10 mai 2014

Pri Rusio kaj Ukrainio

Mi ĉiam miras, ke kiel facile eblas deturni atenton de anojn de ia grupo for de problemoj de ilia propra grupo simple prezentante al ili malamikojn kiuj ne estas iliaj samlandanoj, samlingvanoj, samreligianoj, ktp. Ĝuste pro tia facileco, nun rusianoj (rusoj en Rusio mem) apogas agojn de siaj regantoj rilate Ukrainion kaj tial populareco de s-ro Putin estas pliigita je altaj niveloj. Per multaj de rusianoj li nun estas konsiderata kiel heroo kaj protektanto de ĉiuj rusoj ĉie ĉirkaŭ la mondo. Patriotaj sentimentoj estas altaj kaj rusoj ĉe interretaj forumoj pravigas agojn kaj sintenojn de la rusa registaro.

El vidpunkto de rusoj en Rusio, ili apartenas al granda nacio. Ilia lando estas liberiginta Eŭropon kaj venkinta faŝismon dum la dua mondmilito. Ili vidas sian ŝtaton kiel vera heredanto de ŝtato kiu dum longa tempo estis staranta egale kaj kontraŭ la nura alia superpotenco de la dudeka jarcento, Usono. Pensante tiel, por ili estos tute natura, ke ilia lando nun meritas havi bufrozon propran al si. Tio estos natura, ke ilia lando estu ĉirkaŭata de amikaj najbaroj. Kaj se tiuj najbaroj intencus fari malamikaj gestojn tiam perforti ilin al obeado estus iel pravigebla. Kompreneble tio ĉio nur estas sentimentoj ne esperimataj. Esprimataj kialo por aventuri en Ukrainio povas esti protekto de ruslingvanoj kiuj estas minacataj de faŝista grupo da potencouzurpantoj en Kievo. Tiel el vidpunkto de rusianoj aneksi Krimeon kaj fueli ribeladon en orienta parto de Ukrainio estas tute bona kaj justa.

Malgraŭ tio ĉio, sukcesoj de s-ro Putin en Ukrainio ankaŭ povas interpretiĝi kiel iaj malsukcesoj de la rusa diplomatia aparato. Ekzemple konsideru anekson de Krimeo; tio kvankam per rusianoj povas kosideriĝi kiel historia justa movo por regajni perditan teritorion de Rusio, tamen povas ankaŭ interpretiĝi, ke la rusa registaro estas rezigninta pri ideo de konservi ian ajn influon super la tuto de Ukrainio (do preni Krimeon kaj forlasi la ceteron je influo de la Okcidento). Ankaŭ la okcidenta eŭropo dum konflikto estis grandparte senpova inter aliaj kialoj ankaŭ pro sia dependeco al Rusio rilate energion. Kvankam tiu dependeco ĉi-foje ebligis sukceson por Rusio en la konflikto rilate Ukrainion tamen ankaŭ estis kiel ŝoko kiu vekis la okcidenton kaj Eŭropon. Nun la eŭropaj landoj provos malpliigi siajn dependecojn de energio al Rusio. Tiu grave malpliigos influon de Rusio super okazaĵoj en Eŭropo estonte. 

Longtempe antaŭ apero de artikolo titolita "America's Pacific Century" [la usona centjaro de Pacifiko] en 2011 estis evidenta, ke Usono malpli konsideras Rusion kiel minaco aŭ rivalo kaj deziras koncentri sin je la aferoj de Sudazio kaj Pacifiko (ĉefe tiuj rilataj al Ĉinio). Nun, s-ro Putin estas sukcesa por allogi la tutan atenton de Usono. Tio povas estonte pliigi defiojn al kiuj Rusio povas alfrontiĝi. Kvankam tio estas bona preteksto por silentigi internajn protestojn al kiuj estas alfrontata Putin tamen ankaŭ povas grave malpliigi komforton de Rusio.
Putin vizitas Krimeon post aneksi ĝin al Rusio
Aneksante Krimeon, Rusio estas forlasinta sian ĝisnunan sintenon rilate al sia influosfero. Ĝis nun, okaze de alfrontiĝo al defioj, Rusio ĉefe estis kontenta je kripli la minacon kun krei ribelajn enklavojn ene de la minacanta teritorio. Tio ekzemple okazis en kazo de Sud-Osetio kaj Abĥazio en Kartvelio aŭ Ĉednestrio en Moldavio. Tiuj enklavoj estas grandparte dependaj de financaj kaj materiaj helpoj de Rusio kaj ankaŭ ĉar ne kapablas krei prosperan ekonomio, do ŝarĝo por tiu lando. Krimeo estos eĉ pli granda ŝarĝo por jam malforta ekonomio de Rusio. Planoj por fari ĝin kiel ia Lasvegaso (kvankam antaŭe Putin estas espriminta forte malfavoran opinion rilate vetludcentrojn) ne ŝajnas ege promesplenaj. Ankaŭ ekonomia situacio de la antaŭmenciitaj regionoj povas indiki, ke kiel aferoj okazos en Krimeo. Subtenitaj de Rusio notinda ekonomia prospero en Sud-Osetio, Abĥazio kaj Ĉednestrio ne estas realigita.

Kun konsenti pri aventuroj de Putin en Ukrainio kaj senigo de si je rajto de protesto, rusianoj estas nun rezignintaj ideon de pliboniĝo de situacio rilate al vasta kaj ĉie-ekzista koruptado kiu estas grava problemo de ilia lando hodiaŭ. Oni ne menciu, ke dum konflikto registaro estas jam aginta por ŝanĝi situacion de la liberesprimo en Rusio. Ekzemple farante leĝojn kiuj limigas liberecon de blogantoj aŭ malpremesas uzon de esprimoj kiuj povas konsideriĝi ofendaj en arto. Sub la nunaj kondiĉoj Putin estos reĝo preter ĉiaj kritikoj. Li estas jam klariginta, ke li ne ambicias esti komparata kun Stalin sed Petro la Granda. Ĉiu ambicio kiun li havas, lia ideoj estas danĝeraj ĉar li agas nome de protekto de rusetnanoj. Tio signifas, ke li konsideras rusetnanojn iel apartaj de ceteraj homoj. Iuj kiuj meritas aldonan atenton. Kompreneble eŭropanoj jam konas katastrofajn rezultojn de similaj ideoj. Pasinte Hitler kaj Milošević estas prezentintaj du ekzemplojn pri homoj kiuj konsideras iun etnon rajtigita je aparta atento kaj traktado. Malgraŭ tio ĉio, S-ro Putin plejeble regos super Rusio por longa tempo kaj sub lia regado, liaj riĉaj amikoj pliriĉiĝos. Tamen mi demandas min; kia estos situacio de ordinaraj rusianoj sub lia regado.

2 commentaires:

Andrej Grigorjevskij a dit...

Ne eblas deekstere malstabiligi iun ajn landon. Ukrainio disfalas pro internaj kialoj, la ekstera influo iom gravas, sed ne estas kerna.
Similaj procezoj okazas ankaŭ en kelkaj okcidenteŭropaj landoj (Skotlando, Katalunio, Norda Italio), sed kaze de politika kaj ekonomia krizo, kiel en Ukrainio, tiuj tendencoj multoble plifortiĝas.

becxjo a dit...

Andrej,

Situacio en okcidentaj landoj kiujn vi menciis estas malsama. En tiuj landoj armitaj viroj ne estas okupantaj ŝtatajn konstruaĵojn. Eĉ en Krimeo voĉdonado okazis sub eksteroridinaraj kondiĉoj sen observiĝo per senpartiaj observantoj. Tio nenie en la mondo povas konsideriĝi valida voĉdonado.