27 août 2014

Neplenkreskuloj kaj pafiloj (en Usono)

Kiel amuza estas pafi fusilon? Ĉu tio ne estos bona distraĵo kaj ekscitanta aventuro? Tiel pensas du gepatroj en Usono. Tial revenante hejmen de ferio, ili decidas halti survoje kaj post regali sin per manĝado de hamburgero ankaŭ ebligi, ke ilia 9-jaraĝa filino ĝuu agrablan tempopasigon kiu estas pafado. Tiel ili akompanas sian naŭjaran filineton al pafejo kaj ebligas, ke ŝi pafu. Kompreneble ĉiu saĝa persono scias, ke pafi armean mitraleton estos pli ĝuoplena ol aliaj variantoj de pafiloj. Tiel ili elektas mitraleton Uzi por pafado per sia filino.  Se vi miras, ke kio estas Uzi, ĝi estas mitraleto konstruita de israela armeo por milito. Vera milito!

Post la unua pafo, la instruanto kiu estis veterano de la usona armeo kaj servinta en Afganio kaj Irako, diras, nun plenaŭtomate! Tio signifas, ke metu mitraleton sur plenaŭtomata agordo. La knabineto premas ekagigilon kaj en plenaŭtomata modo mitraleto forĵetas kuglojn senĉese. La forto de repuŝiĝo kaŭzas leviĝon de malfortaj manoj de infano, kaj erarcelita kuglo (aŭ kelkaj kugloj) trafas la instruanton. La instruanta sinjoro mortas pro vundiĝo per kuglo(j) en kapo. Mi pensas, ke nun tiu knabineto estas observinta ke ŝia ago estas kaŭzinta vundiĝon kaj morton de iu alia persono. Plejprobable ŝi devas elteni konsekvencojn de tiu evento ĝis fino de sia vivo (almenaŭ psike). Mi ne certas, ke kiom da usonanoj povas imagi tion, kio signifas kaŭzi morton de alia persono je la aĝo 9. Kaj kiel kutime, al mi estas tute nekomprenebla, ke kiel gepatroj povas decidi distri siajn infanojn kun aparato tiom danĝera kiel pafilo. Eĉ amuzparkoj Disney ne permesas, ke tre junaj infanoj uzu kelkajn el iliaj distraĵoj. Min senĉese mirigas la ĝenerala fasciniĝo de usonanoj pere de pafiloj. Pri la tragedia akcidento oni povas legi ĉi tie sur la retpaĝoj de BBC.

1 commentaire:

Emanuelo Arbaro a dit...

Jes, mi legis ion en la Franca pri tiu afero. Mi neniam komprenos la homojn, kiuj pensas ke la armiloj estas ludoj... Multaj vivoj estis vundataj pro tiu akcidento. La viro kiu estas morta; la knabino kiu pafis; la gepatroj kiuj estas la veraj responsuloj de la akcidento, kaj kiuj probable scias tion; la familio de la mortulo... Tiom da doloro pro unu kuglo! Kaj Usono ne estas militanta (sur ĝia propra teritorio). Kiom da doloro tutmonde, ĉiutage?