5 janv. 2012

Espero kaj seniluziĝo pri estonteco

Laŭ via opninio kiel aspektos la mondo ekzemple post 30 jaroj ekde nun? Kiuj sciencaj eltrovaĵoj kaj teknologiaj atingoj donos formon al nia mondo tiutempe? Ne! Antaŭmetante tiujn demandojn, mi ne serĉas iun mistikan respondon kiel tiuj de Notradamus! Kaj ne pensu, ke la temo nur interesas verkantojn de sciencfikciaĵoj. Kontraste al distra naturo de la sciencfikcio, eĉ pli serioza entrepreno de la homa inteligento nome futurolgio [en. futurology, fr. futurologie] interesiĝas al respondi tiujn suprajn demandojn. Futurolgio ne konsideriĝas kiel branĉo de la scienco sed kiel parto de historiaj studoj. Malgraŭ tio, ĝi uzas ellaboritajn metodojn prunteprenitajn de la scienco por antaŭdiri estontan evoluon de socio. Ĝi estas grava, ĉar pli trafa antaŭdiro de evoluoj permesos planadon kaj pretiĝon. Ĉar ĝi helpos pli fruktodonan investadon en sciencaj studoj kaj teknologiaj lertecolernadoj. En individua skalo ankaŭ se oni deziras studi aŭ pretigi sin por profesio, estas pli bone scii, ke kiom tiu profesio aŭ studo estos bezonata estontece.

Bedaŭrinde absolute trafe antaŭdiri estontecon ne eblas (krom se iu havas mistikajn pretendojn). Pro tiu kialo, oni ĉiam strebas plibonigi metodojn kiuj uziĝas por fari tiajn antaŭdirojn. Ekzemple rigardi, ke kial kaj kiel iuj el pasintaj antaŭdiroj estas pli poste realigitaj. Ankaŭ kial kaj kiel iuj aliaj el ili ne estas realigitaj. Tion eble oni povas nomi retrofuturologio. Ekzistas ege bona blogo en la angla paleofuture.com kiu traktas tiun ĉi temon.

Unuavide povas tiel ŝajni, ke multaj el progresoj de la nuna tempo estas jam antaŭdiritaj pasintece; ekzemple aparato simila al hodiaŭaj poŝtelefonoj jam estas montrita en la scienfikcia serio 'Star Trek', fingrotuŝante interagi kun ekranoj de komputiloj en la filmo 'minority report' kaj la interreto estas antaŭdirita en futurisma filmo produktita en 1969. Eĉ antaŭ tio, en la libro 'From The London Times of 1904' kiu eldoniĝis en 1898, Mark Twain priskribis ion ege similan al la interreto. Kompreneble ankoraŭ eblas debati, ke ĉu aŭ kiel tiuj ĉi-supraj antaŭdiroj estis ekzaktaj. Ekzemple ĉu 'Nautilus' en romanoj de Jules Verne estas vere antaŭdiro pri hodiaŭaj modernaj submarŝipoj aŭ nur disvolvado ĉirkaŭ aparato kiu estis jam uzita kvin jaroj antaŭ ĝia unua mencio per Jules Verne en 1869? Kara leganto devas noti, ke antaŭdiroj pri vivo en estonteco ne devas nur temi pri teknologiaj inventoj aŭ sciencaj malkovroj sed ankaŭ povas pli plivastiĝo, aliformiĝo aŭ ĉiutagiĝo de iliaj uzado en socio; ekzemple oni povas antaŭdiri, ke iu jam inventita teknologio estontece grave disvastiĝos sed fiaski rilate al tiu ĉi antaŭdiro.
Tiel ŝajnas, ke homoj estas memfidaj pri siaj antaŭdiroj. Ekzemple ĉi-jare la novaĵ-retejo CNN publikigis antaŭdirojn pri vivo en la jaro 2100. Aŭ ekzemple la firmao IBM ĉiu-jare antaŭdiras teknologiajn preogresojn kiuj okazos estontece (ĉi-jare kvin teknologiaj progresoj). Ĉiuokaze tiel ŝajnas, ke se ne limigi antaŭdirojn al iu certa tempo (ekzemple antaŭdiri okazon de A ĝis la jaro B), tiam ĉiu antaŭdiro finfine realiĝos. Ĉiu imagebla progreso finfine okazos.

flugantaj aŭtomobiloj ankoraŭ ne estas vaste uzataj!
Malgraŭ tiu unua impreso, oni devas esti pli prudenta kaj ankaŭ konsideri fiaskintajn antaŭdirojn de la pasinteco. Ĉi lastatempe iom rilate al la supra temo du artikoloj kaptis mian atenton. La unua estas 'The end of the future' [eo. la fino de la estonteco] skribita de 'Peter Thiel' kaj publikigita en la interreta revuo 'National Review'. La alia artikolo estas 'Innovation Starvation' [eo. malabundeco de novigado] verkita de 'Neal Stephensen'. Verkintoj de tiuj du artikoloj studas atendojn kiujn pasintece ekzistis pri progreso de teknologio kaj nerealiĝon de multaj el tiuj atendoj. Ekzemple Peter Thiel en sia artikolo prave parolas pri rapideco de transporto-rimedoj. Dum la 60-aj ĝis 80-aj jaroj de la pasinta jarcento oni atendis, ke niatempe homoj estu kapablaj al vojaĝo je pli grandaj rapidecoj (precipe en kampo de la aeraj vojaĝoj). Tiutempe multaj atendis, ke ĝis nia tempo aviadiloj trasportu pasaĝerojn je rapidecoj multe pli grandaj ol tiu de la sono (ĉ. 1200 km/h) sed post malsukceso de pasaĝaviadiloj 'Concorde' nuntempe plejparto de pasaĝeraviadiloj ankoraŭ vojaĝas je rapidecoj malpli ol la sonorapideco; ekzemple la plej novaj pasaĝeraviadilo de la firmaoj Boeing kaj Airbus, Boeing 787 kaj Airbus A-350, flugas je rapidecoj ĉ. 913 km/h - 0.85 Maĥo). Tiel ŝajnas, ke almenaŭ ĝis proksima estonteco neniu plano ekzistas por trapasi tiujn rapidecojn. Ankaŭ iu pli bona situacio ne estas trovebla en kazo de la surtera transporto. Oni plu ne revas pri magnete ŝvebitaj trajnoj kiuj en vakuigitaj tuneloj vojaĝu je rapidoj pli ol 1000 km/h. Ankaŭ personaj fulgantaj aŭtomobiloj kiuj ofte estis imagitaj kaj prezentitaj en fikciaj verkoj pri estonteco ankoraŭ ne estas uzataj (denove mi notigu, ke ĉi-tie mi ne parolas pri ekzisto de iu teknologio sed ĝia vasta uzado).

