17 janv. 2015

Pri la lastatempaj teroratencoj en Francio

Lastatempaj teroratencoj kontraŭ la revuo Charlie Hebdo estis teruraj kaj korŝiraj. Sed ĉu ili estis surprize ŝokaj? Jam je la komenco de la jaro 2006 kaj ĉirkaŭ publikiĝo de simile konfliktovekaj desegnaĵoj en danaj revuoj mi skribis, ke similtipaj konfliktoj formos parton de nia 21-a jarcento. Depost tiam malmultaj aferoj estas ŝanĝitaj. Ni ankoraŭ kaj senĉese militas kontraŭ t.n. terorismo (kiu estas ĉefe atribuata al la ekstremisma islamo). Tio estas vera, ke depost militoj en Irako kaj Afganio, plu malmultaj sukcesaj teroratencoj estas okazintaj en la okcidento mem, kaj plu plejparto de viktimoj aŭ estas islamanoj mem aŭ alireligiaj loĝantoj de pli malriĉaj landoj. Tamen milito kontraŭ t.n. terorismo de la islama ekstremismo estas pli ol ĉiam kaĉo da konfuzaĵoj.

Malgraŭ tio ĉio ankoraŭ estas senutila ripeti, ke deziro al puni profanantoj ne estas inkluziva al islamo. Ke en Torao ankaŭ oni postulas mortopunon kontraŭ profananto. Ke kvankam ne plu tiom aplikata tamen ankoraŭ en multaj el la okcidentaj nacioj (ekz. en Irlando kaj ĉi-tie en Kanado) ankoraŭ ekzistas spuroj de leĝoj kontraŭ profonado. Kompreneble estas tute abomena kaj absolute nepravigebla murdi homojn nome de venĝi malrespekton rilate religion (kaj/aŭ religiajn eminentulojn). Sed kvankam ne per mortopuno tamen per aliaj rimedoj eĉ kredantoj de aliaj religioj (inkluzive de kristanoj) senĉese provas estigi kaj konservi respekton al siaj vidpunktoj kaj korespondaj religioj.

Dum debato pri la lastatempaj teroratencoj daŭras tamen ankoraŭ estas multe malfacila diri, ke kiam libereco de esprimo finiĝas kaj abomendiskurso komenciĝas. Ĉu similaspektaj desegnaĵoj ekzemple kontraŭ ĉefaj figuroj de la religio judaismo ne konsideriĝus antisemitaj (ekzemple kazo de Maurice Sinet)? Eĉ uzataj sloganoj reage al la teroratenco indikas kofuziĝon. Ĉu ni ĉiuj devas esti Charlie? Ĉu ni devas esti Ahmed islama policano kiu mortis dum la teroratencoj? Aŭ ĉu Lassana Bathily? Alia islamano kiu savis judajn klientojn en koŝervendejo dum la dua rilata teroratenco. Ĉu ni ĉiuj estas judoj por subteni judajn viktimojn de tiu dua teroratenco?

Kiel oni devas reagi al relative milda reago kaj simbola riproĉo de la usona registaro fronte al kondamniĝo de blogisto en Saŭd-Arabio (la plej proksima amiko de Usono) al vergado? Kiel oni devas al diferenco inter reagoj al teruraj mortoj en Francio kompare al amasmurdo de pli ol 2000 homoj per la grupo Boko Haram? Alfronte al tiuj teruraj teroratencoj ni estas pli konfuzaj kaj misdirektitaj ol antaŭe.

Aucun commentaire: