11 nov. 2012

Mia propono por Nobelpremio por paco

La 9-an de Novembro estis naskiĝdatreveno de la usona sciencisto, Carl Sagan. Apud esti sciencisto, li ankaŭ estis granda instruisto. Inter ni, li estas plej konata pro siaj provoj por popularigo de la scienco. Por peni konatigi nefakulojn pri fascinaj aspektoj de la scienco kaj la scienca kono. Carl Sagan estis granda humanisto kiu opiniis edukado estas grava perilo por bono.

Unu tago post naskiĝdatreveno de Carl Sagan, la mondo okazigis tutmondan tagon por agado Nome de la pakistana 14-jaraĝulino Malala Jusafzai. La okazo estiĝis ĉar ĝuste unu monato antaŭ naskiĝdatreveno de la granda instruisto usona, Carl Sagan (la 9-an de Oktobro de ĉi tiu jaro) oni estis atencinta kontraŭ la juna studentino. Ŝia kulpo? Ĉar malala deziris ĉeesti lernejon kaj lerni!


Mi ĉiam inklinas naive pensi, ke solvo kontraŭ necivilizaĵoj ne estas detruo kaj perforto, sed edukado kaj klerigo. Miaopinie talbanojn malpli timigas soldatoj kaj bomboj de la okcidentaj potencoj ol 14-jaraĝa knabino kiu deziras lerni. Ĉiuokaze kontraŭ la usonaj bomboj, talibanoj havas sinmortemajn teroristojn. Abomeno naskas abomenon kaj detruo sekviĝas per detruo. Malfacile eblas mortigi patrojn, fratojn kaj filojn de familioj, poste diri, ke nu ili kulpis nun venu kaj ŝatu nin! Edukado estas alia afero. Kontraŭ ĝi, talibanoj iom post iom iĝas senrimedaj. Kontraŭ klerigado, ili grade perdos volontulojn kiuj estas pretaj por morti pro senbazaj kaj kontraŭraciaj ideoj.

Certe mi komprenas, ke la afero ne estas tiel simpla. Klerigado ne donas rezulton en du, tri tagoj. Sed kion pli oni perdas, lasante tempon al klerigado? Jam depost 2001 (11 jaroj antaŭ) oni provadas vojon de bomboj kaj perforto.

Malala Jusafzai estas simbolo. Enkorpiĝo de kuraĝo. Al multaj en pli feliĉaj partoj de la mondo edukado estas rajto facile atingebla (kaj kelkfoje malgraŭvole donita). Sed Malala devas batali por havigi tiun ĉi rajton al si mem. Tial mi trovis, ke ŝi meritas esti apogita. Ŝi meritas esti centro de klerigaj agadoj. Feliĉe ekzistas petskribo kiu celas proponi ŝin por ricevado de la Nobelpremio por paco. Mi ŝatas Esperanton, sed pensas, ke Malala pli meritas tiun premion. Tial mi subskribis le petskribon. Sube mi metas, ligilojn al tiu ĉi petskribo en diversaj lingvoj kaj en diversaj landoj. Vi, kara leganto, decidu vi mem, ke ĉu vi deziras apogi tiun proponon aŭ ne.


La bildo estas laboro de Nick Anderson el Huston Chronicle (ĉi tie). Sur ĝi oni legas armilon de amasklerigado (kontraste al armiloj por amasmurdado).

17 juin 2012

Freneza tempo en Kanado

Lastatempe oni pli aŭdas la nomon de Kanado eble pro krimoj aŭ malfeliĉaj eventoj.

... aŭ eble mi tiel pensas nur ĉar mi loĝas ĉi-tie sed vere nenio eksterordinara ekzistas pri Kanado. 

Unue estas rakonto de tiu aktoro de pornografiaj filmoj, Luka Rocco Magnotta. Li murdis studenton, tranĉis kaj per poŝto sendis korpopartojn de la murdito al oficejoj de politikaj partioj. Polico serĉis lin unue en Kanado kaj poste en Francio. Finfine li arestiĝis en Berlino en Germanio. Rilate al evento iu instruisto eksiĝis de sia posteno ĉar li spektigis filmon de tiu murdo en sia klaso en lernjo [la murdinto mense malsana, la instruisto stulta].

Due estas rakonto de tiu stultulo kiu iras al vendejcentro Eaton en la urbocentro de Toronto kaj pafas por mortigi sian malamikon. Ambaŭ la murdinto kaj murdito apartenis al stratagangsteroj. Torontanoj ne estas fremdaj al tiaj eventoj. Jam en 2005 krucapafado inter stratgangsteranoj kaŭzis morton de preterspektanto en loko proksima al la vendejcentro Eaton. Por mi la lastatempa evento estis ŝoka, ĉar mi mem de tempo al tempo iras al tiu vendejcentro.

Trie estas evento pri tiu laboristo de sekureca firmao kiu pafmortigis tri el siaj kolegoj, ŝtelis monon de monportanta kamiono kaj poste iris al landlimo de Kanado kaj Usono. Finfine tiu stultulo iris al la duganisto kaj prezentis sin por trapasi la landlimon! Nu! Duganaj oficieroj arestis lin kaj nun li estas survoje al malliberulejo en Edmontono.

Bedaŭrinde en Kanado krimoj estas ĉie ĉirkaŭ ni. Sed alia aspekto estas, ke tiuj lastatempaj krimuloj estas eĉ ne kompetentaj krimuloj!  

La lasta evento estas bedaŭrinda akcidento kiu okazis hieraŭ kaj persono mortis ĉar scenejo por spektaklo de la brita muzikgrupo Radiohead en Toronto disfalis.

9 juin 2012

Vizaĝo de militoj en la dudekunua jarcento

Ĉi-tie mi antaŭe estas jam skribinta pri informadika milito kiu okazas kontraŭ nuklea programo de la islama respubliko en Irano. La unua indiko de tiu milito estis la damaĝig-programo StuxNet. Kaj pli lastatempe aperis damaĝig-programo flamo (en. Flame). Sed kio ĉi-tie estas malsimile de ĉiu-taga situacio, kiam ĉiu-tage multaj damaĝigaj-programoj aperas kaj kopias sin sur komputiloj ĉirkaŭ la mondo? Kial oni nun parolas pri informadika milito kaj ne ĉiutaga malica misfaro? Nu! Tio okazas ĉar ekzistas malsameco inter ĉiutaga damaĝigaj programoj kaj ĉi-supre menciitaj programoj. Unue ili estas direktitaj al unu specifa celo. Ekzemple kvankam la damaĝiga programo StuxNet troviĝis en komputiloj en diversaj lokoj ĉirkaŭ la mondo, tamen ne estis malfacile dedukti, ke ĝi estis direktita al nukleaj instalaĵoj en Irano. Tio estas la fakto ankaŭ ĉirkaŭ la programo 'Flamo'. Kial informadika milito kontraŭ la islama respubliko?

Post du militoj en Irako kaj Afganio, Usono ne deziras komenci alian militon en la mezorieno. Tamen ankaŭ ĝi ne povas resti nenionfaranta kontraŭ minacoj (ĉu veraj aŭ artefaritaj). Tial ekzemple Usono uzas senpilotajn aviadilojn por fari atakojn kontraŭ Talibanoj kiuj estas en Pakistano. Same en Irano pere de spionoj kaj informadika sabotado, ili malhelpas reĝimon de la islama respubliko. Avantaĝo estas, ke tiaj atakoj, malpliigas pravecon de komenco de armita milito por kontraŭataki.

Ambaŭ mortigatakoj pere de senpilotaj aviadiloj kaj informadikaj atakoj montras, kiel militoj en la 21-a jarcento okazos. Novaj militoj okazas de mallumaj ĉambroj, antaŭ ekranoj kaj en formo de komputilaj ludoj. Tamen ili ne estas ludoj. En alia flanko veraj homoj (malamikoj) mortas kaj veraj damaĝoj okazas. En kazo de StuxNet, por la unua fojo komputila damaĝig-programo kaŭzis akcelon kaj malakcelon de motoroj rezultigis damaĝn en centrofugilojn en nukleaj instalaĵoj de la islama respubliko. La programo 'Flamo', estis pli por akiri informoj for de atakitaj komputiloj sed en tiu okazo ankaŭ ni vidas treege ellaboritan kreaĵon. Tio estas por la unua fojo, ke damaĝiga programo kapablas ricevi t. n. sinmortigan ordonon por forviŝi sin for de atakitaj komputiloj. Tiel ĝi ne permesas riveliĝon de kodo de la programo.

