27 août 2014

Neplenkreskuloj kaj pafiloj (en Usono)

Kiel amuza estas pafi fusilon? Ĉu tio ne estos bona distraĵo kaj ekscitanta aventuro? Tiel pensas du gepatroj en Usono. Tial revenante hejmen de ferio, ili decidas halti survoje kaj post regali sin per manĝado de hamburgero ankaŭ ebligi, ke ilia 9-jaraĝa filino ĝuu agrablan tempopasigon kiu estas pafado. Tiel ili akompanas sian naŭjaran filineton al pafejo kaj ebligas, ke ŝi pafu. Kompreneble ĉiu saĝa persono scias, ke pafi armean mitraleton estos pli ĝuoplena ol aliaj variantoj de pafiloj. Tiel ili elektas mitraleton Uzi por pafado per sia filino.  Se vi miras, ke kio estas Uzi, ĝi estas mitraleto konstruita de israela armeo por milito. Vera milito!

Post la unua pafo, la instruanto kiu estis veterano de la usona armeo kaj servinta en Afganio kaj Irako, diras, nun plenaŭtomate! Tio signifas, ke metu mitraleton sur plenaŭtomata agordo. La knabineto premas ekagigilon kaj en plenaŭtomata modo mitraleto forĵetas kuglojn senĉese. La forto de repuŝiĝo kaŭzas leviĝon de malfortaj manoj de infano, kaj erarcelita kuglo (aŭ kelkaj kugloj) trafas la instruanton. La instruanta sinjoro mortas pro vundiĝo per kuglo(j) en kapo. Mi pensas, ke nun tiu knabineto estas observinta ke ŝia ago estas kaŭzinta vundiĝon kaj morton de iu alia persono. Plejprobable ŝi devas elteni konsekvencojn de tiu evento ĝis fino de sia vivo (almenaŭ psike). Mi ne certas, ke kiom da usonanoj povas imagi tion, kio signifas kaŭzi morton de alia persono je la aĝo 9. Kaj kiel kutime, al mi estas tute nekomprenebla, ke kiel gepatroj povas decidi distri siajn infanojn kun aparato tiom danĝera kiel pafilo. Eĉ amuzparkoj Disney ne permesas, ke tre junaj infanoj uzu kelkajn el iliaj distraĵoj. Min senĉese mirigas la ĝenerala fasciniĝo de usonanoj pere de pafiloj. Pri la tragedia akcidento oni povas legi ĉi tie sur la retpaĝoj de BBC.

3 août 2014

Potenco de la superpotenco

Usono spionis telefonojn de multaj ŝtatestroj kaj registaranoj de aliaj landoj. Kazo de spionado kontraŭ telefono de s-ino Angela Merkel estas bone konata. Nun, usona sekretario pri eksterlandaj aferoj de la sama superpotenco estas viktimo de spionado kontraŭ siaj telefonaj konversacioj per Israelo. Kaj estas mirinda, ke la israela ĉefministro s-ro Netanjahu avertas la usonan registaron (en konversacio kun s-ro Shapiro), neniam plu kritiku miajn decidojn kaj agojn. “not to ever second-guess me again”. Tio estas tuto de amplekso de potenco kiun Usono havas alfronte al Israelo. Obama gajnis la nobelpremion por paco. Ho ve, ke li ne deziras, ke eĉ ne kapablas ebligi pacon ie ajn sur nia planedo. La potenco de Usono estas nur en ĝiaj armiloj kaj bomboj. Kaj eĉ tion ĝi uzos nur laŭ plaĉo de la ŝtato de Israelo.