15 janv. 2012

Memoroj de senmakula milito

Mi imagas usonanon kies avo estas batalinta dum la dua mondomilito. Por tia pesono, lia/ŝia avo estas heroo, liberiganta la mondon for de horora hitlera regimo. Dokumentaj filmoj pri tiu milito ofte montras, kiel senmakule la aliancaj soldatoj estas batalintaj kaj kiel tio, ke tiuj soldatoj estas bonvenigitaj kiel herooj en per ili liberigitaj landoj. Tiel dokumentoj montras, ke por bonvenigi ilin, homoj dancas sur stratoj kaj virinoj kisas soldatoj. Memoron de avo ne makulos de tempo al tempo leteroj kaj atestaĵoj, kiuj aperas. Historio hodiaŭ juĝas, ke aliancanoj estis bonuloj. Sed kio pri usonano kies patro nun batalas en Afganio. Denove usonaj soldatoj estas irinta tien por renversi fiajn reĝimojn. Sed nun memoroj ne plu restas tute senmakulaj. Fotoj aperas montrante, ke patroj estas mistraktintaj militajn malliberulojn. Malkovriĝas nomoj kaj fotoj de soldatoj kiuj estas profanintaj kadavrojn de mortoj (Kvankam malamiko). Niatempe dank' al poŝtelefonaj kaj porteblaj filmkameraoj ankaŭ pro interretaj forumoj militoj plu ne ŝajnas tiom senmakulaj. Ne plu tiom perfektaj.

2 commentaires:

La grafo en Esperanto a dit...

La du militoj – la Dua monda kaj tia en Afganio - ne estas kompareblaj. Vi skribas: “tiuj soldatoj estas bonvenigitaj kiel herooj en per ili liberigitaj landoj”
En per ili liberigitaj landoj! En Germanio neniu bonvenigis ilin…
Kiujn landojn oni liberigas en Afganio?

Anthony a dit...

Tamen, la usona registaro vendis al sia popolo la militon en Afganio kiel ĝusta milito kontaŭ la malbonakso. liaj soldatoj devus savi la usonanojn el la malo. La usonanoj malkovris ke iliaj soldatoj ne estas anĝeloj. Mi komprenas vian mesaĝon kaj mi opinias ke vi pravas.