S-ro Thiel atribuas tiun ĉi [laŭ li] mankon de progreso en pli rapida transporto al manko de progreso en solvo de problemoj rilate al energioproduktado. Denove estas bone konata, ke dum la 60-aj ĝis 80-aj jaroj kaj kun apero de nuklea energio grandega espero investiĝis sur tiu ĉi energio. Ĉi-rilata entuziasmo estis tiom granda, ke oni eĉ promesis estontan aperon de home uzeblaj polvosuĉiloj funkciantaj povumitaj de nuklea energifonto en ili! Nu! Tio ne estis la nura freneza ideo en tiu epoko pri la nuklea energio. Ekde la 50-aj jaroj oni eĉ studis, ke ĉu eblas konstrui ĵet-aviadilojn surbaze de nuklea energio! Bedaŭrinde katastrofo de nukleaj energicentraloj en Fukuŝima, Japanio elmontris, ke nia progreso en uzado de nuklea energio estis magra. La nuntempaj industriaj socioj de ni grave dependas de fosiliaj hidrokarbonaĵoj. Se nuntempaj aŭtomobiloj povas vojaĝi pli malproksime uzante malpli da benzino, tio ne estas pro progreso en motor-teknologio sed grandega progreso en la elektronika teknologio. Tio estas pro malgrandega komputilo kiu kalkulas propocion de aero kaj fuelo kiuj iras en cilindroj kaj determinas ekzaktan tempon kiam sparko bruligu ilin.

Ambaŭ supraj verkintoj lamentas pri halto de pogreso en kosmaj programoj. La plej granda seniluziĝo eble venas pro tio, ke ankoraŭ ne eblas pasigi somerajn feriojn en stacio en orbito de la tero. Post ĉeso de programoj rilate al la usonaj kosmopramoj 'Shuttle', tiel ŝajnas, ke multaj el atendoj de pasintuloj kiel vojaĝo de homoj al la planedo marso ne plu realiĝos en de ili deziritaj tempoj.

Malgraŭ tio ĉio, mi mem ne konsideras tion ĉion kiel manko de progreso. Progreso okazas. Ekzemple kelketaj kampoj en kiuj progreso dum la pasintaj jardekoj estis pli-malpli laŭ atendo (kaj eĉ pli ol ĝi) estas informadika, telekomunika kaj elektronika teknologioj. Progresoj en tiuj kampoj estas jam ebligante, ke oni hodiaŭ havu relative potencajn komputilojn kiel poŝtelefonojn. Ke oni metu malgrandegajn kaj ne tro energi-konsumantajn komputiletojn en multajn aparatojn; de la hejmaj kuirfornoj kaj lavmaŝinoj ĝis personaj aŭtomobiloj. Uzante kalkulopotencojn de tiuj komputiletoj oni estas grande pliboniginta rendimenton kaj funkciadon de tiuj aparatoj diversaspekte. Laŭ mi, nur estas bedaŭrinda, ke malgraŭ tiom da progreso en kampoj de la komputado kaj la elektroniko ankoraŭ robotoj ne estas aperintaj en niaj ĉiutagaj vivoj tiel kiel oni imagis pasintece.

Multaj el antaŭdiroj de pasintuloj ne estas realigitaj ĝis nia tempo. Sed tio ne signifas, ke ni ne estas progresintaj. Tio nur signifas, ke progresoj estis aliloke kaj/aŭ aliskale.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

oni bezonas homon kiu estas preta por la homa teknologio

dominiko a dit...

Scienco faris grandajn fundamentajn paŝojn dum la XIX-a kaj dum la unua parto de la XX-a jarcento, kiel malkovron de la ekvacioj de Maxwell, ĝenerala teorio de relativeco, kvantuma fiziko, ktp.

Post la dua parto de la XX-a jarcento, mi dirus, ke estis malpli grandaj paŝoj en fundamenta scienco, sed progreso pli kaj pli rapidiĝis en la kampo de teknologioj: aviadiloj, marŝi sur la luno, komputado.

Pri la estonteco, mi estas sufiĉe maloptimista: kreskado de la nombro de homoj, malapero de kulturoj kaj lingvoj poluado de la planedo, rapidiĝo de tutmonda varmiĝo de la planedo, pliaj nukleaj akcidentoj, plia terorismo, malapero de pliaj bestoj, novaj epidemioj.

Eble ni baldaŭ malkovros eksterteran vivon dum tiu XXI jarcento. Kaj en la venonta XXII jarcento, ni ektransformos la planedon Marson por igi ĝin vivebla nova mondo por la homaro. Tiuj estus grandaj paŝoj en la historio.