17 sept. 2014

Pri Skotlando kaj Eŭropo


Ĉefa temo kiu dum ĉi tiuj lastaj tagoj kaptas atenton de multaj, estas referendumo kiu okazos morgaŭ la 18-a de Septembro kaj determinas ĉu Skotlando deziras esti sendependa de Britio. Malgraŭ ĉiu probabla rezulto de tiu referendumo kaj konsekvencoj de tiu rezulto, al mi tiel ŝajnas, ke la eŭropa unio pli similas al revo kiu pene baraktas por plu teni sin viva kaj sencohava rilate al civitanoj de siaj membroŝtatoj. Ne estas tiel, ke la sendendiĝaj aspiroj ne ekzistas en aliaj partoj de la mondo. En Kanado ni bone konas tiajn aspirojn kiam oni parolas pri Kebekio. Hodiaŭ la dekstre-inklina revuo ‘National Post’, estas publikiginta artikolon pri aliaj regionoj de la mondo kiu povas sekvi ekzemplon de Skotlando. Tie oni listigas, la hispanajn Katalunion kaj Eŭskion, la italan Veneton, la belgajn Flandrion kaj Valonion, la ĉinan Ŝinĝijango, la irakan Kurdion, la ukrajnian Novrusion kaj finfine la kanadan Kebekion. Strange en la listo ne ekzistas nomo de la ĉina Tibeto aŭ la rusa Ĉeĉenio. Al mi ne estas klara, ke kiuj kriterioj ekzistis por arigi tiujn ĉi specifajn regionojn en la listo. 

Kiel mi jam skribis aliloke, mi ankoraŭ ne komprenas, ke kion sopirantoj de sendependiĝo deziras atingi. Almenaŭ en Eŭropo estas klara, ke sendependiĝemuloj deziras suverenan potencon (for de ŝtatoj kies partoj ili jam estas) por pliposte cedi tiun decidopotencon al iu pli granda organizaĵo kiu estas la eŭropa unio mem. Sendependiĝemuloj kiel Alex Salmond insistas, ke uzante la artikolon 48 de la lisbona traktato, la sendependiĝonta Skotlando povas rapide iĝi membro de la eŭropa unio. La oponantoj de la sendependiĝo asertas, ke iu sendependa Skotlando devas uzi la tuj postan artikolon, la artikolon 49, de la sama traktato por aliĝi al la eŭropa unio kaj tio bezonas longa tempo (Ĉeĥio kaj Slovakio disiĝis unu de la alia en 1993 kaj iĝis membroj de la EU nur en 2004, tamen Ĉeĥoslovakio neniam estis ano de la EU - Britio jam estas membro de la EU). 

Malfacilaĵoj de Eŭropo ne estas unu aŭ du. Lastatempe ultra-naciismaj tendencoj gajnas pli kaj pli da spaco de la nuntempa eŭropo. Post la krizo en 2013, ekonomio de granda nombro de la eŭropaj ŝtatoj ankoraŭ grave suferas. Samtempe rezultoj de la krizo en Usono kaj Kanado estas plejparte malaperataj. Mi ne estas certa, ke sendependiĝemaj movadoj helpos tiujn problemojn. Ĉiuokaze ni devas atendi kaj vidi, ke ĉu Skotlando iĝos ekzemplo por paca kaj glata sendependiĝo aŭ kialo por krizo kaj tumulto.

Aucun commentaire: