31 déc. 2014

Sciencaj atingoj de la jaro 2014


Hodiaŭ la jaro 2014 finiĝos kaj tiu de 2015 komenciĝos. Diversaj retaj novaĵagentejoj estas rezumintajn politikajn, sociajn, ekonomiajn kaj scienc-teknikajn eventojn de la pasanta jaro. Le retejo Science estas rezuminta 10 la plej gravajn atingojn en tereno de scienco en 2014 (ankaŭ ĉi-tie). La plej grava scienca atingo 2014 ankaŭ laŭ mi estas atingo de la kometo 67P/Ĉurjumov-Gerasimenko per la kosmosondilo Rosetta. Tio estas grava atingo de la teknologio. Tiu ĉi atingo pro diversaj kialoj ŝajnas aparte grava al mi; unue la operacio ne estas realigita de la usona spaco organizaĵo, NASA sed per la eŭropa spaca agentejo, ESA. Pro sia komplikeco kaj teknologiaj defioj tio montras, ke rolludantoj de la kosmaj vojaĝoj pliiĝas kaj tio estas tute bona afero. Kvankam la distanco vojaĝita de la kosmosondilo Rosetta eble ne estas la plej longa vojo jam trairita de ĉiuj kosmosondiloj ĝis nun, sed ĝi estas iusence unika. La kosmosondilo estas vojaĝinta proksime de la marso kaj tero por uzi iliajn gravitajn kampojn por direkti sin ale al sia celo kaj kometo 67P. Tiun kosmosonda operacio ekoniĝas multe pli impresa kiam oni rememoras, ke ĝi estas planita kaj konstruo de la kosmosondilo komencita je la lastaj jaroj de la pasinta jarcento. Depost tiu tempo almenaŭ koncerne al elektroniko kaj komputiloj teknologioj estas multe pli disvolvitaj. Ĝis ni parolas pri kosmologiaj sukcesoj mi ankaŭ elnombras du aliaj atingoj en tiu ĉi tereno dum la jam pasanta jaro; Ĉinio sukcese revenigis sian lunosondilon, jada kuniklo, ree al la tero. Due la barato marsosondilo Mangalajan eniris orbito de la planedo marso. Tiuj du atingoj ankaŭ plifortigas tiun sentimenton, ke finfine la rollundantoj de la kosmaj vojaĝoj ne plu estas nur Usono kaj Rusio. Aliaj landoj ankaŭ partoprenas kosmajn studojoperaciojn kaj tio ĝenerale estas bona novaĵo. 


Dum la pasanta jaro, danke al diversaj studoj kaj eldonitaj artikoloj ni atingis pli bonan konon sur evoluo de dinosaŭroj al nuntempaj birdoj. Ni jam sciis (aŭ pli ekzakte suspektis), ke birdoj kaj dinosaŭroj estas interrilataj. Ĉi-jare rezultoj de studoj faritaj de diversaj sciencaj grupoj pli konfirmas tiun ĉi teorion (por pli da informo rigardu ĉi-tie). 

En la jaro 2014 la firmao Lockheed Martin, kiu ĉefe plenumas kontraktojn por la usona armeo informis, ke ĝi estas ellaboranta metodon kiu permesas atingi fuzian energion en pli malgrandaj elektrocentraloj. Ne publikigante teknikajn detalojn kelkaj dubas aserton de la menciita firmao. Samjare en aŭgusto sciencistoj laborante en la pulsa iks-radia generilo en la naciaj laboratorioj en Sandia, Nov-Mekziko raportis detekton de granda nombro de neŭtronoj rezultitaj dum iliaj eksperminetoj. Tiu novaĵo taksiĝas promesdona rilate al uzi saman manieron por produkto de fuzia energio

Dum la jaro 2014, ĉu scienca novaĵo ne estis bona. Ni estis malpli sukcesa venki la ebolan malsanon. Malsaneco kiu estas konata almenaŭ depost 1976 sed neniam prioritato de progresitaj nacioj (almenaŭ ĝis kiam ĝia danĝero ne minacas ilin). Ankaŭ ankoraŭ ni ne estas konsentitaj pri neceso de agado por limigo de klimatŝanĝoj kaŭzita de homaj agadoj. Ni povas fini la jaron 2014 entenante esperon al pli bona jaro 2015. Feliĉan novan jaron mi deziras al karaj legantoj de mia blogo.

Aucun commentaire: