25 sept. 2011

Demando

Mi rigardis la animeon "nepo de Nurarihjun" kaj tiu demando venis al mi; kial inter ĉiuj jokajoj (monstroj en la japana tradicio, sed mi prefaras meti esperantigitan vorton anstatŭ skribi monstro) Nurarihjun estas estro? En la japana tradicio li estas priskribita kiel maljuna viro kiu eniras domojn kiam domanoj forestas. Tiam li manĝas, trinkas kaj agas kiel la domo estas lia. Sed almenaŭ laŭ priskriboj de Vikipedio li ne ŝajnis tiom forta al mi. Kial aliaj jokajoj devas esti subuloj de li? Mi ne komprenis tion!

4 commentaires:

JoNiDa a dit...

Saluton amiko, mi ne scias ion pri tiu Nurarihjun, sed mi scias ke pli interesas min kiel mi povas vivi mian vivon plej eble agrable por mi kaj miaj kunuloj. Tion mi studas per la libro "Livets bog" (= Libro de la vivo) en la dana kiu parte jam estas tradukita en Esperanton:
https://sites.google.com/site/dalmose/martinus-kosmologio

Amike, Jonas

fotono a dit...

Nurarihjun, pli ĝuste Nurarihjon laŭ japana elparolo, origine estas onomatopeo pri la stato tro glitiga por ke oni ekprenus. Tiu ĉi onomatopeo iĝis ankaŭ la nomo de tiu jokajo, kiu havas tia stato.

Nurarihjon origina nek estas estro, nek loĝas en domo de homoj. Ambaŭ karakteroj estas el verkoj de iuj modernaj verkistoj.

Kial tiuj verkistoj loĝigis Nurarihjon-on en domo de homoj? Kial tiuj verkistoj estrigis Nurarihjon-on? Mi ne scias kial, sed tio estas demando pri la artaĵo. Mi kredas, ke la artaĵo ĉiam bezonas ian freŝan ideon kontraŭ komuna saĝo.

bonulo a dit...

Laŭ la vikipedia paĝo pri la jokajo Nurarihjon ĝi unuafoje estis priskribita kiel estro de jokajoj en la ilustrita libro pri jokajoj "Jokaj-gadan-zensju (1929)" verkita de la folkloristo Morihiko Fuĝisaŭa. Sed kiel Fotono jam diris Nurarihjon origine ne estis estro de jokajoj, kaj la karakteron "Nurarihjon estas estro de jokajoj" estas aldonita de li. :)

becxjo a dit...

Dankon fotono kaj bonulo pro viaj respondoj.