27 mai 2011

De kie al kie!

Hodiaŭ mi kiel kutime tralegis novaĵojn pri konflikto inter Israelo kaj palestinanoj. Pensante pri tio, ke kiel eblas supervenki malfidon, timon kaj malamon inter du popoloj mi serĉis pri historiaj similaj okazoj. Unu ekzemplo kiu tuj venis al mia memoro estis longdaŭra malamikeco inter germanoj kaj francoj (nu la du konfliktoj ne estas absolute similaj kaj ekzistas malsimilecoj inter ili). Por iomete pli lerni pri tiu ĉi ekzemplo mi specife rigardis historion de Alzaco-Loreno sur Vikipedio. Tio estas regiono kiu dum la du mondmilitoj estis alterne konkerita de tiuj du popoloj. En tiu ĉi blogero tamen mi ne intencas skribi pri rilato de tiu ĉi ekzemplo kaj konflikto en la mezoriento. Mi deziras skribi pri alia afero kiun mi lernis legante Vikipedion. Post restabli sian regnon super la regiono, la registaro de Francio rapide kaj draste ŝanĝis lingvan karakteron de la regiono. Sed pli ŝoke ol tio mi lernis, ke en Eŭropo kvar nacioj Francio, Andoro, Monako kaj Turkio (kvankam multaj eŭropanoj ne rekonas ĉi-lastan landon eŭropa) ne estas aprobintaj la konvencion por agmanieroj rilataj al protektado de naciaj minoritatoj. Interesa!

2 commentaires:

Kontakto a dit...

Interese, sed ja ŝokie samtempe.
Se iam vi emos verki pli longan artikolon pri tio al revuo Kontakto, ni malfermas =)

amike
Rogener
kontakto.tejo.org

becxjo a dit...

Dankon! Nuntempe bedaurinde mi ne kapablas pasigi tempon por pli serioza verkado. Tamen mi cxiam sxatas kunlabori kun la tre bona revuo Kontakto.