23 mai 2013

Revolucioj kiel Saturno

Kiel la franca ĵurnalisto, Jacques Mallet du Pan, estas trafe espriminta, "same kiel Saturno, revolucio ankaŭ voras siajn proprajn infanojn". Tiu eldiro aludas al elpurigadoj kiuj post sukceso de revolucioj okazas kaj ofte trafas kaŭzintojn de la revolucio mem. La islama revolucio okazinta en 1979 en Irano ne estas escepto al tiu ĉi tendenco. Unue socialistoj kaj komunistoj apud kaj kunhelpante islamistojn renversis la reĝimon de Ŝaho. Sed jam tro frue post la sukceso de la revolucio estis forpuŝitaj kaj multaj el ili enprizoniĝis aŭ ekzekutiĝis. Post tio, pli liberpensantaj islamistojn, kiel la unua ĉefministro post sukceso de la revolucio Mahdi Bazargan estis elpurigitaj. Eĉ la unua prezidento post sukceso de la revolucio, Abolhasan Banisadr estis persekutita kaj devigita eskapi la landon por savi sain vivon.
La islama respubliko eĉ ne toleris sian alian ĉefministron Mirhosejn Musavi kaj kun akuzoj de fraŭdoj dum la prezidenta voĉdonado de la jaro 2009 kaj protestadoj kiuj sekvis la akuzojn, finfine li estis (kaj ankoraŭ estas) hejmen arestita. Ĉi-jare estas tempo por alia teatraĵo kiun la islama respubliko nomas prezidenta baloto. Sed ĉi-foje oni eĉ rifuzis al unu el la plej influaj revolucianoj kaj politikistoj de la islama respubliko kandidatiĝi en la baloto. Tiu persono estas Haŝemi Rafsanĝani. Li estis prezindanto de la parlamento de 1980 ĝis 1989. Li du fojoj estis elektita kiel prezidento de la islama respubliko. Eĉ nun li estas prezidanto de komitato kiu solvas konfliktojn inter parlamento kaj la gardista konsilio de la konstitucio. Nun tiu mem gardista konsilio estas malakceptinta kandidatiĝo de Rafsanĝani. Rafsanĝani jam estas akuzinta pri murdo de oponantoj de la reĝimo. Li estas konsiderata kiel unu el personoj kiuj estas kaŭzinta vastan malrespekton de la homaj rajtoj dum regno de la islama respubliko en Irano. Lia malakceptiĝo montras, ke almenaŭ la islama revolucio ne nur voras siajn proprajn infanojn sed ankaŭ iam voras sian patron.

La foto montras la fondinton de la islama respubliko en Irano, Ruholaho Ĥomejni kun Haŝemi Rafsanĝani, kiam ili ankoraŭ estis en komenco de sia vojo.

Aucun commentaire: