1 janv. 2015

Saluto okaze de nova jaro 2015


Mi deziras ĝojan kaj ege prosperan novan jaron 2015 al ĉiuj karaj legantoj de mia blogo.

Ĉi-jare mi lernis pri kurioza tradicio de germanoj okaze de nova jaro. Tiel ŝajnas, ke alproksimiĝante al nova jaro multaj germanaj televidokanaloj spektigas malnovan komedian skeĉon kiu nomiĝas vespermanĝo por unu aŭ laŭ ĝia germanlingva titolo ‘der 90 geburtstag’ (la 90a naskiĝdatreveno). La skeĉo estas verko de brita aŭtoro Lauri Wylie. La germana televidokanalo NDR (Norddeutscher Rundfunk) en 1963 registris prezenton de tiu skeĉo en sia origina angla lingvo, kun germanlingva konciza enkonduko. Spekti tiun ĉi skeĉo estas grava tradicio de nova jaro por ne nur germanoj sed ankaŭ multaj aliaj eŭropaj landoj depost tiam. Interese la skeĉo mem tute ne estas populara en anglalingvaj landoj.

P.S: Por legi pli pri tiu ĉi germana novjara tradicio en la angla rigardu ĉi-tie.

Aucun commentaire: