15 févr. 2016

De obscenaĵo al Esperanto

Ĉu vi sufiĉe ĝuas ĉi-jarajn aventurojn de la usona prezident-elekto? Ĉi-foje ĝi estas eĉ pli amuza kaj sekvinda pro partopreno de la s-ro Donald Trump. Ĉi tiu kandidato per siaj eksterordinaraj asertoj estas sukcesa forpuŝi ĉiujn aliajn kandidatojn de la respublikana partio.

Nu! Antaŭmetinte tiun ĉi temon, mi tamen sekvante ekzemplon de plejmulto da esperantistoj ne intencas skribi pri koncernoj de tiu ĉi elekto. Anstataŭe mi provos iel rilati (kvankam eĉ streĉita) ĝin al la lingvo Esperanto mem. Jen tiu kontribuo mia:

Tiuj kiuj estas atente sekvantaj la aventurojn de la prezident-elekto, eble memoras kiam aserto de s-ro Trump kaŭzis lingvistajn debatojn. Temas pri tempo kiam li uzis la jidan vorton 'Schlonged' por komenti defion de la demokrata kandidato s-ro Clinton. Post la evento, multaj artikoloj skribiĝis por priklarigi la uzon de la vorto kaj ĝia adekvateco (ekzemple ĉi-tie). En unu el tiuj arikoloj mi trovis referencon al statistika studo, ke asertis la vorto estas uzata en la novaĵoj nur naŭ fojoj depost 1984. Tie estis referenco al iu reta paĝo kiu estas uzata por seĉi vortojn, terminojn aŭ frazojn en la eldonitaj novaĵoj.

Kiam mi trovis tiun ĉi retpaĝon mi reflekse tuj serĉis la vorton Esperanto por vidi kiom da fojoj ĝi estas menciita en la novaĵofontoj. La respondon vi povas trovi vi mem per uzado de tiu retpaĝo.

1 commentaire:

re to a dit...

Kiom bone ke vi retnotas!