4 janv. 2015

Pri informadika trudatenco kontraŭ Sony

Mi ne estas spektinta la komedian filmon ‘intervjuo’. Entute ĝi ne ŝajnas tiom elstara filmo, sed la granda bruo kiu kreiĝis ĉirkaŭ ĝi eble kaŭzos, ke multaj deziros spekti ĝin. Por kelkaj spekti ĝin estas, kiel ili proklamas siajn favorojn por libereco de esprimo, ilia kontraŭstaro kontraŭ tiranoj kaj kontraŭ regno de cenzuro. Por aliaj spekti tiun ĉi filmon estas ago surbaze de pura scivolemo. Laŭ filmorencezistoj tiu ĉi filmo apenaŭ estas pli bona ol meznivela (sur la retejo putraj tomatoj - rotten tomates - ĝis nun la filmo estas atinginta la poenton 5.9 de maksimuma 10). Eĉ iel pozitiva recenzo en la revuo ‘The New Yorker’ nur aludas al tio, ke el vidpunkto de eks-nordkoreano spektinta la filmon ĝi ĝuste kaptas multajn aspektojn de la vivo en Nord-Koreio.

Do kial tiom da bruo ĉirkaŭ la menciita filmo estiĝis? Unu kialo eble povas esti intervenoj de la du usona kaj nord-korea registaroj post informadika trudatenco kontraŭ la firmao Sony, kiu estas produktanto de la filmo. Tiuj kiuj laboras en kampo de informadiko bone scias, ke absoluta informadika sekureco estas ĥimero. Konsideru informadikan sekurecon kaj ĝian utilecon kiel du kontraŭaj ekstremoj de unu akso. Oni povas krei informadikan sistemon kiu estas ege sekura sed tio signifas, ke bari alireblecon al la sistemo. Aliflanke tuj kiam oni permesas aliron al iu informadika sistemo por fari ĝin utila (por uzi datenon en ĉiu informadika sistemo, homoj bezonas aliron al ĝi), tiam tiu sistemo estas malpli protektata kontraŭ malicaj informadikaj trudatencoj. Akcidento dum kiu nudaj fotoj de famuloj estis trudprenitaj el nuba datendeponejo de la firmao Apple, estas ekzemplo de tiaj tendencoj en informadiko. 

Kodorompado de konektitaj informadiksistemoj ne estas tiom malkutima evento. Oni uzas ilin por industria, ŝtata aŭ financa spionado. Sed malofte okazas, ke ŝtelita dateno estas uzata por ĉantaĝi persono(j)n aŭ organizaĵo. Ĝuste tio estas okazinta kiam oni estas ŝtelinta datenojn de la informadika sistemo apartenante al la firmao Sony. La kodorompintoj estas ĉantaĝintaj ke la firmao ne spektigu la filmon ‘intervjuo’. Kio estas la temo de la filmo? Fikcia plano por murdi la gvidanton de Nord-Koreio Kim Jong-un. Dum la Nord-Koreio daŭre estas dementinta ian ajn rolon en trudatenco kontraŭ informadiksistemoj de Sony, tamen FBI kaj la registaro de Usono insistas, ke tio estas faro de Nord-Koreio mem. Pruvoj prezentitaj de FBI ne ŝajnas konkluzivaj sed usonaj respondeculoj aludas al sekretaj informoj kiuj sendubigas kulpon de Nord-Koreio. Problemo kun tiuj sekretaj informoj estas tio, ke ili ege similas al akuzoj pri amasmurdiloj en Irako kiuj pruviĝis falsaj. Do multaj malfacile kapablas akcepti tiajn argumentojn.

La plej solida pruvo pri rolo de Nord-Koreio estas ekzisto de ĉantaĝo rilate al la fifama filmo mem. Ankaŭ laŭdo de ĉi tiu informadika trudatenco mem per nordkorea amasinformiloj kaj registaro mem.

Do ĉu la registaro de Nord-Koreo rajtas esti kolera pri la filmo ‘Intervjuo’? La temo de filmo estas murdi gvidanto de tiu lando. Fikciaj filmoj pri murdatencoj kontraŭ gvidantoj de iuj landoj ne estas senprecedencaj. Ĉi-tie oni vidas liston de tiaj filmoj. Plejparto de tiaj filmoj temas pri murdatencoj kontraŭ fikciaj gvidantoj de veraj aŭ fikciaj landoj. Eĉ kiam temas pri vera gvidantoj la filmo estas produktita longe post ilia elposteniĝo aŭ vera murdo. La nura escepto estas la filmo ‘morto de prezidento’ (en. Death of a President), kiu temas pri murdo de tiam prezindeto de Usono George W. Bush. La filmo estas arde kaj severe kondamnita de politikistoj en Usono. Multaj kinejoj rifuzis spektigi ĝin.

La firmao Sony ne estas kiel pomalgrandvendfirmao kiel la vendejoj ‘Target’. Atribui la sukcesan informadikan trudatencon al iu ŝtato (ĉi tie Nord-Koreio) povas iomete malpezigi perceptita kulpo de la firmao dum la evento (longdaŭra malzorgo pri sekureco de sia informadika sistemo). Ekzemple kvankam la filmoproduktanta branĉo de la firmao estas aparta de ĝia ludoproduktanta branĉo tamen oni devas rememori, ke informadika atako kontraŭ sistemoj de ĉi-lasta branĉo ĵus sojle de jaroŝanĝiĝo kripligis ilian funkciadon dum kelkaj tagoj.

Eĉ se la vera kulpanto estas Nord-Koreio, tio ne devas surprizi observantojn. Kiel mi skribis antaŭe unu el aspektoj de la estontaj militoj estas informadikaj atakoj. Nord-Koreio kaj aliaj landoj nur provas siajn kapablojn por scii tion kion ili kapablas fari. Usono mem komencis tiun direkton per lanĉo de informadikaj atakoj kontraŭ la nuklea programo de la islama respubliko en Irano (rememoru la malicprogramojn stuxnet kaj flamo). Kompreneble Usono ne povas atendi, ke ĝi estu kaj restu la ununura ludanto en tiu ĉi tereno por ĉiam.

Aucun commentaire: