30 juin 2011

Nelingvaj debatoj pri lingvaj aferoj

Per du blogeroj (tie kaj ĉi-tie) en tiu ĉi mem blogo mi skribis pri ekzemploj kiuj montras kiel nelingvaj kialoj povas influi lingvajn decidojn. La unua ekzemplo estis kiam prezidento de Irano dekretis malpermeson de uzado de la vorto ’Pizza’. Alia estis pri nomo de la gripo H1N1 kiu iĝis epidemio pasintjare. Ĉi-rilate nenio estas pli polemika kaj politike motivita ol nomoj de landoj? Esperantistoj jam bone konas konfliktojn tiu-rilatajn [mi pensas, ke ankoraŭ iuj esperantistoj disputas pri du nomoj Rusio kaj Ruslando].

Jen alia ekzemplo de tiaj influoj kaj intervenoj; lastatempe la registaro de kartvelio estas petinta, ke aliaj ŝtatoj uzu la anglan formon ’Georgia’ anstataŭ la rusa versio ’Gruziya’ por nomo de tiu lando. Ĝis nun Sud-Koreio estas akceptinta tiun ĉi peton sed ekzemple Litovio estas espriminta, ke ĝi ne vidas neceson por tia ŝanĝo. Kompreneble la plej kolera reago al tiu decido venas el Rusio (mi diras kompreneble ĉar la rusa reago estas motivita de politika malamikeco same kiel decido de Kartvelio estas tia).

Mi mem pensas, ke tiu decido de Kartvelio ne estas lingvistike ĝusta kaj farebla. La nomo de landoj en diversaj lingvoj dependas je evoluoj de tiuj lingvoj mem. Por neniu estas surprizo, ke ni perslingvanoj nomas Germanion ’Almajn’, Hungario estas ’Maĝarestan’ kaj Polando nomiĝas ’Lehestan’ [la afiksoj ’estan’ aŭ ’istan’ en la persa estas kiel la afiksoj ’ujo’ kaj ’io’ por nomoj de landoj en Esperanto. Tiel ekzemple ’Golestan’ estas florĝardeno ĉar ’gol’ en la persa estas floro]. Se en aliaj slavaj lingvoj oni uzas variantojn de nomo kiu proksimas al la rusa formo ’Gruziya’, tio ne devas esti surpriza. En la persa lingvo, ni nomas Kartvelion ’Gorĝestan’. Estas interesa lerni, ke kartveloj nomas sian landon ’Sakartvelo’. Tiel la esperantlingva formo de nomo por tiu lando estas proksima al nomo kiun ĝia loĝantaro mem uzas por nomi sian landon.

Aucun commentaire: