22 juin 2011

Pri ŝanĝoj

Aliloke mi estas skribinta pri ĝenerala sinteno pro kiu ŝanĝoj estas rezistataj kaj oni prefereas reteni nunan situacion de iu afero laŭeble neŝanĝota. Tio estas ĉar kutimoj ofte konsideriĝas kiel alportantoj de komforto dum novaj aferoj kunportas necertecojn. Saĝeco postulas, ke oni ne forlasu jam funkciantan elementon por anstataŭigi ĝin per nova elemento kies bona funkcio ne estas jam elmontrita. Neniu saĝa homo iras elpensi kaj inventi ion anstataŭ rado (ĝis kiam inventado de tio estas tute necesa). Drastaj ŝanĝoj iĝas eĉ pli malfacilaj kiam iu produkto konsistas el granda nombro da komplekse interkonektitaj elementoj. Ĉi-tie mi ŝatas skribi pri du ekzemploj.

En ambaŭ miaj laborlokoj (la antaŭa kaj la nuna) ni uzas softvaron Matlab por kalkulaj bezonoj. Ĝi estas multekosta softvaro kiun universitatoj kaj esplorcentroj aĉetas, sed ekzemple mi persone ne povas facile aĉeti ĝin (ekzistas malmultekosta varianto por studentoj sed al ĝi mankas multaj eblecoj de la kompleta versio). Diversaj senpagaj softvaroj estas disvolvitaj por fari samajn taskojn kiel Matlab. Du el la plej bone konataj de tiaj softvaroj estas GNU Octave kaj Scilab. Bedaŭrinde je nivelo de kalkul-rapido ambaŭ perdas je Matlab. Mi ne scias kialon de tio pri GNU Octave sed pri Scilab tiel ŝajnas, ke kelkaj eroj de tiu softvaro uzas rimedojn realigitaj per la programlingvo FORTRAN. Programistoj scias, ke kodoj rezultataj de FORTRAN estas malpli rapidaj ol kodoj de samaj algoritmoj rezultataj de la programlingvo C. Nuntempe la softvaro Scilab estas tiom disvolvita, ke ŝanĝi tiujn erojn estas ege malfacila tasko. Malgraŭ tio la prizorgantoj de la projekto promesas ŝanĝi tiujn erojn en la versio 6.

Alia ekzemplo estas aŭtomobiloj. Lastatempe unu pneŭo de mia aŭtomobilo rompis, kaj ĉar depost aĉeto mi estis uzinta tiujn samajn pneŭoj, mi finfine decidis ŝanĝi ĉiujn pneŭojn. Mi aldonis ŝanĝon de motoroleo kaj ankaŭ petis, ke riparisto faru regulan kontrolon de la aŭtomobilo. Kiam mi forlasis la aŭtomobilon oni taksis koston je 500 USD. Tamen mi sciis, ke la fina kosto por prizorgo de la aŭtomobilo plejeble estas pli alta. La posta tago riparisto telefonis kaj sugestis, ke mi aldonu iujn aferojn al listo de prizorgoj. Unu el la aldonaĵoj estis taktakordiga rimeno (kiun oni devas ŝanĝi post veturo je certa distanco). Tio estis la plej multekosta aldonaĵo al la listo de prizorgoj kaj fine mi devis pagi ĉirkaŭ 1600 USD por la listo (nuna valoro de mia aŭtomobilo probable ne estas pli ol 2000 USD)!

Hodiaŭaj aŭtomobiloj bezonas multekostajn kaj regulajn prizorgojn. Granda nombro da homoj laboras por tiaj riparoj kaj prizorgoj. Pensu pri motoro de via aŭtomoblo! En ĝi okazas etaj eksplodoj je grandega kadenco. Forpuŝaj kaj entiraj frapegoj devas transformiĝi al rotacio (iam la firmao Mazda produktis aŭtomobilojn en kiuj estis rotaciaj Wankel-motoroj). Ne estas mirinda, ke motoro bezonas regulan prizorgadon. Mezume maksimuma rendimento de eksplodmotoroj estas ĉirkaŭ 20% (t.e. nur 20% da kemia energio transformiĝas al mekanika movo). Nun pensu pri elektraj motoroj! Iliaj rendimentoj estas pli ol 80% (t.e. pli ol 80% da elektra energio transformiĝas al mekanika movo). Ili ne bezonas oleon. Ne okazas eksplodetoj en ili kaj dekomence la movo estas rotacia. Ili ankaŭ ne bezonas taktakordigan rimenon! Se aŭtomobiloj kun elektraj motoroj estus pli uzataj, kiom da homoj perdus siajn laborojn? Eble multaj aŭtomobil-riparistoj.

1 commentaire:

zooplah a dit...

Vere. Mi aĉetis biciklon, kiu funkciis per serio da dentradoj. Sed kiam la meĥanismo eluziĝis, la biciklo ne estis riparebla, ĉar neniu sciis, kiel ripari biciklon kun tia sistemo.

Nu, la programlingva problemo estas solvebla, eble ne facile. Ĉiuj GCC-aj programlingvoj estas interkongruaj. Oni povas libere kunmiksi la lingvojn. Ekz-e mi ŝategas Paskalon, do oni povus uzi la datumtipo-sekurecon de Paskalo kune kun la ampleksaj bibliotekoj de C, kaj GCC povus bindi la diversprogramlingvajn modjulojn senprobleme.