18 avr. 2011

Novaj proceziloj

Longtempe mi ne estas skribinta en mia blogo. Tio estas ĉar lastatempe mi estis ege okupata per mia laboro kaj bedaŭrinde aferoj rilataj al mia laboro ne glate iris (kaj ankoraŭ ne glate iras). Depost mia lasta blogskribaĵo pri komputilaj proceziloj, dum longa tempo mi ne skribis ĉi-rilate. Tamen tio ne signifas, ke mi ne sekvis novaĵojn ĉi-teme. Fakte dum tiu periodo multaj eventoj okazis kaj estis interesaj novaĵoj. Hodiaŭ mi skribas pri kelkaj el tiuj novaĵoj kaj esperas, ke iuj legantoj trovos ilin interesaj.

Unue pri porceziloj konstruitaj surbaze de konceptoj disvolvitaj de la brita firmao ARM; lastatempe kiam mi skribis ĉi-rilate ankoraŭ ne ekzistis iu ekzemplo de la komputantaj elementoj ’cortex a9’. Nun tie estas aĉeteblaj produktoj kiuj uzas tiajn elementojn; la tabuletaj komputiloj “xoom“de la firmao motorola (uzas procezilon tegra2 de la firmao nvidia. En ĝi estas du komputantaj elementoj cortex a9 aldone al alia elemento por grafikaj kalkuloj), la tabuleta komputilo ’galaxy’ de la firmao samsung (ankaŭ uzas aŭ tegra2 aŭ la procezilon exynos 4210 de la firmao samsung - en kiu estas du komputantaj elementoj cortex a9). Kaj lastatempe ’blackberry playbook’ de la kanada firmao ’research in motion’ (RIM - esploro en movo). Ĝi estas la unua produkto en kiu oni uzas la procezilon omap4430 de la firmao ’texas instruments’ (enhavante du elementojn cortex a9). Eble mi pliposte skribos pli detale pri teknikaj aspektoj de la elementoj cortex a9. Sukceso de la tabuleta komputilo ipad de la firmao apple montris, ke merkato de la tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj povas esti ege profitdonaj.

Ĉiuj novaĵoj ne estis pri proceziloj surbaze de komputantaj elementoj projektitaj de la firmao ARM (cortex a8, cortex a9 kaj lastatempe cortex a15). La firmao ’amd’ ankaŭ plenpotence envenis en la merkato de ultraporteblaj komputiloj. Ĝi prezentis procezilojn surbaze de la koncepto “Fusion“ (kunfandiĝo). La firmao mem nomas ilin akcelataj procezantaj elementoj (Accelerated Processing Unit - APU). La firmao intel kiu konkuras kun la firmao ’amd’ ankaŭ prezentis similan koncepton kaj nomis ĝin ’sandy bridge’. Tamen en unua paŝo la koncepto fusion de la firmao amd estis pli sukcesa. Unue ĉar ili estis pli rapide aĉeteblaj. Kvankam rilate al potenco la komputantaj elementoj en ’fusion’ estas ofte malpli potencaj ol tiuj de ’sandy bridge’ sed ili estas ankaŭ malpli multekostaj. La koncepto fusion de la firmao amd havas alian avantaĝon kompare al ’sandy bridge’ de la firmao intel. Ambaŭ kombinas ĝeneralajn komputantajn elementojn kun elementoj por grafikaj kalkuloj. Ĝuste flanke al tiu grafika kalkulelemento la produktoj de amd estas ege pli potencaj ol produktoj de intel kaj tio faras ilin pli allogaj.

La lasta novaĵo estis tio, ke la firmao mips ankaŭ prezentis koncepton ’mips64 prodigy’ por merkato de tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj. Ĝi estas la unua vere 64-bita elemento kiu prezentiĝas por tiaj produktoj (ĝis nun ĉiuj proceziloj de la firmao arm estas 32-bitaj).

Tio ĉio heroldos baldaŭan alvenon de novaj pli potencaj produktoj en la sektoro de tabuletaj kaj ultraporteblaj komputiloj.

4 commentaires:

Anonyme a dit...

Ankaŭ "iPad 2" havas Cortex-A9 ... laŭdire.

becxjo a dit...

Tio ne estas certa. Apple uzos la procezilon A5 en ipad2 sed ankorau ne estas certa cxu la procezilo uzos komputantajn elementojn cortex a8 au cortex a9.

Anonyme a dit...

La aparato estas jam vendata, de pli ol 5 semajnoj: http://en.wikipedia.org/wiki/Apple_A5

becxjo a dit...

Jes vi pravas! Mi nun vidis tion! Fakte mi ne tiom sekvas novajxojn pri iphone kaj ipad.