Ni esperu, ke tiaj novaj teknologioj nur uziĝu por militi t. n. malbonulojn (laŭ usona registaro, ĉiu kiu staras kontraŭ ilia deziro). Timiga estas tiam, kiam ili falas en manoj de malbouloj kaj uziĝos por krei teroron.

25 févr. 2012

Pri aŭtomataj tradukservoj

Mi komencis uzi interretajn aŭtomatajn tradukservojn kiam mi estis jam en Eŭropo. Tiutempe ankoraŭ la tradukservo de Guglo ne ekzistis. Mi ĉefe uzis ĝin por trovi vortojn pri kiuj mi dubis sed proksimume jam konis. Tiusence mi uzis ilin, plie kiel interreta vortaro kaj ne por traduko de kompleta frazo. Je ĝia komenco mi unu aŭ du foje provis tradukservon de guglo.

Nu! Tiutempe la servo ankoraŭ ne estas bona kaj rezultoj ne tiom akceptebla. Vortoj ne elektiĝis adekvate kaj frazoj gramatike estis teruraj. Tiam mi lernis, ke mi produnte alfrontiĝu al tiaj aŭtomataj tradukservoj. Jaroj pasis, kaj mi ege malpli uzis tiujn servojn ĝis kiam mi laboris en la universitato Ryerson. Barata kolego estis verkinta artikolon kaj sendi ĝin al kanada scienca revuo. Kiel kara leganto eble jam scias, en kanado ekzistas du oficialaj lingvoj. Kvankam ne necesis aperigi la tutan artikolon en tiuj ambaŭ lingvoj, sed mia kolego devis krom la originala lingvo angla almenaŭ verki resumon franclingvan por sia artikolo. Tiel ŝajnas, ke li estis provinta fari tion si mem.

Post iom da strebo li estis trovinta, ke mi jam scipovas la francan. Tial li venis al mi kaj demandis, ke ĉu mi povas helpi lin. Mi respondis jes kaj petis ke li donu lian anglalingve verkitan resumon por, ke mi traduku ĝin al la franca. Li faris tion sed ankaŭ sendis franclingvan tradukon de tiu resumo farita de la tradukservo de guglo. Vidinte ĝin mi estas plaĉe surprizata. La kvalito de tiu traduko estis ege pli bona ol tio kion mi atendis. Vortoj estis pli ĝuste elektitaj kaj kvankam gramatiko ankoraŭ ne estis seneara sed almenaŭ pli akceptebla. Fakte kvalito de tiu aŭtomata traduko estis tiom bona, ke mi nur bezonis iom modifi ĝin por fari bonan tradukon de la resumo kaj sendi ĝin al mia kolego.

Post tiu tago mi en aliaj okazoj provis aŭtomatan tradukservon de guglo (neniam malprodunte, ne sen post kontrolo kaj neniam cele al seriozaj aferoj), kaj ĉiam estis impresita de ĝia pliboniĝo. Mi pensas, ke rezultoj de la tradukservo ne havu iun saman kvaliton por ĉiuj lingvoj, sed aldono de Esperanto al tiu servo estas ja bona novaĵo.

19 févr. 2012

Konflikto kiu povas rezultigi militon

Tra longega tempo dum kiu mi ne skribis ĉi-tie, multaj aferoj okazis. Mi deziris skribi pri kelkaj el ili sed ne faris tion kaj nun plu ne estas certa, ke ĉu mi sukcesos skribi pri pasintajn okazaĵojn kiuj plu ne estas aktualaj. Tial mi hodiaŭ skribos pri nur unu afero kiu ankoraŭ estas aktuala. Alfrontiĝo kiu jam de iom da tempo ekzistis inter la islama respubliko en Irano kaj Israelo kaj ĝis nun ĉefe okazis en ombroj iĝis videbla antaŭ okuloj de la ordinara publiko. Malgraŭ tiu fakto, ke ĉiu povas ligi eventojn al unu el la du flankoj de tiu konflikto, tamen ankoraŭ ne eblas laŭjure pruvi ilin (tio povas esti pro tio ke aŭ materiaj pruvoj ne estas sufiĉaj aŭ eble pro tio, ke politika volo por eniri grandskalan militan alfrontiĝon ankoraŭ mankas al ambaŭ flankoj).

Oni devas agnoski, ke kaŝoperacioj de Israelo ĝis nun estis pli sukcesaj. Jam en junio 2010 la informadika vermprogramo Stuksnet sukcesis kripligi nukleajn inastalaĵojn en Irano. Ĝis nun almenaŭ kvin personoj rilataj al la nuklea programo en Irano estas murdintaj. Diversaj okcidentaj amaskomunikiloj atestas, ke Israelo iel ludas rolon en tiuj murdoj (sen laci materiajn pruvojn). Kelkaj suspektindaj eksplodoj en nukleaj kaj armeaj instalaĵoj en Irano ankaŭ eble povas ligiĝi al tiaj kaŝoperacioj (ezkemple tiu eksplodo proksime al la urbo Isfahano). Kompare al tiuj sukcesaj atingoj, la islama respubliko ne estas elmontrinta sukcesan kapablon por frapi israel-rilatajn celojn. Se akcepti, ke bombatakoj en Barato, Kartvelio kaj Tajlando estas plenumitaj laŭ ordo de la islama respubliko aŭ pere de ĝiaj agentoj, tiam ili nur montras ke la islama respubliko ne estas sufiĉe kapabla por plenumi tiajn kaŝoperaciojn. Preskaŭ ĉiuj el tiuj atakoj malsukcesis.

Demando estas tio, ke ĉu israelo atakos al Irano? Respondon al tiu demando mi ne scias. Malgraŭ tio mi estas preskaŭ certa, ke se Israelo komencos militon kontraŭ Irano ĝi sole ne kapablos daŭrigi ĝin kaj tio rezultigos, ke Usono ankaŭ devas interveni en tiu milito (favore al Israelo kompreneble). Kompreneble Usono havas militan kapablon por detrui Iranon kaj forigi minacon (laŭ la Okcidento) estigitan de la islama respubliko, sed mi dubas, ke la usona registaro volas fari tion. Post Afganio kaj Irako mi dubas, ke alia milito estos populara ĉe la usona publiko. Ankaŭ ĉu Obama kiel ricevinto de Noberpremio por paco riskos komenci militon kiu povas esti ege pli longa kaj dolora kompare al la du antaŭaj militoj?

Al mi tiel ŝajnas, ke ĝis iom da tempo Usono kontentigos sin je pli severaj ekonomia embargo kaj punoj kontraŭ financaj organizaĵoj de la islama respubliko. Dum tiu periodo Usono devas malfacile strebi por malhelpi atakon de Israelo kontraŭ la islama respubliko en Irano.

15 janv. 2012

Memoroj de senmakula milito

Mi imagas usonanon kies avo estas batalinta dum la dua mondomilito. Por tia pesono, lia/ŝia avo estas heroo, liberiganta la mondon for de horora hitlera regimo. Dokumentaj filmoj pri tiu milito ofte montras, kiel senmakule la aliancaj soldatoj estas batalintaj kaj kiel tio, ke tiuj soldatoj estas bonvenigitaj kiel herooj en per ili liberigitaj landoj. Tiel dokumentoj montras, ke por bonvenigi ilin, homoj dancas sur stratoj kaj virinoj kisas soldatoj. Memoron de avo ne makulos de tempo al tempo leteroj kaj atestaĵoj, kiuj aperas. Historio hodiaŭ juĝas, ke aliancanoj estis bonuloj. Sed kio pri usonano kies patro nun batalas en Afganio. Denove usonaj soldatoj estas irinta tien por renversi fiajn reĝimojn. Sed nun memoroj ne plu restas tute senmakulaj. Fotoj aperas montrante, ke patroj estas mistraktintaj militajn malliberulojn. Malkovriĝas nomoj kaj fotoj de soldatoj kiuj estas profanintaj kadavrojn de mortoj (Kvankam malamiko). Niatempe dank' al poŝtelefonaj kaj porteblaj filmkameraoj ankaŭ pro interretaj forumoj militoj plu ne ŝajnas tiom senmakulaj. Ne plu tiom perfektaj.

7 janv. 2012

Interesa parodio

Unu el japanaj animeoj kiujn mi estas jam spektinta estas 'Somerŝtormo' [jp. 夏のあらし! - natsu no araŝi]. Ĝi estas humura animeserio. En tiu serio la 13-jara knabo, Haĝime Jasaka, iras pasigi someran ferion ĉe sia avo. Tie li eniras kafejon kaj tie renkontas la 16-jaran virinon nomitan Araŝi kiu laboras en la kafejo. Jasaska allogiĝas al Araŝi kaj eĉ protektas ŝin. Sed pliposte lernas, ke ŝi ne estas ordinara. Mi plu ne rivelu detalojn de la serio. Nur mi diras, ke mi ege ĝuis spekti ĝin. En la unua duono de la serio ĉiu unuopa parto komenciĝas kun animepeco akompanita de muziko kaj kanto. Nun sur jutubo mi trovis tiun filmeton kiu rivelas kiel la komencanta peco de la animeo estas parodio de klasikaj muzikverkoj de Japanio. Por komparo imagu, se animeo en la okcidento montrus parodion surbaze de kovriloj de muzikverkoj de Beatles, Tom Jones, Boney M k.s. Tiu ĉi malkovro ege plaĉis al mi!

La supra parto de la jutuba filmo estas komencanta parto de la animeo kaj la suba parto montras parodiitajn klasikaĵojn de Japanio. Mia scio pri tiuj ĉi japanaj klasikaĵoj tamen estas nul!

5 janv. 2012

Espero kaj seniluziĝo pri estonteco

Laŭ via opninio kiel aspektos la mondo ekzemple post 30 jaroj ekde nun? Kiuj sciencaj eltrovaĵoj kaj teknologiaj atingoj donos formon al nia mondo tiutempe? Ne! Antaŭmetante tiujn demandojn, mi ne serĉas iun mistikan respondon kiel tiuj de Notradamus! Kaj ne pensu, ke la temo nur interesas verkantojn de sciencfikciaĵoj. Kontraste al distra naturo de la sciencfikcio, eĉ pli serioza entrepreno de la homa inteligento nome futurolgio [en. futurology, fr. futurologie] interesiĝas al respondi tiujn suprajn demandojn. Futurolgio ne konsideriĝas kiel branĉo de la scienco sed kiel parto de historiaj studoj. Malgraŭ tio, ĝi uzas ellaboritajn metodojn prunteprenitajn de la scienco por antaŭdiri estontan evoluon de socio. Ĝi estas grava, ĉar pli trafa antaŭdiro de evoluoj permesos planadon kaj pretiĝon. Ĉar ĝi helpos pli fruktodonan investadon en sciencaj studoj kaj teknologiaj lertecolernadoj. En individua skalo ankaŭ se oni deziras studi aŭ pretigi sin por profesio, estas pli bone scii, ke kiom tiu profesio aŭ studo estos bezonata estontece.

Bedaŭrinde absolute trafe antaŭdiri estontecon ne eblas (krom se iu havas mistikajn pretendojn). Pro tiu kialo, oni ĉiam strebas plibonigi metodojn kiuj uziĝas por fari tiajn antaŭdirojn. Ekzemple rigardi, ke kial kaj kiel iuj el pasintaj antaŭdiroj estas pli poste realigitaj. Ankaŭ kial kaj kiel iuj aliaj el ili ne estas realigitaj. Tion eble oni povas nomi retrofuturologio. Ekzistas ege bona blogo en la angla paleofuture.com kiu traktas tiun ĉi temon.

Unuavide povas tiel ŝajni, ke multaj el progresoj de la nuna tempo estas jam antaŭdiritaj pasintece; ekzemple aparato simila al hodiaŭaj poŝtelefonoj jam estas montrita en la scienfikcia serio 'Star Trek', fingrotuŝante interagi kun ekranoj de komputiloj en la filmo 'minority report' kaj la interreto estas antaŭdirita en futurisma filmo produktita en 1969. Eĉ antaŭ tio, en la libro 'From The London Times of 1904' kiu eldoniĝis en 1898, Mark Twain priskribis ion ege similan al la interreto. Kompreneble ankoraŭ eblas debati, ke ĉu aŭ kiel tiuj ĉi-supraj antaŭdiroj estis ekzaktaj. Ekzemple ĉu 'Nautilus' en romanoj de Jules Verne estas vere antaŭdiro pri hodiaŭaj modernaj submarŝipoj aŭ nur disvolvado ĉirkaŭ aparato kiu estis jam uzita kvin jaroj antaŭ ĝia unua mencio per Jules Verne en 1869? Kara leganto devas noti, ke antaŭdiroj pri vivo en estonteco ne devas nur temi pri teknologiaj inventoj aŭ sciencaj malkovroj sed ankaŭ povas pli plivastiĝo, aliformiĝo aŭ ĉiutagiĝo de iliaj uzado en socio; ekzemple oni povas antaŭdiri, ke iu jam inventita teknologio estontece grave disvastiĝos sed fiaski rilate al tiu ĉi antaŭdiro.
Tiel ŝajnas, ke homoj estas memfidaj pri siaj antaŭdiroj. Ekzemple ĉi-jare la novaĵ-retejo CNN publikigis antaŭdirojn pri vivo en la jaro 2100. Aŭ ekzemple la firmao IBM ĉiu-jare antaŭdiras teknologiajn preogresojn kiuj okazos estontece (ĉi-jare kvin teknologiaj progresoj). Ĉiuokaze tiel ŝajnas, ke se ne limigi antaŭdirojn al iu certa tempo (ekzemple antaŭdiri okazon de A ĝis la jaro B), tiam ĉiu antaŭdiro finfine realiĝos. Ĉiu imagebla progreso finfine okazos.

flugantaj aŭtomobiloj ankoraŭ ne estas vaste uzataj!
Malgraŭ tiu unua impreso, oni devas esti pli prudenta kaj ankaŭ konsideri fiaskintajn antaŭdirojn de la pasinteco. Ĉi lastatempe iom rilate al la supra temo du artikoloj kaptis mian atenton. La unua estas 'The end of the future' [eo. la fino de la estonteco] skribita de 'Peter Thiel' kaj publikigita en la interreta revuo 'National Review'. La alia artikolo estas 'Innovation Starvation' [eo. malabundeco de novigado] verkita de 'Neal Stephensen'. Verkintoj de tiuj du artikoloj studas atendojn kiujn pasintece ekzistis pri progreso de teknologio kaj nerealiĝon de multaj el tiuj atendoj. Ekzemple Peter Thiel en sia artikolo prave parolas pri rapideco de transporto-rimedoj. Dum la 60-aj ĝis 80-aj jaroj de la pasinta jarcento oni atendis, ke niatempe homoj estu kapablaj al vojaĝo je pli grandaj rapidecoj (precipe en kampo de la aeraj vojaĝoj). Tiutempe multaj atendis, ke ĝis nia tempo aviadiloj trasportu pasaĝerojn je rapidecoj multe pli grandaj ol tiu de la sono (ĉ. 1200 km/h) sed post malsukceso de pasaĝaviadiloj 'Concorde' nuntempe plejparto de pasaĝeraviadiloj ankoraŭ vojaĝas je rapidecoj malpli ol la sonorapideco; ekzemple la plej novaj pasaĝeraviadilo de la firmaoj Boeing kaj Airbus, Boeing 787 kaj Airbus A-350, flugas je rapidecoj ĉ. 913 km/h - 0.85 Maĥo). Tiel ŝajnas, ke almenaŭ ĝis proksima estonteco neniu plano ekzistas por trapasi tiujn rapidecojn. Ankaŭ iu pli bona situacio ne estas trovebla en kazo de la surtera transporto. Oni plu ne revas pri magnete ŝvebitaj trajnoj kiuj en vakuigitaj tuneloj vojaĝu je rapidoj pli ol 1000 km/h. Ankaŭ personaj fulgantaj aŭtomobiloj kiuj ofte estis imagitaj kaj prezentitaj en fikciaj verkoj pri estonteco ankoraŭ ne estas uzataj (denove mi notigu, ke ĉi-tie mi ne parolas pri ekzisto de iu teknologio sed ĝia vasta uzado).

