6 août 2011

Denove sen laboro

Mi pensas, ke ĉefe pro financa situacio de Usono mono mankis al universitato en kiu mi laboris. Ĉiuokaze mia kontrakto tie estis portempa kaj post finiĝo de la kontrakto oni decidis ne renovigi ĝin. Tiel mi denove iĝis senlaborulo kaj ĉar mia vizo en Usono estis dependa de mia laboro, tial mi devis reveni al Kanado. Nun mi serĉas laboron kaj ege angoras. Tiel ŝajnas, ke dum iom da tempo pro angoro mi ne havas spiritan pretecon por skribi blogerojn. Ni vidu kio okazos pliposte.

6 commentaires:

Russ Williams a dit...

Sukceson al vi en la serĉado!

Cosi a dit...

Bonŝancon!

Steven Brewer a dit...

Mi bedaŭras -- nepre kontrolu ĉu estas taŭga posteno ĉe UMass Amherst.

Tonyo a dit...

Ho, mi multe bedaŭras. Bonŝancon!
Ĉu vi povos resti en Kanado?

becxjo a dit...

Jes Tonyo. Mi plu estas civitano de Kanado kaj teorie neniu povas forpeli min for de tiu lando. Nun trovi laboron kaj havi monon estas alia afero!

Anonyme a dit...

Espereble la afero solviĝos.

Maria Sandelin, Svedujo