĝiaj anoj alfronte al ordinaraj aŭ eksterordinaraj eventoj. Kelkfoje eventoj turnas nian atenton direkte al iu nacio ne kiel aro da diversaj personoj sed kiel unu kolektivo.

Tia evento okazis kiam en Ĉilio savo de ministoj transformiĝis al internacia sensacio. Sukceso de la savoperacio kiu per milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo spektiĝis, alportis laŭdon al registaro de Ĉilio kaj al ĉilianoj.

Simile sintenoj de japanoj post la lastatempa tertremo/cunamo kaŭzis respekton kaj laŭdon por ili. La mondo laŭdis sintenon de japanoj kiuj post tiu natura katastrofo ne lasis sin fali en ian postan ĥaoson, ne ŝtelis, pacience eltenis suferon kaj atendis alvenon de helpoj (ankaŭ ĉi-tie).

Bedaŭrinde nun mi havas malplaĉan impreson rilate al debatoj kiuj en Usono ekzistas (kaj persistas) ĉirkaŭ naskiĝo de s-ro Obama. En Usono ekzistas diversaj organizaĵoj por protekti la landon kontraŭ danĝeroj (CIA, FBI, hejmlanda sekurorganizo, ministrejo por justeco, k.t.p). Esti naskita en Usono kaj esti ĝia civitano ne estas nur ceremonia kondiĉo por iĝi prezidento de tiu lando sed ankaŭ estas ege grava por ĝia sekureco. Ĉu pridubantoj de naskiĝo de s-ro Obama en Usono vere pensas, ke tiom da organizaĵoj ne estas plenumintaj siajn taskojn kaj ne estas detale studintaj vivhistorion de s-ro Obama? Kiom ampleksa devas esti komploto por siletigi ĉiujn el tiuj organizaĵoj?

2 commentaires:

Toño a dit...

Memoru ke en ĉiuj konspiraj teorioj, la rezonado kondukas al plia firmigo de la komplotemo. Ĉiuj sekurorganizaĵoj estas parto de la komploto, kio pruvas pli la fiecon de la komplotistoj, kaj se vi dubas pri tio, nu certe ankaŭ vi estas komplotero.

::júbilo::haku:: a dit...

tamen se la sekuragencuoj mem estas parto de la komploto... kiu povas malkovri la veron?