17 mai 2014

Ĉu ŝoka opinisondado

Dum kelkaj antaŭaj tagoj estis vaste diskonigita rezulto de studo pri antisemitismaj sintenoj en pli ol 100 landoj ĉirkaŭ la mondo. CNN titolis "senpredesenca tutmondo studo trovis 1 el ĉiuj 4 plenkreskuloj kontraŭjuda". Revuoj Time kaj the Gaurdian ankaŭ uzis similajn ĉeftitolojn pri la stduo. CBS titolis "ŝoka opinienketo: pli ol 1 el ĉiuj 4 plenkreskuloj en la mondo esti kontraŭjuda". Retmagazino 'The Wire' diras "duono de homoj pridemanditaj de ADL ne scias kio estas Holokaŭsto". Christian Post skribis "Triono de la mondoloĝantoj kredas, ke Holokaŭsto estas mito". En diversaj landoj, oni demandas pri pli lokaj rezultoj de la studo; Oni informas, ke "kvarono de germanoj estas taksitaj kiel kontraŭjudaj". Oni demandas ĉu antisemitismo estas vere tiom severa en Francio? 44% de bulgaroj estas kontraŭjudaj. Norvegio estas la plej kontraŭjuda lando en Skandinavio kaj la Svedio estas unu el la maplej kontraŭjudaj landoj en la mondo (nur dudekono de svedoj estas tiaj). Oni devas atendi pli da reagoj al tiu studo; jam judaj gvidantoj estas postulintaj, ke eŭropaj landoj komisiu specialajn instancojn por pritrakti antisemitismon. Kaj kompreneble pli potenca Israelo estas kiel respondo al kontraŭjudaj sintenoj en la mondo.

Tio ĉio estas rezulto de nur unu studo komisiita de la kontraŭ-kalumnia ligo (en. Anti-defamation League). La organizaĵo estas fondinta en 1913 kaj laŭ sia propra deklaro "celas batali antisemitismon kaj ĉiujn formojn de bigotecon, defendi demokratajn idealojn kaj protekti civitajn rajtojn de ĉiuj". Sed la ĉefa celo de la organizaĵo estas ĉefe studi kaj raporti pri antisemitismo. Nur kelkaj artikoloj mencias dubojn pri rezultojn de tutmonda studo farita de la kontraŭ-kalumnia ligo. The Jewish Daily Forward nur aludas al tiuj duboj. Noah Feldman ankaŭ skribas ĉi-teme sub titolo, "kiel pritaksi la mondon kiel kontraŭjuda". Novjorka Magazino ankaŭ pritaksas la studon difekta.

Do kio estas problemo de studo? Studo estas farita per intervji pli ol 53000 plenkreskajn homojn en 96 lingvoj kaj pli ol 100 landoj (averaĝe 530 personoj en ĉiu lando). Eraran marĝenon estas taksita plus/minus 4.4 procento en la plejparto de la landoj. Do ekzemple kiam la studo montras, ke 44% da bulgaroj havas antisemitajn tendecojn, tio devas interpretiĝi kiel 39.6% ĝis 48.4% do se konsideri la populacion de plenkreska bulgaroj kiel 4,950,000 tio rezultigas, ke aŭ 1,960,000 aŭ 2,396,000 bulgaroj estas kontraŭjudaj. Oni ne forgesu, ke la erara marĝeno nur esprimas erarojn rilataj al ekzemplo-elektado.

La kontraŭ-kalumnia ligo estas prezentita 11 stereotipojn rilate al judoj. Ĉu laŭ la respondonto judoj havas tro da influo sur politiko, financo. Ĉu laŭ la opinio de pridemandito judoj estas pli lojalaj al Israelo ol al lando en kiu ili loĝas, ĉu judoj estas kialoj por plejparto de militoj en la mondo, k.t.p. Respondontoj povis respondi per 'vero', 'probabla vero', 'probable malvero' aŭ 'malvero'. Se iu estas respondinta 'vero' aŭ 'probabla vero' al 6 el 11 demandoj, tiam la studo estas konsiderinta tiun personon kiel kontraŭjuda. Kial 6 el 11 kaj ekzemple kio okazas kiam oni taksas 4 aŭ 5 el tiujn frazojn kiel vera aŭ probable vera aserto? Ĉu tiuj personoj kiuj esprimis pozitivajn respondojn al 6 demandoj povas konsideriĝi same kontraŭjudaj kiel tiuj kiuj estas taksintaj 10 aŭ ĉiujn demandojn kiel veraj aŭ probable veraj? Kiu diferenco estas inter tiu kiu estas konsiderinta 6 el la supraj demandoj veraj kompare al tiu kiu estas taksinta 6 frazojn probable vera? Ĉu respondi per 'probable vera' ne devas konsideriĝi kiel la respondinto ne estis certa pri vereco de la frazo?

Antaŭaj studoj (ekzemple ĉi-tie) estas elmontrintaj kiom opinisondadoj povas iĝi malakurataj pri biasoj en vortado kaj frazfarado de demandoj. Tio specife estas tikla afero kiam iu studo estas plenumata tra diversaj nacioj kaj kulturoj. Ekzemple ĉu konsideri influon de judoj en financo aŭ informomedioj devas ĉiam indiki negativan aferon? Ekzemple irananoj ofte laŭdante mencias, nombron de judaj sciencistoj kiuj estas ricevintaj nobel-premion (kaj iam komparas tiun nombron kun tiu de premiitaj islamaj sciencistoj). Povas esti, ke en iuj landoj, grupo da respondintoj estas pritaksintaj influon de judoj en financo kaj informomedioj kiel ekzemplo de sukceso kaj laboremo.

La studo montras, ke arabaj landoj havas la plej grandan inklinon al kontraŭjudaj sintenoj (Palestinanoj la plej granda tie kaj Gazao kun 93% da respondintoj). Ĉu tio ne povas esti ĉar Israelo asertas sin kiel plenumanto de deziroj kaj aspiroj de ĉiuj judoj, ĉie ĉirkaŭ la mondo?

La kontraŭ-kalumnia ligo mem asertas, ke plano de opinisondado estas surbaze de metodo disvolvita en 1960-aj jaroj. Laŭ la organizaĵo, la studo estas neniam antaŭe plenumita ekster Usono, do oni ne kapablos kompari ĝiajn rezultojn kun rezultoj de similaj aŭ samcelaj studoj aŭ opinisondadoj.

Miaopinie oni devas prudente alproksimiĝi al interpreto de rezultoj de ĉi tiu studo kaj ĝenerale ĉiuj sociaj studoj kaj opinisodadoj.

Aucun commentaire: