9 juin 2012

Vizaĝo de militoj en la dudekunua jarcento

Ĉi-tie mi antaŭe estas jam skribinta pri informadika milito kiu okazas kontraŭ nuklea programo de la islama respubliko en Irano. La unua indiko de tiu milito estis la damaĝig-programo StuxNet. Kaj pli lastatempe aperis damaĝig-programo flamo (en. Flame). Sed kio ĉi-tie estas malsimile de ĉiu-taga situacio, kiam ĉiu-tage multaj damaĝigaj-programoj aperas kaj kopias sin sur komputiloj ĉirkaŭ la mondo? Kial oni nun parolas pri informadika milito kaj ne ĉiutaga malica misfaro? Nu! Tio okazas ĉar ekzistas malsameco inter ĉiutaga damaĝigaj programoj kaj ĉi-supre menciitaj programoj. Unue ili estas direktitaj al unu specifa celo. Ekzemple kvankam la damaĝiga programo StuxNet troviĝis en komputiloj en diversaj lokoj ĉirkaŭ la mondo, tamen ne estis malfacile dedukti, ke ĝi estis direktita al nukleaj instalaĵoj en Irano. Tio estas la fakto ankaŭ ĉirkaŭ la programo 'Flamo'. Kial informadika milito kontraŭ la islama respubliko?

Post du militoj en Irako kaj Afganio, Usono ne deziras komenci alian militon en la mezorieno. Tamen ankaŭ ĝi ne povas resti nenionfaranta kontraŭ minacoj (ĉu veraj aŭ artefaritaj). Tial ekzemple Usono uzas senpilotajn aviadilojn por fari atakojn kontraŭ Talibanoj kiuj estas en Pakistano. Same en Irano pere de spionoj kaj informadika sabotado, ili malhelpas reĝimon de la islama respubliko. Avantaĝo estas, ke tiaj atakoj, malpliigas pravecon de komenco de armita milito por kontraŭataki.

Ambaŭ mortigatakoj pere de senpilotaj aviadiloj kaj informadikaj atakoj montras, kiel militoj en la 21-a jarcento okazos. Novaj militoj okazas de mallumaj ĉambroj, antaŭ ekranoj kaj en formo de komputilaj ludoj. Tamen ili ne estas ludoj. En alia flanko veraj homoj (malamikoj) mortas kaj veraj damaĝoj okazas. En kazo de StuxNet, por la unua fojo komputila damaĝig-programo kaŭzis akcelon kaj malakcelon de motoroj rezultigis damaĝn en centrofugilojn en nukleaj instalaĵoj de la islama respubliko. La programo 'Flamo', estis pli por akiri informoj for de atakitaj komputiloj sed en tiu okazo ankaŭ ni vidas treege ellaboritan kreaĵon. Tio estas por la unua fojo, ke damaĝiga programo kapablas ricevi t. n. sinmortigan ordonon por forviŝi sin for de atakitaj komputiloj. Tiel ĝi ne permesas riveliĝon de kodo de la programo.

Ni esperu, ke tiaj novaj teknologioj nur uziĝu por militi t. n. malbonulojn (laŭ usona registaro, ĉiu kiu staras kontraŭ ilia deziro). Timiga estas tiam, kiam ili falas en manoj de malbouloj kaj uziĝos por krei teroron.

1 commentaire:

Toño a dit...

Reveno al la blogado; ni jam atendis vin :-)

Tre grava problemo, tiu kiun vi pritraktis. Ni aŭdos kaj legos multe pri ĝi estonte. La afero estas ke oni jam eligis la genion el la flakono, kaj ne eblas ĝin reenmeti. Do, Usono devas nun atendi ke aliaj povas ĝin ataki, kaj eble ĝi estas pli vundebla ol la malamikoj.

Kiu estas la malbonulo? Kiel ĉiam, la alia. Sed nun ni scias kiu komencis.