S-ro Thiel atribuas tiun ĉi [laŭ li] mankon de progreso en pli rapida transporto al manko de progreso en solvo de problemoj rilate al energioproduktado. Denove estas bone konata, ke dum la 60-aj ĝis 80-aj jaroj kaj kun apero de nuklea energio grandega espero investiĝis sur tiu ĉi energio. Ĉi-rilata entuziasmo estis tiom granda, ke oni eĉ promesis estontan aperon de home uzeblaj polvosuĉiloj funkciantaj povumitaj de nuklea energifonto en ili! Nu! Tio ne estis la nura freneza ideo en tiu epoko pri la nuklea energio. Ekde la 50-aj jaroj oni eĉ studis, ke ĉu eblas konstrui ĵet-aviadilojn surbaze de nuklea energio! Bedaŭrinde katastrofo de nukleaj energicentraloj en Fukuŝima, Japanio elmontris, ke nia progreso en uzado de nuklea energio estis magra. La nuntempaj industriaj socioj de ni grave dependas de fosiliaj hidrokarbonaĵoj. Se nuntempaj aŭtomobiloj povas vojaĝi pli malproksime uzante malpli da benzino, tio ne estas pro progreso en motor-teknologio sed grandega progreso en la elektronika teknologio. Tio estas pro malgrandega komputilo kiu kalkulas propocion de aero kaj fuelo kiuj iras en cilindroj kaj determinas ekzaktan tempon kiam sparko bruligu ilin.

Ambaŭ supraj verkintoj lamentas pri halto de pogreso en kosmaj programoj. La plej granda seniluziĝo eble venas pro tio, ke ankoraŭ ne eblas pasigi somerajn feriojn en stacio en orbito de la tero. Post ĉeso de programoj rilate al la usonaj kosmopramoj 'Shuttle', tiel ŝajnas, ke multaj el atendoj de pasintuloj kiel vojaĝo de homoj al la planedo marso ne plu realiĝos en de ili deziritaj tempoj.

Malgraŭ tio ĉio, mi mem ne konsideras tion ĉion kiel manko de progreso. Progreso okazas. Ekzemple kelketaj kampoj en kiuj progreso dum la pasintaj jardekoj estis pli-malpli laŭ atendo (kaj eĉ pli ol ĝi) estas informadika, telekomunika kaj elektronika teknologioj. Progresoj en tiuj kampoj estas jam ebligante, ke oni hodiaŭ havu relative potencajn komputilojn kiel poŝtelefonojn. Ke oni metu malgrandegajn kaj ne tro energi-konsumantajn komputiletojn en multajn aparatojn; de la hejmaj kuirfornoj kaj lavmaŝinoj ĝis personaj aŭtomobiloj. Uzante kalkulopotencojn de tiuj komputiletoj oni estas grande pliboniginta rendimenton kaj funkciadon de tiuj aparatoj diversaspekte. Laŭ mi, nur estas bedaŭrinda, ke malgraŭ tiom da progreso en kampoj de la komputado kaj la elektroniko ankoraŭ robotoj ne estas aperintaj en niaj ĉiutagaj vivoj tiel kiel oni imagis pasintece.

Multaj el antaŭdiroj de pasintuloj ne estas realigitaj ĝis nia tempo. Sed tio ne signifas, ke ni ne estas progresintaj. Tio nur signifas, ke progresoj estis aliloke kaj/aŭ aliskale.