29 déc. 2014

Trovi aviadilojn kiuj kraŝas en vastaj oceanoj

Okaze de lastatempa malapero de la pasaĝera aviadilo QZ8501 apartenata al la flugkompanio AirAsia, oni miras, ke kial trovi la kraŝitan aviadilon estas tiom malfacila. Certe tio ne estas la unua fojo kiam aviadilo kraŝita en akvo malfacile troviĝas. Okaze de akcidento je la 1-a de Junio 2009 aviadilo Airbus A330 kiu estis la flugo 447 de la flugkompanio Air France, kraŝis en la atlantika oceano. Post tiu akcidento necesis du jaroj por fine trovi la registrilojn de la flugdatenoj en 2011. Al tiu akcidento oni povas aldoni la jam la bone konatan flugon 370 de la flugkompanio Malaysia Airlines, dum kiu aviadilo Boeing 777 estis malaperinta sur Oceano kaj ĝis nun neniu scias, tio kiu ekzakte estas okazinta por ĝi kaj ĝiaj pasaĝeroj.

La interreta revuo “the daily beast” en artikolo rememorigas, ke por almenaŭ pli facile trovi tiujn aviadilojn kiuj kraŝas en akvo jam ekzistas rimedoj. Fakte militaj aviadiloj jam depost 1960-aj jaroj plu uzas aparaton kiu registras flugdatenojn kaj aŭtomate elĵetiĝas el la aviadilo se forta mekanika frapo al fuzelaĝo de la aviadilo estas detektita (ekzemple okaze de kraŝo en akvo aŭ eksplodo en aero). Tiu aparato kapablas flosi kaj post elĵetiĝo elsendas radian signalon kiu sciigas ĝian pozicion. Kial tiuj aparatoj ne estas uzataj en nearmeaj pasaĝeraviadiloj? Tiel ŝajnas, ke la aviadilkonstruanto Airbus jam estas preta uzi tiajn aparatojn en la pasaĝeraviadiloj sed la firmao Boeing taksas, ke ilia uzado ne estas necesa. La firmao Boeing arguementas, ke iufoje tiaj aparatoj povas senkiale elĵetiĝi kaj tio kaŭzas danĝeron. Kial simila danĝero ne ekzistas por la militaj aviadiloj? Tio ne estas klara al mi.

Malgraŭ tio, eĉ se ne elĵetebla signalilo, tie ekzistas aliaj eblecoj por plifaciligi trovon de kraŝitaj aviadiloj. Jam depost kelka tempo en modernaj pasaĝeraviadiloj ekzistas sistemo, kiu regule sendas datenojn pri funkciado de motoroj kaj aliaj teknikaj informoj de la aviadilo al satelitoj. Tiuj datenoj pliposte estas resenditaj al la tero por permesi taksadon de probablajn riparojn kaj prizorgadojn kiuj la aviadilo bezonas post alteriĝo. Nuntempe tiuj informoj estas registritaj kaj elsenditaj post ĉiuj duonhoro. Bedaŭrinde la sistemo ne sendas informojn pri pozicio de la aviadilo. Nur malmultaj flugkompanioj estas uzantaj alian sistemon kiu nomiĝas ADS-C kiu sendas pozicion de la aviadilo per de satelita komunikado ĉiuj 10 minutoj. Tio signifas preceizeco je grando de 80 maraj mejloj. Por serĉi-kaj-savi oni bezonas finan precizecon je 4 maraj mejloj kiuj signifas elsendadon de informoj ĉiuj 30 sekundoj. La satelita reto Inmarsat permesas senpagan elsendadon de informoj je kadenco de ĉiuj 15 minutoj. Por pli rapidaj elsendadoj ĝi postulas 10 dolarojn por unu flugo. Finfine tiel ŝajnas, ke flugkompaniojn ne interesas elspezo de mono por tiaj sistemoj. Estas interesa, ke televidaj programoj tra satelita komunikado estas jam disponeblaj en aviadiloj de iuj flugkompanioj. Sed sendado de preciza pozicio de la aviadilo ne estas dezirata kaj eĉ deviga.

Alia afero estas, ke pilotoj de pasaĝeraviadiloj timas, ke informoj elsenditaj per tiaj sistemoj ne estas nur uzotaj en kazo de akcidento sed ankaŭ por pritaksado de iliaj decidoj dum flugoj kiuj estas sen akcidento. Finfine tiu ĉi nekapablo al trovo de aviadiloj kiuj malaperas sur vastaj oceanoj estas rezulto de hezitoj, burokratismoj kaj avarecoj de industrio kiu responsas pri vivo de pasaĝeroj en aero.

Aucun commentaire: