16 janv. 2013

Pardonpeto pro malfrua reveno

Nu! Dum la pasintaj kelkaj monatoj mi estis ege pigra rilate al tiu ĉi blogo de mi. Tio ne estis ĉar mi estis ege okupita je farendaj laboroj, tute ne havis liberan tempon aŭ mense kaj psike ne estis komforta por skribi iujn blogeroj. Ne! Tio estis nur pro tio, ke mi estis pigra! Dum tiu relative longa periodo, Mi pasigis mian liberan tempon ĉefe per spektado de animeoj kaj legado de skribaĵoj sur la interreto. Ĉu mi nun deziras kompensi tiun perditan tempon? Certe jes! Sed ĉu mi sukcesos atingi saman skriboritmon kiel la pasinta tempo? Tion mi ne scias.

Dum mi petas pardonon de miaj karaj legantoj pro tiu ĉi negleto mia, tamen la silento de tiu ĉi blogo ne estis grava devio de la ĝenerala tendenco; tiel ŝajnas, ke blogado en sia antaŭa formo malaperas. Tiun fenomenon oni eĉ povas observi ĉe la esperantlingvaj blogoj. Sed tio ne signifas, ke amasoj ne plu kontribuas por enhavoj de la interreto. Fakte nur formo de tiu kontribuo estas ŝanĝita. Ekzemple en tiu ĉi anglalingva blogero, ĝia verkisto priklarigas, ke kiel laŭ li servoj de mikroblogado kiel "Tŭitero" kaj interkonaj retoj kiel "fejsbuko" estas donintaj novan vizaĝon al ĉeesto de amasoj en la interreto.

Ŝanĝoj ĉirkaŭ ni estas grandaj (aŭ/kaj gravaj!) sed ilia amplekso tago post tago tiel akcelante pligrandiĝas, ke oni plu hezitas uzi la epiteton 'drasta' por priskribi ilin. Tiuj rapidaj ŝanĝoj tiel serioze efikos diversajn aspektojn de nia vivo (almenaŭ grandparte en la okcidenta hemisfero), ke nun nia pluvivado dependas je adaptiĝo al ili. Esperantistoj ne estas esceptoj.

Mi aĉetis mian unuan komputilon en la 90-aj jaroj, kiam mi estis en la unuaj jaroj de la universitato. Ĝi estis tiom granda, ke eĉ ne eblis meti ĝin sur la malgranda labortablo de mia ĉambro. Por funkcii, ĝi devis ĉiam esti kontektita al mura elektrokontaktingo. Ĝia procezilo estis intel 80386 kaj se mi memoras ĝuste ĝia ĉefa memoro estis je kvanto de kelkdeko da megabajtoj. Hodiaŭ poŝtelefono kiun mi kunportas en mia poŝo havas pli potencan procezilon ol tiu malnova komputilo (du-kerna Cortex A9 kun aparta grafika procezanta elemento). Ĝi havas pli ol 800 megabajtojn da memoro kaj kun plena ŝargo de sia baterio povas funkcii tutan tagon.

Kelkajn monatojn antaŭ mi aĉetis ciferecan librolegilon (mi aĉetis Kobo kiu estas produkto de kanada firmao). Nun kun ĝi mi povas aĉeti librojn malpli multekoste ol la paperaj libroj kaj tial nun mi legas pli da libroj. Nuntempe eĉ kiam en aŭtobuso aŭ metrotrajno mi estas staranta, mi povas kun unu fingro de sama mano kiu tenas la aparaton foliumi la librojn. Ĝi estas ege malpeza kaj oni povas konservi milojn kaj milojn da grandaj libroj en ĝi.

Tiuj kaj aliaj sanĝoj de la informadika kampo, serioze efikas manierojn laŭ kiuj informoj produktiĝas, prezentiĝas kaj uziĝas. Debatoj de tiu ĉi komenco de la jarcento plu estos pri novaj aspektoj de kopirajto, nacia kaj persona sekurecoj, privateco, plagiato kaj similaj aferoj kiuj ĉiuj estas influitaj/influataj/influotaj de novaj teknologioj. La supremenciitaj ŝanĝoj povas esti ŝanco aŭ minaco por Esperanto kaj E-movado. La rezulto dependas de kompreno de tiu fakto, ke esperantisto devas plu organizi siajn agadojn serĉante novajn agomanierojn kaj modelojn. Se mi devas doni ekzemplon, pensu pri tio, ke kiom da esperantlingvaj retpaĝoj nun estas adaptitaj por spektiĝi sur malgrandaj ekranoj de supertelefonoj kaj tabuletkomputiloj? Kiom da esperantlingvaj libroj prezentiĝas en ciferecaj formatoj? Kiom ili kostas, kaj kiom facile ili estas aĉeteblaj? Kiom da senpagaj servoj pri kaj per Esperanto ekzistas sur la interreto? kaj aliaj similaj demandoj.

Ĉu esperantistoj kapabloas uzi evoluojn de la 21-a jarcento je siaj avantaĝoj aŭ trovos ilin kiel danĝero por pluekzistado de Esperanto?

P.S 1: Mi kontrolis kaj tiel ŝajnas ke dank'al guglo, mia blogo almenaŭ en androidaj superpoŝtelefonoj jam ĝuste montriĝas.
P.S 2: Estas bedaŭrinda, ke retservoj EventEO kaj Kiberio ĉesis funkcii.

4 commentaires:

zooplah a dit...

Jes. Mi tro uzas Facebook kaj Twitter kaj ne sufiĉe blogas. Blogi estas pli bone, ĉar oni povas regi sian blogon. Malliberaj platformoj kiaj Facebook kaj Twitter aliflanke regas siajn uzantojn.

Mi vidas bedaŭrindan tendencon en komputilaj sistemoj, al la flanko de neniuj liberoj. Tio estas observebla ĉe aparato, kiu malŝaltas se oni provas modifi ĝin, poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, kiuj permesas nur tiujn programojn kies programisto pagis la vendiston por aprobi. Kompreneble tio donas al esperantistoj malavantaĝon: ekzistas neniu ŝanco por agordi la aparatojn por permesi facilan tajpadon de Esperanto kaj esperantlingvajn fasadojn.

Anthony a dit...

Mi ne samopinias. La unua problemo de esperanto estas la manko de esperantistoj. Ĝis nun la plej bona maniero por keskigi la nombron estas varbado. Tamen, la nuna transformo de la amaskomunikiloj malfavorigas la klasikajn esperantajn asociojn kiuj ĝis nun varbis per iliaj agoj. La interreto estas tre bona por la keskado de la esperanta enhavo (retpaĝoj, blogoj, wikipedioj KTP) sed neniu eklernos esperanton dank'al tio se la ne esperantistoj ne estas varbitaj far esperantistoj per strataj agoj. Homo fronte al homo por prezenti kaj ekspliki kio estas esperanto.
Ve! la klasikaj asocioj estas vivinta pro la ŝanĝo de la pensmaniero kiun la modernaj amaskomunikiloj okazas. Esperindas ke post la nuna necerteca tempo, la esperantujo adaptiĝos al la nuna tempo por denove varbadi.

Verdavojeto a dit...

Vi skribis bone, malgraŭ mi ne komprenas ilian pensmanieron.

Tonjo a dit...

Jes, bedaŭrinde la blogoj maloftiĝas. Kaj tial nur nun, post unu monato, mi atentis tiun ĉi blogeron :-(
Sed kompense vi povas ĝui interrilaton per Twitter kaj similajn retejojn. Nu, kion oni perdas unuloke, oni regajnas alie.

Sed plu blogu, bonvolu. Bonajn kutimojn oni devas konservi, kaj viaj prensoj ĉiam estas interesaj...